Verŝajne, mia la plej reliefa rememoro pri la Norda somero estas fina balo en mezlernejo. Laŭ la rusa tradicio, abiturientoj festas ĝin tutan nokton ĝis mateniĝo. Post la balo mem finiĝis, ni promenis tra la urbo. Sed kia do «mateniĝo», se helis dum la tuta nokto kaj la suno apenaŭ malaperis de la ĉielo? Imagu: vi promenas tra la urbo, la suno lumas, sed neniun renkontas vi sur stratoj, ĉar ĉiuj dormas. Tiel aspektas Arkta Tago - la tempo, kiam la suno lumas tage kaj nokte.

Iuj novuloj ofte konfuzas. Mia patro, ĵus veninte je la Nordo, intermiksis tagon kaj nokton - li, subite vekiĝis, ekvidis, ke laŭ horloĝo estas jam la dekunua, kaj decidis, ke li malfruas la laboron. Kaj nur kiam li alproksimiĝis al la pordo de la oficejo kaj trovis ĝin fermitan, li ekkonsiis, ke li apenaŭ iun renkontis surstrate kaj komprenis, ke estas nur la dekunua nokte, sed ne tage.

Por komforte travivi la Arktan Tagon ni, ekzemple, havis densegaj duoblaj kurtenoj sur fenestroj por la suno ne malhelpu dormi.

Kio pri temperaturo? Fakte nordaj someroj ege varias: unu povas esti varma, eĉ varmega dum kelkaj tagoj, sed la alian suduloj neniam nomus «somero» ĉar temperaturo estas sufiĉe malalta por ili. Por la naturo, ŝajnas, tio ne gravas: apud neĝamasoj, kiuj restis post la pasinta vintro, kreskas belaj floroj. Neĝamasoj ofte restas dum la tuta somero en tundraj malaltaĵoj eĉ en la plej varma somero. La grundo profunde degelas nur je 0.5 m, pro tio neniu arbo povas kreskiĝi, nur iom da larikoj. Sed arbustoj abundas. En ravinoj ili ofte estas tre altaj, kvazaŭ arboj, sed ĉiam maldikaj kaj kurbaj, en altaĵoj ili estas ne pli ol 20-30 cm altaj.

Norda somero estas mallonga, kaj ĉiu kreskaĵo penas sukcesi elkreski iom pli, flori kaj doni semon kaj frukton kiel eble plej rapide. Pro tio somera tundro aspektas belege. Ni ŝategis promeni tie dum printempo, somero kaj aŭtuno.

Krom belaj larikoj, arbustoj kaj floroj en tundro abundas multe da sangavidaj insektoj: kuloj kaj muŝetoj ĉirkaŭas ĉiun varmsangan estaĵon - ne gravas, ĉu boacon, ĉu homon. Tiujn muŝetojn oni nomas «gnus». Malfacilas plezure promeni kaj ĝui ĉirkaŭaĵon pro la gnuso. Nur specialaj kontraŭinsektaj ŝmiraĵoj aŭ ŝprucaĵoj helpas.

Iuj ĝis nun pensas, ke ursoj vagas surstrate en rusaj urboj. Tio tute malveras. Eĉ en la plaj malgrandaj nordaj urbetoj oni ege rare renkontas ursojn. ;) Fakte, neniu sovaĝa besto, krom kuloj kaj gnusoj, maltimas eniri modernan urbon. Sed mi aŭdis kelkajn rakontojn pri blankaj ursoj vizitantaj malgrandajn loĝlokojn, Dikson, Ĥatanga kaj aliaj. Tio okazis ĉefe dum tro frostegaj vintroj kaj la ursoj ja scias, ke ĉe homoj ili povas profiti per ia manĝaĵo. Ankaŭ ili ofte vizitas arktajn staciojn, kie ili ruiniĝas nutraĵkonservejojn. Blankaj ursoj ŝategas viandkonservaĵon kaj densigitan lakton. Ladskatoloj ne estas obstaklo por fortegaj bestoj - ili simple dispremas la ladskatolon per manego kaj lekas kion restas.

En Sovetunio norduloj ricevis pli grandan salajron kaj havis pli longan ferion ol aliaj. Do, multaj homoj venis norden por gajni monon por poste aĉeti aŭton aŭ loĝejon. Tiuj homoj estis portempaj loĝantoj - multaj laboris nur dum unu sezono (somero) en la haveno kaj aŭtune revenis hejmen. Aliaj loĝis tie preskaŭ dumvive. Sed preskaŭ ĉiuj revis pri tiu tempo, kiam ili akiros loĝejon ie «en la kontinento» kaj forlasos la Nordon. Tamen, multaj simple alkutimiĝis, ĉar travivis la tutan sian vivon tie. Aliaj vere amas la Nordon pro ĝia rigora beleco kaj pro sia amo ne volas forlasi la Nordon.

Por maljunuloj krom ĉio estas danĝere rapide ŝanĝi klimatzonon. Post longa vivo en nordo, ili rapide estingiĝas kaj mortas post transloĝiĝo en ia suda regiono. Junuloj pli bone eltenas tia transloĝiĝo. Do, oni konsideras, ke pli sendanĝere estas unue migri en iu mezrusa regiono kaj loĝi tie almenaŭ dum kelkaj jaroj, kaj nur post tio oni povas transloĝiĝi pli sude.

Jes, vivo tiuloke ne estas facila kaj plena da plezuro. Ne vane multaj nordaj urboj komenciĝis kiel koncentrejoj en Sovetunio, multaj aperis eĉ antaŭ Sovetio kiel ekzilejoj por malfavoraj personoj. Najbara Norilsk aperis kiam minkampo de nikelo, kobalto kaj kupro estis trovita tie. Kaj tie aperis koncentrejo, ĉar malliberuloj estis la plej etprezaj laborantoj. Do, la urbo fariĝis ĉirkaŭ la metalurgia kombinumo kaj koncentrejo.

Dudinka havas pli ol 350 jarojn da historio, sed ĝis Sovetio ĝi estis eta loĝloko por rusaj negicistoj, kiuj aĉetas felon por revendi ĝin en Rusio. Por konstrui la kombinumon kaj poste por transporti homojn kaj ŝarĝojn por ĝi estis konstruita haveno en Dudinko kaj aperis la plej norda fervojo. La eta loĝloko fariĝis havenurbo, kiu iĝis parto de la Arkta Marvojo.

Pro sia historio kaj loko la urboj havas specifan loĝantaron. Inter miaj samklasanoj, krom rusoj, estis encoj kaj aliaj Tajmiriaj indiĝenoj, burjatoj (siberia popolo), germanoj, hebreoj, estonoj, ukrainoj, koreoj... kaj ankaŭ ĉiuspecaj miksrasuloj. Neniam ni interesiĝis pri nacioj. Unu fojon ni, lernantoj, trovis sur instruista tablo la klasĵurnalon malfermitan kaj kun granda intereso legis pri niaj nacioj (en Sovetunio tio estas grava kaj nepra informo por la ŝtato).

Pri kio okupiĝas la loĝantaro? Nu, mi diru aparte pri Dudinka, Norilsk kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj la resto de la duoninsulo. Kiel mi antaŭ diris, Dudinka estas havenurbo, do la plej multe da loĝantoj laboras en la haveno. La resto okupiĝas pri ĉio alia, kiel en iu ajn urbo. Kompreneble, ekzistas ĉiuspecaj profesioj: de instruistoj kaj kuracistoj ĝis ĵurnalistoj kaj pentristoj. Norilsk kun ĝiaj satelitoj estas ĉefe uzina urbo: estas kelkaj uzinoj kaj metalhavaj minregionoj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Tamen, en la urbo ekzistas eĉ teatroj kaj muzeoj. Indiĝenoj plejparte okupiĝas pri siaj kutimoj aferoj: paŝtas boacojn, fiŝkaptas kaj ĉasas. Rusoj kaj aliaj neindiĝenoj ankaŭ laboras en diversaj geologiaj, meteorologiaj kaj aliaj sciencaj organizaĵoj, fiŝkaptas kaj ĉasas.

Kvankam Tajmiria estas belaj kaj ekzotikaj, turismo tie preskaŭ ne ekzistas. Mi povas diri du kialojn por tio. La ĉefa, eble, estas, ke la regiono estas malfermita por alilanduloj pro ĝia strategia valoro por defendkapablo de la ŝtato — la uzinoj en Norilsk produktas rarajn metalojn, kiuj estas uzataj en militindustrio kaj Norda Marvojo estas ege grava vojo por granda parto de la lando. Alia kialo estas tio, ke la regiono ne estas facile atingebla: oni povas alveni tien per ŝipo nur dum kelkaj someraj monatoj, kaj eĉ por uzi ŝipon, oni unue devas atingi Krasnojarskon, traveturante duonon de Rusio, do, la tuta vojaĝo unudirekten okupas pli ol semajno! Kaj dum la resto de jaro oni povas trafi la duoninsulon nur per aviadilo, sed malbona vetero povas restigi vin tie por longa tempo...