Jen post longa periodo de krepusko la suno aperas. Tio okazas februare. Indiĝenoj festas sunaperon per ludoj kaj konkuroj - la festo nomiĝas «Ĥejro», «suno». Kelkaj indiĝenaj konkuroj fariĝis specoj de sporto, ekzemple saltoj trans sledoj. La suno ĉiutage leviĝis pli kaj pli alte, sed ankoraŭ frostas. Tiu estas sezono de subglacia fiŝkaptado - tiutempe venas korjuŝka - malgranda sed bongustega fiŝo kun akraj dentoj.

 

Multaj homoj alvenas en la urbon el najbaraj Norilsk, Talnaĥ, kaj aliaj urbetoj de la regiono. Ĉiuj ili sidas en la Jeniseja glacio kun malgrandaj fiŝkaptiloj. Se rigardi la riveron de la bordo, ŝajnas, ke la glacio fariĝis nigra pro homamaso da fiŝkaptistoj.
La glacio estas dika - 1-1.5 m, tiam ĝi eltenas tiun mason da homoj (interalie, la loka aviadilhaveno en Dudinka dum multaj jaroj funkciis plejparte nur vintre, ĉar aviadiloj suprenflugis kaj alteriĝis al glacio de rivero Dudinka). Avidaj fiŝkaptantoj eĉ okupas kanalon, trabatitan laŭ naviglinio de glacirompantoj - la glacio tie malpli dikas kaj kaptado estas pli oportuna. Mi mem kelkfoje vidis, ke glacirompanto staris kontraŭ grupo de fiŝistoj kaj signalis ke ili foriru - kvazaŭ aŭto surstrate. Kaj ili tute ignoris ĝin ĝis ĝi malrapide ekmoviĝis antaŭen. Nur tiam ili diskuris.

Interalie, Jenisej apud Dudinka estas vastega. Kontraŭ la urbo troviĝas insulo Kabackij. Do, estas 5 km de la haveno ĝis la insulo, la insulo mem estas 2 km vasta, kaj malantaŭ ĝi estas 1 km da akva fluo.

Printempo venas en majo-junio. Sed ĉefe oni skias ĝis la mezo de majo. La dika glacio kuŝas sur la rivera supraĵo ĝis mezo de junio. Antaŭ glaciflosado komenci, nivelo de akvo en la rivero iom post iom plialtiĝas. Por la urbanoj la plej gravaj novaĵoj tiutempe estas sciigoj pri akvanivelo kaj venado de glaciflosado - ĉiutage oni informas unu la alian: jen la glaciflosado komencis en Krasnojarsk, jen ĝi pasis Turuĥansk, jen ĝi proksimiĝis al Igarka... Dum glaciflosado alproksimiĝas, la akvo kun tavolo de glacio plene kovras teritorion de la haveno: ĉiuj kajoj, krom la tiel nomata «kajo de alta akvo» okazas subakve. La kajo de alta akvo estas destinita por savo de havenkranoj - ili staras tie dense kvazaŭ aro de strangaj longkolaj, longbekaj birdoj sur roko.

 

Jen la glaciflosado alproksimiĝas. La glacio surrivere ekmoviĝis poiome, paŝo post paŝo. Pri ĉiu movo informas forta sireno en la urba kaldronejo - ĝia akra sono aŭdeblas en ĉiu parto de la urbo, en la haveno kaj eĉ surglacie de la rivero. La sireno muĝas pli kaj pli ofte. La urbanoj kolektiĝas sur alta bordo de la rivero por spekti vere mirindan fenomenon. Jen la sireno denove ekmuĝas kaj ĝia sono dŭras longe. Tio signifas, ke la glaciflosado alvenis...

 

Ĉio eksilentiĝas. La tuta blanka ebeno de glacio komencas movi, sur ĝia glata supraĵo aperas fendoj. Grandaj pecegoj de glacio krakante surrampas la aliajn. La glacio moviĝas pli kaj pli rapide. Ĝi ne plu estas glata ebeno, sed ia brilanta malvarma montaro. Sur la glacio videblas traboj - laŭ Jenisej oni flosigas lignon kaj kelkaj traboj ĉiam perdiĝas kaj restas en la rivera glacio. La fendoj inter pecegoj fariĝas pli kaj pli vastaj kaj finfine aperas libera akvo, malhela kaj trankvila.

 

Post la glaciflosado pasis, la bordo restas plenplena je pecegoj de rivera glacio. Nenie mi plu vidis tiuspecan glacion! Ĝi konsistas kvazaŭ el glacipendaĵoj, gluiĝintaj kune. Mi ne scias ĉu ĉiuj legantoj povas imagi al si... Do, mi provu priskribi alivorte. Eble, ĉiuj vidis internon de oranĝo aŭ mandarino, konsistanta el tiuj longaj aĵoj, plenaj de suko. La glacio en Jenisej aspektas simile, nur tiuj «aĵoj» konsistas el klara, brilanta en suno, glacio. La tuta pecego kutime havas helblankan aŭ verdetan koloron, sed ĉiu peco aparte estas diafana kaj senkolora.

 

Post la akvo foriras, havenaj laboristoj riparas la kajojn, ĉar rivera glaciego romas ĉion: relojn, baraĵoj ktp. Nur post tio la haveno pretas por akcepti ŝipojn.

 

De ŝipoj en somera sezono dependas tuta vivo en nordaj urboj kaj loĝlokoj. Dum somero ili devas provizi urbanojn per nutraĵo kaj necesaj varoj kaj hejtaĵo por la tuta jaro, ĉar vintre oni ne povas tiel facile alveturigi sufiĉan kvanton da varoj. Vintre ŝipoj maloftas (nur tiuj, kiuj venas per Norda Marvojo). Nutraĵo kaj hejtaĵo estas la plej gravaj por provizi. En la Nordo kreskas neniu frukto krom kelkaj beroj kaj fungoj. Do, Dudinka havas grandajn legomdeponejojn por konservi legomojn fresaj ĝis sekvanta printempo. Ankaŭ estas multe da deponejoj por aliaj specoj de nutraĵo.

 

La urbo estas hejtata ĉefe per natura gaso, kiu venas de proksima gashava regiono tra tuboj, sed ĉe la kaldronejo ĉiam estu sufiĉa kvanto da rezerva, urĝbezona hejtaĵo, ĉefe mazuto, kiun ankaŭ alportas ŝipoj. Malgrandaj najbaraj loĝlokoj plene dependas de mazuto, tial ili estu provizitaj per ĝi por la tuta jaro.

 

Kion manĝas norduloj? Indiĝenaj popoloj ĉiam nutras sin per fiŝo kaj viando de boacoj (rangiferoj). Ili sciis neniun frukton aŭ legomon krom kelkaj bieroj, kiuj kreskas en tundro. Rusoj alportis al ili teon, tabakon kaj brandon (la lasta estas la plej granda malhelpo por indiĝenoj). Dieto de la urbanoj (kiuj konsistas plejarte el rusoj, ukrainoj, germanoj kaj aliaj neindiĝenaj nacioj) ne tro malsamas de la dieto de mezrusanoj: pano, terpomoj, legomoj, lakto kaj viando. Sed norduloj manĝas multe da bongusta norda fiŝo. Pri fiŝo mi povus paroli longe kaj multe, ĉar mi neniam plu manĝis tiom bongustan manĝaĵon, kiel norda fiŝo.

Kiam mi loĝis tie, apud Dudinka ekzistis unu sovĥozo (en Sovetunio tiel nomiĝis agrikulturaj entreprenoj, farmoj, mastrumataj per ŝtato), kiu produktis iom da lakto kaj legomoj eĉ dumvintre (oni uzis varmajn oranĝeriojn). Tiu lakto estis pli multekosta ol alia, ĉar ĝi estis plene natura, dum ĉefe lakto vendata en la Nordo estas produktita el pulvorigita lakto.