Tiutempe mi jam uzas Picasan por serĉi fotojn en la disko de mia komputilo kaj por enretigi fotojn, do mi decidis plu uzi ĝin kiel katalogprogramo por lumdiskoj. Ĉion, kiu mi devis fari - por ĉiu disko krei kaj subteni dosierujon en la komputila disko, kiu enhavus malgrandajn kopiojn de la fontaj dosieroj en la disko. Tiuj etaj bildetoj sufiĉas por identigi necesan foton kaj ili markeblas per ŝlosilvortoj en Picasa por ebligi facilan serĉon. La plena dosiernomo certe indikas la diskmarkon kaj la lokon de la foto en la lumdisko. Ekzemple, la bildeto, kiu troviĝas en Picasa kiel Katalogo\RAW_2007_12\07-10-29\NEF\071029.nef.jpg montras, ke la fonta dosiero (en RAW-formato, interalie, ĉar NEF estas sufikso de krudaj dosieroj de Nikon) lokiĝas en la dosierujo \07-10-29\NEF\ en la disko markita RAW_2007_12.

Jen kion mi pripensis. Restis nur krei kaj subteni tiun katalogon - kopii strukturon de dosierujoj por ĉiu lumdisko kaj meti malgrandajn bildetojn anstataŭ ĉiu foto (en iu ajn formato) en la katalogo. Por tiu celo mi elektis Gimpon - ĝi permesas verki kromprogramojn en Pitono kiuj povas ŝanĝi bildojn kaj la Pitono mem estas ege fleksebla kaj potenca programlingvo. Krom tio, la Gimpo mem komprenas ĉiujn vaste uzatajn formatojn de cifereca fotografio: la propran XCF-formaton, Photoshopan PSD, TIFF, JPEG kaj (per helpo de dcraw) ĉiujn RAW-formatojn.

Kaj mi verkis malgrandan programon en Python-Fu, kiu legas fontan dosierujon, reproduktas ĝian strukturon en celdosierujo kaj por ĉiu fonta bilddosiero kreas malgrandan JPEG-kopion. La programo estas agordebla: krom la dosierujoj vi povas indiki formaton por malgrandaj kopioj kaj ilian dimension (longecon de la plej longa flanko).

Jen estas la programo mem: cd_index.py

Elŝutu kaj metu ĝin en ~/.gimp-2.4/plug-ins/ kaj igu ĝin plenumebla (en Linukso):

$ chmod +x ~/.gimp-2.4/plug-ins/cd_index.py

En Vindozo simple metu ĝin en Miaj Dokumentoj\.gimp-2.4\plug-ins.

Por ĝi funkciu ankaŭ necesas meti dosieron file_broken.jpg en la sama dosierujon (elŝutinte ĝin de Ipernity vi kontrolu, ke ĝi nomiĝu file_broken.jpg, ne file_broken.jpeg - ŝanĝu la sufikson se necesas). La programo uzas tiun ĉi dosieron kiel anstataŭanto de tiuj fontaj dosieroj, kiujn ĝi ne povas malfermi aŭ procezi iukiale.

Nun post vi lanĉos la Gimpon, nova menuero aperos en la menuo "Xtns/Python-Fu". Elektante ĝin vi lanĉas la programon.

Enmetu lumdiskon en la lumdiskingon, indiku ĝin en la linio "Source directory", kreu subdosierujon kun la nomo de la disko en kataloga dosierujo (ĉe mi D:\Picasa\Katalogo) kaj indiku ĝin en la linio "Target directory", klaku OK kaj trinku teon (aŭ kafon) dum la programo faras sian laboron.

Kiam ĝi finiĝos, malfermu Picasan kaj marku novajn dosierojn per necesaj markoj. Jen ĉio. Nun vi povas facile trovi iu ajn dosieron en via lumdiskarkivo.