Fazo dua - printado

Sub «printado» ni komprenu kiel printadon surpapere mem, tiel ankaŭ publikigado en la Reto.

Kiel prepari bildon por la Reto

Multaj fotoretejoj limigas grandecon kaj dimension de fotodosieroj. 100-200 kilobajtaj limitoj oftas. Fakte tio pli ol sufiĉas por publikigi en la Reto.

Malfermu ian foton, kiun vi intencas enretigi. Por la unua paŝo ŝanĝu ĝian dimension («Resize image») Plej bone, se la foto okupu tiom da ekranspacon kiom eblas, sed ĝi ne elkrampiĝu ekster ekrano. La plej bona dimensio nun estas 800x600 rastrumeroj. Vi indiku nur unu valoron (800 por horizontala foto kaj 600 por vertikala). Se ambaŭ valoroj estas ligitaj (vi kontrolu tion) la alia valoro estos kalkulita aŭtomate. Poste klaku «OK» kaj jen vi ricevas bezonatan dimension.

Nun dezirindas reakrigi la foton (tio necasas ne ĉiam, sed ofte). Mi por tio uzas malakran maskon («Unsharp mask»). En GIMP ni provu unue jenajn valorojn: Radius=0.3, Amount=0.7-1.0, Threshold=0, en Photoshop (kiel rekomendas Dmitrij Rudakov): Radius=0.3, Amount=300%, Threshold=0. Se la bildo aspektas tro akre aŭ aperis aŭreoloj, ni malpligrandigu la valoron de Amount.

La foto pretas kaj ni konservu ĝin en JPEG formato sub nova nomo (aldonante, ekzemple «-w» al ĝia nomo). Antaŭ klaki «OK» mi kontrolas, ke la dosiero ne estu pli granda kaj ŝanĝas ĝian mezuron per ŝanĝo de kvalito. Vi devas trovi tian kvaliton, ĉe kiu la mezuro ne pli grandas ol postulata limo kaj la foto apenaŭ malpliboniĝas.

Kiel prepari foton por printado

Kiam mi volas prepari foton por printado, mi malfermas fenestron de ŝanĝado de dimensio kaj ŝanĝas valoron de denseco (distingivo) - en poligrafio por kvalita presado oni uzas 300 dpi (rastrumeroj per colo). Fakte, sufiĉas malpli alta, de 200 ĝis 300 dpi. Tial mi entajpas valoron 200 aŭ 300 dpi kaj rigardas kiagrandan maksimuman printaĵon mi povas ricevi por la foto. Sed la maksimuma grandeco ne devigas min uzi nur ĝin. Mi ĉiam povas printi en malpli granda formato, tamen pli grandan mi apenaŭ iam povas uzi.

Kompreninte maksimuman grandecon de la foto, mi entajpas konformajn valorojn en la kampoj de dimensio de printaĵo («Print size»), klakas «OK» kaj konservas ĝin en nova JPEG-dosiero elektinte la plej altan kvaliton. Ankaŭ mi ofte aldonas ian sufikson al la nomo de la dosiero indikante, ke tiu ĉi dosiero enhavas printeblan virsion (aŭ eĉ pli precizigas formaton: la sufikso «-15x20» montras al mi, ke tiu ĉi dosiero printeblas en ĝuste tiu formato, 15x20 cm).

Nun mi iom parolu pri formatoj de fotopapero. Ekzistas multe da formatoj, sed kutime mi uzas nur tri: 10х15, la plej vaste uzata por «hejmaj albumoj», 15х20 - preskaŭ egalas al A5 (duono de A4) kaj 20х30 - preskaŭ egalas al A4, kaj ĝi jam taŭgas por pendigi foton surmuren. Fotistoj-profesiuloj konsilas printi fotaĵojn sur papero egala aŭ pli granda ol 18 cm laŭ la plej longa flanko, ĉar nur tiam vi povos ekvidi ĉiun nuancon de koloroj, ĉiun detalon kaj kompreni kio mankas kaj kio impresas. Interalie, de elektita formato dependas tranĉado de la foto: se vi planas printi (kaj surmurigi) la foton 20x30 cm plej bonas proporcio 2/3 inter la flankoj.

Postparolo - arkivoj

La diskoj de komputiloj ne estas faritaj el gumo, ankaŭ ili de tempo al tempo povas ruiniĝi, tial mi ĉiam konservas ĉion en lumdisk(eg)ojn (mi ĉiam konservas «negativojn» tuj post mi metis ilin en komputila disko, kaj laŭbezone konservas ĉiujn jam preparitajn fotaĵojn lumdiske). Mi registras ĉion en la sama kronologia ordo, kiel mi priskribis antaŭ.