Fazo unua - rivelo

 

Konverto el RAW formato

Se mi uzis RAW formaton, mi konvertas fotojn en TIFF uzante Bibble ProPhotoshop Camera RAW korektante erarojn de ekspono (Por ne perdi kvaliton mi ne uzas JPEGon en tiu fazo). Verŝajne la plej grava avantaĝo de RAW formato estas eblo korekti eksponon kaj bilancon de blanko jam post fotado.
 

Konverto en PSD/XCF

Nun mi lanĉas grafikan redaktilon. En Vindozo mi ofte uzas Photoshop'on, en ambaŭ Linukso kaj Vindozo mi havas GIMP'on. Kiun programon uzi ne tiom gravas por komencanto. Photoshop estas pli potenca, sed GIMP estas libera kaj senpaga. Mi malfermas TIFF-dosieron kreitan el RAW aŭ JPEGON en la redaktilo kaj tuj konservas ĝin en propra formato de la programo (PSD por Photoshop kaj XCF por GIMP). Kaj prilaboras jam tiun ĉi dosieron. Se vi uzas ambaŭ programojn, plej bone estas elekti PSD, ĉar ĝin komprenas ambaŭ dum XCF estas kutima nur por GIMP.

 

Tranĉado, niveloj, heleco kaj kontrasto

Mia ŝablona agmaniero por ĉiu foto estas jena: tranĉado (Crop), koreko de niveloj (Levels), kontrasto kaj heleco. Fakte mi ofte tranĉas foton en la fino de laboro, se la tranĉo estas malgranda aŭ mi volas provi kelkajn diversajn variaĵojn. Alie pli bonas komenci per tranĉado, ĉar detranĉata parto influas la histogramon. Unue mi taksas kompozicion kaj tranĉas la foton se necesas - la ilo Crop ĉiam toviĝas en ilaro de ĉiu programo. Iafoje mi tuj trafas bezonatan kadron, iafoje faras tion iom post iom, detranĉante jen tien kaj tien ĉi. Interalie, se fine mi detranĉas de la bildo grandan pecon, mi konservas la tranĉitan varianton en alia dosiero aldonante «sufikson» '-crop' al la dosiernomo. Tio ebligas reveni al la originalo kaj serĉi alian - pli bonan - varianton de tranĉado. Post tio mi malfermas fenestron kun niveloj (Ctrl-L en Photoshop). Iafoje sufiĉas klaki sur «Auto» butono por korekti nivelojn, sed plej ofte tion mi devas fari permane. Unue mi movas la nigran kaj blankan tenilojn al la komenco kaj fino de histogramo en la kanado de heleco. Iafoje tion mi ankaŭ faras en kanaloj de apartaj koloroj. Kaj ĉiam mi kontrolas la bildon perokule. Se la bildo okazas iom malluma, mi movas la grizan tenilon al 1.1 aŭ 1.05. Ofte tio sufiĉas. Post tio mi iom pligrandigas kontraston (kaj ofte helecon), se mi taksas tion necesa. Tio sufiĉas por plej multo da fotoj. Ne forgesu konservi ĉiun laboron.
 

Plia prilaboro laŭbezone

Neceso de plia prilaborado plej ofte aperas en du okazoj: (1) necesas purigi bildon - forigi malbelan draton, spuroj de pulvo sur matrico, kaŝi difektojn sur haŭto de modelo, korekti iujn aliajn etajn difektojn; (2) kiam tion postulas intenco de aŭtoro, koncepto de artaĵo. Mi ne metu ĉi-tien detalan instrukcion por ĉiuj iloj menciitaj en la teksto - vi ĉiam povas trovi necesajn detalojn kaj instrukciojn en helpsistemoj de viaj programoj, en la Reto kaj en ĉiuspecaj libroj. Por purigi bildon mi plej ofte uzas la jenajn ilojn: «healing brush» kaj «clone stamp» (la lasta aperis en GIMPo nur en versio 2.4). Krom tiuj, mi ofte uzas nivelojn («levels») kaj maskojn («masks»). Ili utilas ĉiam: por emfazi objekton per koloro farinte ĉion alian nigra-blanka, mi kopias la bildon en nova nivelo, senkolorigas ĝin kaj maskas tion, kio devas aperi kolora; por plibeligi haŭton de modelo mi ankaŭ kopias la bildon en nova nivelo, stompas ĝin («blur») kaj per helpo de masko miksas la fontan bildon kun stompita; por plilarĝigi dinamikan diapazonon mi uzas maskojn dum mi gluas du versiojn de foto...

(daŭrigota)