Antaŭparolo - cifereca malluma ĉambro

Iuj diras, ke fotografio per si mem devas respeguli la realon «kiel ĝi estas», tial oni ne devas perlabori ciferecajn fotojn kaj Photoshop estas la plej malbona ilo en la mondo.

Mi pensas, ke tio ne tute veras. Kompreneble, multe da «ekzercoj» en Photoshop aŭ nelerta uzado de la programo ofte malbonigas fotaĵojn, aliformigas ilin en iu alia. Tamen, mi komparus komputilan prilaboradon de cifereca foto kun procezoj, kiuj okazas en malluma ĉambro de filma fotisto - kun riveladon kaj printadon.

Neniu certigu, ke oni limigu sin nur per nura rivelo kaj ke «aŭtentika» foto esstas nur negativo, ĉar ĉio alia rezultas el ĝi. Ĉiuj konfesas, ke negativon oni devas uzi por produkti pozitivon sur papero.

La dosieroj, kiujn produktas via cifereca fotilo, estas ankaŭ negativoj, krudaĵo por posta prilaborado. Mi klarigu kial. Ĉiu scias, ke objektivo kaj matrico estas malpli bonaj iloj ol homaj okuloj. Dinamika diapazono de matrico ĉiam estas mallarĝa ol tiu de okulo, la fotilo fiksas ĉion, kio videblas tra objektivo, dum homa vidkapablo sendas al cerbo jam «prilaboritan» bildon: vi ja ofte ne rimarkas dratojn apud bela templo, aknojn sur vizaĝo de belulino, sed ĉiam bone distingas nuancojn de koloro en fresko aŭ longajn okulharojn... Nia vidkapablo estas selektema.

Se ni pripensu tion, ni komprenu, ke «kruda» fotaĵo tuj de fotilo tute ne respegulas la bildon, kiun vidis la fotisto. Tial mi traktas la «krudajn» dosierojn negativoj, kiuj bezonas «rivelon».

Fazo nula - negativoj

Kvalito kaj dimensio

Ĉiu cifereca spegula fotilo (kaj kelkaj modeloj de aliaj) povas foti en t.n. «RAW-formato» (t.e. «kruda formato»). Verdire temas ne pri unu sola formato de dosiero, ĉiu faristo de fotiloj, eĉ ĉiu modelo de fotilo havas fakte sian propran formaton, sed ĝi ĉiam estas «muldaĵo», kopio de potencialoj en fotomatrico registritaj dum fotado. Ĝuste tial tiu ĉi formato donas al ni la plej bonan kvaliton kaj la plej grandan dimension de fotaĵo.

Se via fotilo ne kapablas foti en RAW formato aŭ se vi iukiale ne volas aŭ ne povas ĝin uzi, tiam foti en JPEG. Nur agordu vian fotilon por ke ĝi uzu la plej altan kvaliton kaj la plej grandan dimension. Vi ĉiam ja povas malpligrandigi kaj malplibonigi fotojn poste, sed plibonigi kaj des pli pligrandigi vi ne povas. Pli bone estas kapti malmulte da fotoj bonaj ol multe da fotoj malbonaj.

Ordigo kaj dosierujoj

Kiam mi venas hejmen post fotado mi ĉiam kopias dosierojn de mia fotilo en la disko de komputilo.

Ĉiuj fotoj estas konservitaj en dosirujo Fotoj. Ĝi enhavas subdosierujon Arkivo por «krudaj» dosieroj. En Arkivo mi kreas subdosierujn uzante hodiaŭan daton kiel nomo (por ĝusta ordigo mi uzas jenan formaton de dato: «JJ-MM-DD» kie JJ estas du lastaj ciferoj de la jaro, MM numero de monato kaj DD - tago, t.e. la dosierujo 06-05-25 enhavas fotojn kaptitajn la 25-an de majo 2006). Kaj fine mi metas la fotojn de memorkartoj de fotilo en tiu ĉi dosierujon.

Se vi fotas multe, estas utile ŝanĝi la nomojn de la dosieroj. Fakte numeroj de fotoj uzataj en fotiloj kutime havas nur kvar ciferoj, tio signifas, ke post dek mil premoj sur butono de fotilo la nomoj de dosieroj ekripetiĝos kaj havi du (aŭ pli) diversajn dosierojn kun la sama nomo estas maloportune.

Mi uzas la jenan formaton por dosiernomoj: JJMMDD-NNN, kie la unua parto enhavas la daton de fotado (JJMMDD) kaj la dua estas numero da la foto en tiu tago. Por alinomigi la fotojn staple uzeblas Adobe Bridge, parto de Photoshop CS2, sub Vindozo. Sub Linukso mi uzas simplan skripton, ankaŭ eblas trovi ion utilan en la Reto. (Pri tiu temo ni parolu plu iom poste.)

Nun mi trarigardas ĉiujn novajn fotojn, forviŝas fuŝajn fotojn kaj elektas la plej bonajn.

Por plua prilaborado mi havas specialan subdosierujon Lab en Fotoj, kie mi kreas ankoraŭ unu subdosierujon (kun la sama nomo kiel la dosierujo en Arkivo. Tien mi kopias dosierojn, kiujn mi elektis por prilaborado.

(daŭrigota)