Mi esploras eblojn, kiujn donas al mi Ipernity. Do, unue mi devas diri, ke tiu ĉi retejo plaĉas al mi. Ĝi aspektas moderna, profesie kreita kaj funkcias ĝenerale bone. Pli agrable, ke mi trovis ĉi-tie viglan esperantlingvan komunumon, al kiu mi volonte aliĝas.

Tre plaĉas al mi, ke mi povas alŝuti kaj montri al la mondo miajn fotojn. Kaj jen finfine mi sukcesis aldoni foton al la blogero per "ĝusta vojo" - klakinte butonon kaj elektinte la bildon. Tamen, ŝajnas, ke tio ne funkcias en mia hejma komputilo. Mi provu alian fojon ĉi-vespere.

Bedaŭrinde mi trovis nek eblon sendi blogerojn per retpoŝto, nek sinkronigi la blogon kun la blogo en alia retejo aŭ almenaŭ importi blogerojn de la alia risurco. Mi volus sinkronigi la blogon kun tiu ĉe Blogger aŭ VivĴurnalo. Pri uzado de retpoŝto por blogi mi legis, ke tio nun eblas por PRO kontoj kja baldaŭ eblos por ĉiuj. Nu, mi atendu.

Iom tedas min flagranta redaktilo - dum mi estas tajpanta ĉi-blogeron, ĝi konstante flagras dum mi tajpas la tekston. Ankaŭ, mi alkutimiĝis, ke Ctrl+Backspace forviŝas lastan tajpitan vorton, sed tie ĉi ĝi ne funkcias.

Ĝisdatigo: Helpo mankas. Bedaŭrinde mi ne komprenas la francan.