Nova tragedio okazis en Rusio: en Permjo dum brulego en nokta klubo pereis pli ol cent homoj kaj ankoraŭ 90 restas ĉe mortlimo.

La brulego okazis pro kelkaj kialoj: iu volis ŝpari monon kaj ne aĉetis sufiĉe da kontaŭfajra ekipaĵo, ne ebligis du elirejoj ktp, sed ekipis la klubon per danĝera brulebla pajla ornamaĵo; iu anstataŭ sendanĝera “malvarma” piroteknikaĵo aĉetis danĝeran “varmegan”, kiun estas malpermesite uzi en konstruaĵoj; iu (probable, la sama) verŝajne suaĉetis kontroliston — kial anstataŭ tute fermi la klubon jam la jaron antaŭ, oni permesis ĝin plu funkcii malgraŭ severaj rompoj de kontraŭfajraj reguloj? Iu alia anstataŭ reale batali kontraŭ korupto, haste raportis ke la korupto estas venkita kaj batalas kontraŭ tiuj, kiu malkonsentas… Iu alia fermis la okulojn je rompoj de leĝoj kaj reguloj, je bezonoj kaj malfeliĉo de aliaj… ktp, ktp, ktp…

La ĉefministro hodiaŭ malkovris ke en malsanulejoj de Permjo mankas necesaj kuraciloj. Jen la grava senvualigo! Ĉiu sen li scias ke en multaj malsanulejoj mankas kuraciloj, ofte mankas eĉ kuracistoj mem, eĉ manĝaĵo kaj litaĵo por malsanuloj. Kaj en provinco, kaj eĉ en la ĉefurbo.

Estas bone, ke la ĉefministro ekkonis pri problemoj de la malsanulejo, estas bone, ke li (kvankam pro la tragedio) malkovris korupton kaj neglekton de negociistoj kaj oficiuloj. Ili nepre estos punitaj, la malsanulejo nepre ricevos ĉion necesan, la viktimoj nepre ricevos rekompencon…

Sed mi iom dubas ke per tio la problemo estos plene solvita — ja ĉiu koruptulo estu malliberigita, ne nur tiuj menciitaj pro la brulego, ĉiuj malsanulejoj ricevu ĉion necesan — ne nur post okazinta tragedio! Ktp, ktp, kaj tiel plu…

P.S. Antaŭ nelonge Anton Nosik skribis en sia VivĴurnalo:

Ŝajnas ke renversita mondo estas tiu, kie fiŝoj alte flugas, birdoj profunde naĝas, kaj la vorto "KRETO" estas skribita surbarile per k*co.

Fakte, la renversita mondo estas tiu, kie eskortistoj rabas, juĝesploristo okazas malliberigitaj pro koruptaĵo, ebriaj vojpolicanoj mortigas homoj per aŭtoj kaj oficiroj de narkopolico mortas en saŭno pro troa dozo de narkotikaĵo.