La neĝo tute degelis. La vetero estas varmeta kaj malseka. Kaj malsuna. Pezaj nuboj ĉiutage.

Mi malŝatas tiun veteron. Kie estas la vintro? Mi deziras neĝon kaj froston. Mi pli ŝatus eternan someron, kompreneble -- varman kaj sunan, dum la tuta jaro. Sed, ĉar tio ne eblas, mi preferas frostan, neĝan vintron al tiu varmeta "tro maljuna" aŭtuno.