Nataŝa estas invalido. Peza malsano ŝanĝis ŝian vivon...

Ŝi ne povas eĉ laĉi ŝiajn ŝuojn, ĉar ŝi ne povas kliniĝi, nek eĉ turni ŝian kapon... Ĉiu movo estas problemo: ĉu kuŝiĝi, ĉu duŝi, ĉu vestiĝi...

Tamen, ŝi estas hela kaj ĝojplena homo. Kaj ŝi ŝatas vojaĝi. Inter ĉiuj niaj parencoj Nataŝa estas la plej movebla persono -- eĉ plej sanaj parencoj vizitas nin pli malofte ol ŝi. Unufojon ŝi kun ŝia amikino (same invalido) vojaĝis Moskven el Samara (pli ol mil kilometroj!) per malgranda aŭtmobilo "Oka" -- ne ĉiu plensanulo kuraĝius vojaĝi per tiu aŭto...