Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis inviton al Google Wave. Mi interesiĝas pri sociaj retoj, aktive partoprenas Twitter'on ktp. Kaj, kompreneble, Gugla Ondo estis tre interesa por mi.
Nu, la Ondo unuavide ŝajnis al mi tre stranga, nekutima. Tamen, post kelkaj tagoj da uzado mi alkutimiĝis kaj trovis ĝin oportuna interkomunikilo. Estas ankoraŭ multaj mankoj ĉe ĝi, sed ĝi jam estas sufiĉe uzebla.
Do, se vi same jam havas konton ĉe Gugla Ondo, mi invitas vin al la Esperanta Ondo tie.
P.S. Mi ne havas invitojn al Gugla Ondo kaj povas inviti neniun. :(
Send a message
Search for members