Mi ĵus verkis simplan programeton-redaktilon por esperantistoj, kiuj uzas Symbian poŝtelefonoj.
Ĉapeligu estas simpla redaktilo, keis ĉefa funkcio estas anstataŭigi x-skribitajn literojn per ĉapelitaj. Do, simple tajpu en x-skribo, poste premu "verdan aŭdilon" aŭ selektu "Ĉapeligu!" en menuo kaj vi ricevos ĉapeligitan tekston, kiun eblas kopii kaj enmeti en SMS, retpoŝtmesaĝo ktp.
Mi havas nur Python por programi por Symbian, do, la redaktilo estas verkita ankaŭ en tiu lingvo. Sekve, oni devas unue instali PyS60 (Pitono por S60). Post tio metu la dosieron de la programo en pitona dosiero en via poŝtelefono (kutime E:\Python), lanĉu Pitonon, premu "Options -> Run script" kaj selektu ĉapeligu.py.
Tio estas nur unua versio de la programo. Poste mi kreu sis-pakaĵon kaj aldonu kelkajn aliajn oportunaĵojn.
Sign-in to post a comment.