
Bela lageto enkadrigita per pina arbaro, 100 km for de Moskvo, malgranda loka ripozejo... Ĉu belas? Al mi la lageto ankaŭ plaĉas. Trankvila, bela kaj vizitinda ĝi ŝajnigis al mi. Ĝis mi proksimiĝis...
Verdire, mi estis ŝokita. Jes, Rusio entute ne estas tiom pura kiel, ekzemple, plejmulto da Eĉropaj landoj, sed kion mi ekvidis ŝokis min.
"Kune ni faros la mondon pli pura" tekstas surskribo en tiu ĉi kartonglaso el McDonald's. Homoj uzintaj ĝin certe ja legis la surskribon!
La tuta arbaro ĉirkaŭ la bela lageto estas plenplena je rubaĵo -- malplenaj boteloj, plastaj teleroj, ĉiuspecaj malpuraĵoj fariĝas montetoj tie kaj ĉi-tie. Rompitaj benkoj kaj pavilonoj, fajrejoj... Ne eblas sen abomena sento eniri la arbaron...
Mi hontas ke mi estas ano de la sama popolo. Ja ne ŝtatestroj, ne potenculoj (kiuj ĉiam, laŭ popolopinio, kulpas pro ĉio malbona en nia lando), sed ni mem - la homoj vivantaj ĉirkaŭe lasis rubaĵon ĉi-tie, malbonigis la belan lokon.

Dmitri Breĉalov has replied to TjeriCxu ni interkonsentis je cxi temo?
Dmitri Breĉalov has replied to u Stanisława! Saluto…Komuna estas nur geedzeco kaj... ankau ne cxiam de DU GEPERSONOJ, cxu ne?
Dmitri Breĉalov has replied to u Stanisława! Saluto…Dmitri Breĉalov has replied to u Stanisława! Saluto…Krome, neniu ja povas aĉeti la tutan landon - tiuj homoj trovos alian lokon por ripozaĉi, ie apude...
Foje, iun tagon, la vilaĝestro organizas, ke iuj volontuloj venu kun li por purigi la lokon ....ĝis la sekvonta fojo...
Tamen ekzistas leĝoj, per kiuj oni monpunas forlason de rubaĵoj.
Dmitri Breĉalov has replied to TjeriSign-in to post a comment.