Mi ŝategas spekti fotojn de aliaj urboj kaj landoj. Mi provas ĉiam ekvidi ion nekutiman por mi, kio estas tute kutima en alies ĉiutaga vivo -- ian nerimarkindan bagatelon. Tio povas esti, ekzemple, aspekto de urba buso, formoj de seĝoj, nekutimaj por mi arboj aŭ vesto de homoj surstrate...

Do, la foto okazis kvazaŭ fenestro en alian mondon. Aŭ tempon. Memkompreneble, ne nur mi sentas tiel. Pro la sama kialo multaj volonte spektas surstrataj fotoj, faritaj antaŭ multaj jaroj -- la vivo ja ŝanĝiĝis, kaj multaj "bagateloj" tute malaperis aŭ iĝis raraj, nekutimaj -- aŭtoj, vestoj, budoj de graciaĵvendistoj...

Mi rigardas al surstrata foto kaj provas imagi kion mi sentus se okazus en tiu strato, sur la foto. Mi provas imagi ke mi tuŝas tiun blankan muron aŭ sidiĝas sur tiu bluan benko, kion mi vidus tie, ekster la kadro de la foto... Tre interesa ludo.

Pro tio mi mem multe fotas surstrate -- mi pensas ke mi ne estas sola, kaj nepre troviĝos iu, kiu spektos miajn fotojn kun la sama sento, kiu provos penetri tra la kadroj...