Maŝa mortis hodiaŭ, ĉe 6.15 matene.

Jam delonge mi deziras rakonti pri ŝi. Kaj mi devas fari tion. Sed nun al mi ne plaĉas kion mi antaŭ skribis…

Por mi la historio komenciĝis la 27-an de februaro per telefona alvoko. Telefonis al mi kunordiganto de volontula organizaĵo “Sangdonantoj al infanoj!“. Mi jam pli ol unu jaro ĉeestis en ilia listo de volontulaj sangdonantoj. Do, ŝi telefonis al mi kaj diris ke estas urĝe serĉata sango de la sama sangogrupo, kiel mi havas, kaj ĉu mi povas doni mian sangon al la 19-jaraĝa fraŭlino, kiu troviĝas en Rusia Onkologia Scienca Centro? Kompreneble, mi konsentis. Mi sentis ke jen estas la afero, kiun mi nepre devas fari. Neniam mi vidis ŝin antaŭ sed mi sciis ke mi devas helpi al ŝi. Kaj ne nur per sangodono.

Mi konatiĝis kun ŝiaj geamikoj, Tanja kaj Miŝa. Tanja kaj Maŝa estis en la sama ĉambro en la hospitalo antaŭ operacioj. Sed Tanja feliĉe venkis la kanceron antaŭ nelonge. Vizitinte Maŝan poste, ŝi eksciis ke Maŝa bezonegas helpon kaj sangon — post kurso de kemiterapio ŝi bezonas sangon ĉar ŝia orgamismo pro kemiterapio portempe ne produktas proprajn sangoĉelojn. Kaj Tanja ekagis. Finfine ŝi kun sia amiko Miŝa trovis necesan kvanton da sangdonantoj kaj tio savis la vivon de Maŝa.

Mi devas klarigi kial necesas serĉi sangdonantojn. Sango por transfuzo estas aparta kaj grava problemo en la nuna Rusio. Post disfalo de Sovetio, multaj institucioj ankaŭ disfalis. La forta kaj vasta institucio de volontulaj sangdonantoj preskaŭ malaperis. Nur dum kelkaj lastaj jaroj ĝi iom reviviĝas — dank’al sindonemaj kaj sinoferemaj volontuloj, kiuj ne plu povis toleri dolorojn de malsanaj infanoj, kiuj donis al malsanuloj ne nur sian sangon, sed siajn fortojn, monon, helpon kaj korojn. Tamen, eĉ kelkcent tiuj volontuloj mem ne povas ŝanĝi situacion en la tuta granda lando. Do, se etaj pacientoj de Rusia Porinfana Kliniko estas jam sufiĉe bone provizita per sango kaj helpo, malsanuloj de aliaj onkologiaj hospitaloj kaj malsanulejoj ofte devas mem serĉi sangdonantojn inter siaj parencoj, amikoj, parencoj de amikoj ktp. Mi mem vidis tiujn malfeliĉulojn en transfuzejo vagantajn inter sangdonantoj kaj petantajn pri necesa sangogrupo.

Alia grandega problemo estas mono. Kontraŭkancera “altteknologia” kuracado ĉiam estas multekosta kaj ofte daŭras dum multaj jaroj. Ordinaraj homoj ofte devas vendi eĉ siajn loĝejojn por pagi kontraŭ hospitalaj fakturoj. Jes, eblas ricevi ŝtatan subtenon (ruse oni ĝin nomiĝas “kvoto”) sed tio eblas ne ĉiam kaj ne por ĉiu kuracmetodo. Ofte regionoj ne havas sufiĉan kvanton da “kvotoj” por ĉiuj siaj malsanuloj.

Do, finfine Tanja invitis min viziti hospitalon pro konatiĝi kun Maŝa. Maŝa okazis bela maldika juna fraŭlino, tute senhara pro kemio. Du jaroj antaŭ oni trovis kanceron ĉe ŝi (sarkomo de Ewing, kiu frapas ostojn). Kaj dum tiuj du jaroj ŝi kun sia patrino Alla senĉese batalis kontraŭ terura malsano. Post operacio, dum kiu kuracistoj fortranĉis tumoron kun peco de pelvo, ŝi tute ne povis iri, eĉ stari ne povis. Sed post duono de jaro ŝi venkis — kun helpo de lambastonoj, sed ŝi ekiris. Tiutempe ŝi ankoraŭ estis forta…

En la fino de la lasta vintro oni trovis metastasojn en alia kruro. Novaj kursoj de forta kemiterapio komenciĝis… Post la unua kurso ŝi estis elhospitaligita el la Onkologia Centro, kvankam ŝi apenaŭ povis ekstari kaj fortegaj doloroj plu tirmentis ŝin. Kial? Ĉar kuracistoj de la Centro jam faris ilian laboron kaj ŝi devis “havi radian terapion kaj daŭrigi resaniĝon en onkologia malsanulejo loĝloke” ĝis komenco de sekvonta kurso de kemiterapio. La problemo estas ke Maŝa loĝas ne en Moskvo — ŝi venis Moskven el malgranda urbeto Majskij en Kabardio-Balkario — ne tre riĉa subjekto de Rusia Federacio. Kaj “loĝloke” ŝi tute ne povas ricevi necesan “altteknologian” kuracadon. Tie preskaŭ ne eblas ricevi fortajn anestezilojn, kiuj se ne tute forviŝus doloron, almenaŭ farus ĝin elteneblan.

Do, ni — ŝiaj amikoj — petis oferojn por ŝi. Dank’al oferemaj kaj kompatemaj homoj ni kolektis necesan sumon kaj enhospitaligis Maŝan en privatan klinikon kaj dum preskaŭ du semajnoj ŝi ricevis kurson de radia terapio. Post tio ili kun ŝia patrino venis hejmen por ioma ripozo inter kurackursoj.

Maŝa denove venis Moskvon en la fino de marto. La doloroj plifortiĝis tiom, ke nur narkotikaj analgeziloj helpis. Esploroj montris multajn novajn metastasojn en pulmoj kaj en vertebraro. Sed la kuracistoj ne provis ŝanĝi kuracilojn kaj daŭrigis antaŭdefinitan kemiterapion. Kaj tuj post la kurso ŝi estis elhospitaligita, kun fortegaj doloroj. Denove ni alportis nian monon kaj petis ĉiujn niajn amikojn oferdoni. Kaj denove Maŝa okazis en la sama privata kliniko.

Nur post kiam ŝiaj kruroj okazis tute paralizitaj, kaj malgrandaj dozoj de narkotikaĵoj ne plu helpis, la kuracistoj ŝanĝis metodon al “ĉion kaj tuj”. Do, ĉiuj, eĉ ne kuracistoj, komprenis ke la fino jam estas proksima… Sed Maŝa ankoraŭ kredis ke ĉio estos en ordo. Forta radioterapio apenaŭ helpis, Maŝa anhelis dum noktoj kaj tagoj pro likvaĵo kaj metastasoj en pulmoj…

Ŝi estis hela, pura kaj forta homo. Ŝi kredis je Dio per pura, infana kredo. Kaj Dio prenis ŝin. Ŝi por ĉiam vivos en la koroj de ŝiaj amikoj.