Dmitri Breĉalov Published on April 27, 2009
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Blogoj kaj retejoj
Posted on August 4, 2009
Maŝa
Posted on June 3rd, 2009
14 comments (latest 6 months ago)
stumblr 1.4
Posted on May 26, 2009
Snaptu
Posted on May 14, 2009
Festo "Ne nur infanoj"
Facebook
Posted on April 24, 2009
Savu vivon de infano!
Posted on March 5, 2009
stumblr -- programo por blogi ĉe tumblr
Posted on March 2nd, 2009
Twitter enpoŝe
Posted on January 22, 2009

Keyword tags

sango

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 169 times

Festo "Ne nur infanoj"

Monday April 27, 2009 at 03:11PM

Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Dimanĉe, la 26-a de aprilo, en la Centro de moderna arto "Vinzavod" en Moskvo okazis filantropa festo "Ne nur infanoj" organizita de filantropa kuniĝo "Ĉiuj kune". Filantropiaj fondusoj, kiuj kutime helpas al infanoj, kune faris la agon por kolekti monon por resanigo kaj helpo al malsanaj plenaĝuloj.

La plenaĝulo antaŭ peniga malsano fariĝas la sama sendefenda, senhelpa kiel eta infano. Tiu, kiu devas vivi nur en malsanuleja lito apenaŭ povas mem trovi sangdonantojn, tiujn grandajn milojn da eŭro por pagi kontraŭ saviga operacio... Tio ne dependas de la aĝo.

Kompreneble, oni pli ofte kaj volonte kompatas al infano. Ja eĉ sana infano estas pli vundebla kaj senhelpa ol plenaĝulo. Tial ekzistas nulte da diversaj fondusoj, volontulaj organizaĵoj, kiuj helpas al porinfanaj malsanulejoj, offejoj ktp. Sed plenaĝuloj ofte ankaŭ bezonas helpon! Jes, ili havas amikojn, kiuj povas helpi, sed... kiam temas pri operacio kiu kostas pli ol 30 mil da eŭro, aŭ tre multekostaj medikamentoj, amika helpo jam ne sufiĉas.

Pro tio iniciatoroj de la ago -- fondusoj "Infanaj koroj", "Nun kaj ĉi-tie", "Pomogoi.Org", "Adresoj de kompatemo", "Sofia", "Donacu vivon", "Kreado" -- kuniĝis kaj organizis la belan feston por ĉiuj -- plenaĝuloj kaj infanoj, por altiri la atenton al problemoj de malsanaj plenaĝuloj kaj por kolekti monon por ilia kuracado.

Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…

Tre kortuŝa estis rompado de infanaj ŝparskatoletoj -- la infanoj kunportis kun si siajn ŝparskatoletojn kaj oferdonis la monon al malsanaj plenaĝuloj.

Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…

Poste okazis demonstrado de kolekto de modaj desegnistoj. La demonstrita kolekto estis aukciita tuj post la demonstrado. La vestfasonistoj donacis la kolekton al la festo kaj ĉiu ricevita mono estis oferdonita al la malsanuloj.

Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…

Fine de la festo la partoprenantoj ellasis balonoj kun bondeziroj al ĉiuj malsanuloj.

Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…
Festo "Ne nur infanoj" / Праздник "Не только дети"
Festo "Ne nur infanoj" / Празд…

Pli da fotoj spekteblas en la albumo ĉe Ipernity: "Ne nur infanoj".

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...