La neĝo ne degelis. Ĝi faletis dum la tuta nokto. Sed matene iom pli varmis kaj la neĝo poiome degelas.

Jen estas kelkaj fotoj faritaj dum mi veturis hejmon hieraŭ kaj oficejon hodiaŭ. La unuaj du fotoj estis faritaj ĉe Savjolovskij stacidomo. Sur la tria estas nia korto matene. La kvara - denove Savjolovskij stacidomo, ĉiumatena vico antaŭ biletaj maŝinoj ĉe elirejo, tamen ne tro longa hodiaŭ. Kaj la lasta - en Savjolovskaja metrostacio.