Urĝe necesa programaro

SignSis — Programo, per kiu oni povas signi programaron (se ĝi ne estis antaŭsignita). Ĉiu programo instalata en Symbiano devas esti signita.

eqfastlang — Simpla sed necesega programeto. En mia E51 estas tre maloportune ŝanĝi lingvon de klavaro. Por ŝanĝi anglan al rusa oni devas unue klavi *, poste elekti menueron kaj poste elekti bezonatan lingvon. La programo ebligas ŝanĝi lat/rus per unu longa premo de *.

ThePencil — Ankoraŭ unu ege taŭga programeto por E51 kaj aliaj smartfonoj sen klavo "Krajono" (ABC en kelkaj). Mia smartfono ne havas tiun klavon, dum multaj programoj intense uzas ĝin (por selekti ion kaj por voki lingvan menuon). Mi uzas flankan butonon Mute. Por tio necesas enskribi en dosiero ThePencil.ini jenan linion: iScanCode=242.

X-plore — La plej bona kaj oportuna dosierujesplorilo kun propra tekstredaktilo.

DEdit — Bonega tekstredaktilo. Kompreneble, ĝi ne komparendas al Emacs aŭ VIM, ĝustediri ĝi pli similas al Vindoza Notepad, sed pli potenca kaj agordita al uzado kun malgrandaj klavaro kaj ekrano de poŝtelefonoj.

Python — Mi ne povas vivi sen Pitono! :) Krom tio, ekzistas multe da utilaj programoj por S60 verkitaj en tiu lingvo.

Komunikado, Interreto

fring — Universala komunikilo (VoIP kaj IM kliento). Ebligas komunikadon per ICQ, Google Talk, Skype, MSN, Twitter ktp.

Talkonaut — Senpaga XMPP-kliento (Jabber, Google Talk), ankaŭ subtenas VoIP, ICQ, AIM, MSN, kaj Yahoo.

twibble — La plej bona twitter-kliento por poŝtelefonoj. Plena subteno de Unikodo (kaj, sekve, ebleco skribi kaj legi en iu ajn lingvo), povas aŭtomate renovigi mesaĝliston, havas oportunan kaj belan interfacon, oportunajn klavkomandoj. Krom tio eblas agordi tri tekstajn ŝablonojn, sendi mesaĝon ne nur per Interreto sed ankaŭ per SMS al twitter.

jibjib — ankoraŭ unu bonega twiter-kliento verkita en Ĝavo (J2ME).

Libroj, novaĵoj, vortaroj

RSSReader — RSS-legilo, kiu ebligas elŝuti novaĵojn kaj legi ilin "offline". Tre oportunas uzi ĝin, ekzemple, ricevi ĉion per senpaga firmaa WiFi en oficejo, kaj legi dum vojaĝo en metroo.

QReader — Bonega legilo por elektronikaj libroj en diversaj formatoj: .txt, TCR, Palm DOC (.prc kaj .pdb), FB2, inkluzive zip-pakitaj.

pydict — Utila legilo por vortaroj en SDictionary formato. (Mi jam skribis pri ĝi antaŭ nelonge)

PIM, financoj

Best Jotter — Bonega programo por konservi privatajn notojn, passvortojn ktp. Ĉion oni povas protekti per propra passvorto.

Symbian Guru Expenses — Simpla sed tre taŭga programo por registri kaj kalkuli elspezojn.

JabpLite — Persona financa programo.

Blogado

LJ2ME — Utilas se vi havas VivĴurnalon (LiveJournal). La programo permesas verki kaj publikigi blogerojn en LJ.

Wavelog — Verŝajne, la plej bona programo por blogistoj. Eblas uzi ĝin blogante ĉe BloggerWordPress.com (ankaŭ utilas por blogantoj, kiuj havas propran retejon). Ankaŭ subtenas Joomlan kaj Drupalon, ebligas publikigi fotojn ĉe Picasa kaj videojn ĉe YouTube.

Mi ege volis aĉeti ĉi-tiun programon, sed mi fiaskis: PayPal ne volas registri mian bankan karton (dum MoneyBookers senprobleme registris ĝin).