November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)

November 10, 2009

Dum septembro: ROMAOA (CIGANA) MUZEO ESTAS MALFERMITA EN BEOGRADO



En Beogrado pasintmonate estis malfermita Muzeo de romaoa kulturo. Tio estas la unua tia speco muzeo en Serbio kaj unu el maloftaj en Eŭropo.


La romaoa kultura tradicio la plej parte estas parola: poemoj, rakontoj pri lertoj kaj metioj, pri subnaturaj estaĵoj, pri vojaĝoj ktp.
La plej malnova teksto en romaoa lingvo aperis en la jaro 1537. Ĝin notis homo kiu ne scias romaoan lingvon, sed liajn enskribojn ankaŭ nune oni povas kompreni (Laŭ Endrju Bord: La unua prezentado de scio).


Nemulte da tekstoj skribitaj en romaoa lingvo ne estis konataj al mallarĝa leganta publiko, la unua aktiveco de Beograda romaoa muzeo estis ekspozicio pri romaoa skribita kulturo. En ekspozicio mi vidis multajn librojn pri romaoj eldonitaj en diversaj ŝtatoj kaj en diversaj lingvoj.


La unua kolekto de poezio aperinta en romaoa lingvo aperis en Serbio 1969 sub titolo "Romao serĉas lokon sub suno" kiun preparis s-ro Rajko Ĝuriĉ.


Dragoljub Ackovic, direktoro de muzeo
Dragoljub Ackovic, direktoro d…
En ekspozicio en ĉi tiu muzeo, por kiu Dragoljub Ackoviĉ, direktoro, diris "ke tio estas la unua vera romaoa muzeo en la mondo", estis eksponitaj 300 libroj pri romaoj kaj en romaoa lingvo. Sinjoro Ackoviĉ asertas ke romaoa lingvo estas ilia esperanto, ĝi estas sama, aŭ tre simila en la tuta mondo. Dekunu grandaj tabuloj kaj ok komputiloj enhavas grandegan nombron de dokumentoj pri romaoa kulturo kaj tradicio. La plej gravaj valoroj de romaoj estas amo kaj libereco.


Mi tradukis poemon de Ciganino Gina Ranjiĉiĉ skribita en la jaro 1860:


"Nigraj korvoj flugas super tendaĉo
Nigraj korvoj cirkulas ĉielon
Pardonu al ili, Dio, ĉar malbenis la teron
Ni nenie eltrovas feliĉon
Nigraj korvoj flugas super niaj kapoj
Kie estas mia mizera edzo, kie estas edzo mia
Ni devas detrui tendon kaj forkuri."
Published at 17:40 / 7 comments / 51 visits
This post is public

November 15, 2009

En Beograda Esperanto-societo: PRELEGO PRI BONA VOLO

Programo de Beograda Esperanto-societo enhavas prelegojn pri diversaj esperantistaj mondaj organizoj. Kadre de tio okazis prelegoj pri landaj organizoj, pri Pasporta servo, pri SAT kaj ĝiaj frakcioj, pri civitanoj, spiritistoj, naturistoj ktp. Pasintsemajne estis organizita prelego pri fama organizo Bona Volo, el malproksima Brazilo.



Tereza parolas pri Bona Volo
Tereza parolas pri Bona Volo
Pri organizo, ĝiaj celoj, aktivecoj kaj arhitekte unikaj konstruobjektoj parolis sinjorino Tereza Kapista, membrino de E-societo, kiu antaŭ dudek jaroj estis gasto de tiu organizo. Krome tie estis tralegitaj kelkaj tekstoj el jubilara numero de revuo Bona Volo. La prelego estis interesa kaj bone ilustrita kaj la membroj de societo interesiĝas pri maniero de laboro de tiu ĉi organizo.
Dimitrije tralegis teksto pri bona volo
Dimitrije tralegis teksto pri…




Mia opinie, ĉi tiuj prelegoj povas pli bone esti organizitaj, se ni havas tekstoj kaj informoj de homoj kiuj pli bone konas la organizo, kiuj estas proksimaj kaj partoprenas en ĝia laboro. Bonvenaj estas tekstoj pri Bona volo, pozitivaj aŭ negativaj, ne gravas, ĉar ni deziras organizi diskuton pri tiu organizo dum iu de venontaj kunvenoj.
Published at 12:41 / 0 comments / 43 visits
This post is public

November 25, 2009

TV-TURO SUR MONTO AVALA

TV-turo Avala estas unu el simboloj de ĉefurbo de Serbio.

Published at 15:26 / 1 comment / 29 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...