| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
En Serbio ekzistas tridek kvar banlokoj. Ĉi tiun someron mi estis en termobanejo aŭ varmobanejo pri kiu mi unuafoje aŭdis. Ĝi nomiĝas Ribarska Banja (Fiŝista banloko) kaj ĝi situas 35 kilometroj de la urbo Kruŝevac, sur deklivoj de la montaro Jastrebac. Ĝi havas varman akvon kiu komparas kun mondkonataj banlokoj en la montaroj Pireneoj.
Akvon el tiuj fontoj sendis en la jaro 1834 princo Miloŝ al Viena Medicina fakultato por esplori ĝiajn sanigajn ecojn. Rezultoj estis pozitivaj. Konstruado de banloko komenciĝis en la jaro 1904. Nuntempe tio estas speciala malsanulejo por malsano de ostoj kaj turista loko.
Ribarska banja 002
Ribarska Banja situas ĉe fino de vojo. Ĝis ĝi oni povus alveni laŭ asfalta ŝoseo per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso. Plue, al pintoj de Jastrebac vi povos iri nur piede laŭ kapraj vojetoj. Akvo el ses fontoj kies temperaturo estas inter 36 ĝis 42 Celsiusgradoj, krome en specialaj terapiaj banejoj de la malsanuilejo, plenigadi konstante basenojn por banado, kie ĉiam , sendepende al vetero, estas multaj baniĝantoj.
Ribarska banja 001
DANKEMO AL SVISA KURACISTO
Ĉi jare en Ribarska Banja estas malkovrita monumento al la svislanda kuracisto kaj humanisto Viktor Kin (1887-1919). Li dum Balkanaj kaj La Unua mondmilito ekkonis multajn serbajn militistojn kaj kuracis ilin. Tion li daŭre faris senpage post la milito en lia malsanulejo en Svislando.
Skulptaĵo de dr Kin
SKULPTISTO EN BANLOKO
En Ribarska Banja mi renkontis skulptiston Čedomir Ristiĉ, direktoron de Muzeo en Prokuplje. En Parko de Ribarska banja staras liaj skulptaĵoj Princo Miloŝ, Reĝo Petar kaj Naĝantino (vidu fotoj).
003 Skulptisto Cedomir Ristic…
MONUMENTO DE POPOLA HEROO
Sur la pinto de monto super Ribarska Banja ekzistas monumento de la popola heroo el Dua mondmilito kontraŭ faŝistoj – Velizar Stankoviĉ Korĉagin. Nuntempe neniŭ zorgas pri ĝi.
Monumento al popola heroo Veli…
Kiel ni havas mallongan rememoron?
REĜAJ ŜTUPAROJ
Serbia reĝo Petro la Unua estis ofta gasto de la banloko. Li malsanis de reŭmatismo kaj banloka akvo helpis al li. En banejo estis konstruita speciala malalta ŝtuparo por la maljuna reĝo.
Ŝtuparoj de reĝo Petar la Unua
En Ribarska Banja, ĉijare posteuloj de serbiaj militistoj, okaze de la naudeka jaro de lia morto starigis lian buston en parko de Speciala malsanulejo Ribarska Banja. Lia ekscelenco svisa ambasadoro dum solena malfermo de monumento (el arkivo de Malsanulejo).
Malfermo de monumento
Freŝa aero, trankvilo, tre malakra vetero en la ŝirmita valo inter montaraj pintoj, Ribarska Banja estas tre agrabla, akvo de fontoj estas saniga, prezoj ne estas altaj, kaj tial kapacitoj de Banja malsanigaj kaj turistaj estas ĉiam plenaj.
Ĉirkauaĵo
Send a message
Search for members