July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)
Published at 07:51 / 2 comments / 133 visits
This post is public

July 9, 2009

OKAZAĴOJ EN JULIO

Ĉi tiu monato nomiĝas laŭ Julio Cezar, kiu naskiĝis en tiu monato. Mi pardonpetas pro eraroj. Mi rapide preparis tekston.



OKAZAĴOJ:
• La unua "Tur de Frans" (1903)
• En Danio permesita vendado de pornografio la unua foje en la mondo.
• Alĝerio sendependa (1962)
• Agentejo por posteniĝo, unua en la mondo, Parizo (1631)
• Tago de sendependo de Usono
• Venezuelo faris sendependa (1811)
• Fondita SSSR (1923)
• Ribelo kontraŭ faŝismo en Serbio (1941)
• Sep arkitekturaj mirakloj de la mondo (Ĉina muro, Preĝejo de sankta Petro, Maĉu Pikĉu, atuo de Kristo en Rio, Ĉičen Ica Meksiko, Koloseumo en Roma kaj Taĝ Mahal) estas elektitaj en la jaro 2007 en interreta enketo)
• La unua tenisa turniro en Vimbldon (1877)
• Sendependa Mongolio (1921)
• La unua tago de islama erao (la 16a de julio 1622)
• La unuaj banknotoj en Eŭropo (Stokholm 1661)
• Internacia konvencio pri virinaj rajtoj (1954)
• Pariza Bastilo detruita (1789)
• Lanĉita estis "Apolo 11 (1969)
• La unua libro de Esperanto (1887)
• Unua foje uzata injektilo (1830)


Naskiĝis:
Vilhelm Lajbnic (1646), Ĵorĵ Sand (1804), Ĵejms Kegni (1898), Vilijam Vajler (1902), Ĵoni Holidej (1943), Kristof Gluk (1714), Herman Hese (1877), Ĵan Lakost (1904), Luj la Dekunua (1423), Franc Kafka (1883), Ken Rasel (1927), Tom Kruz (1962), Natanijel Hotorn (1804), Ĝuzepe Garibaldi (1807), Ĝina Lolobriĝida (1927), Ĵan Kokto (1889), Silvester Stalone (1946), Gustav Maler (1860), Mark Ŝagal (1877), Miroslav Krleĵa (1893), Vitorio de Sika (1902), Dejan Medaković (1922), Pjer Karden (1922), Lafonten (1621), Ernst Bloh (1885), Petar Kapica (1894), Ĵan Kalvin (1509), Nikola Tesla (1856), Marsel Prust (1871), Gaj Julije Cezar (-100), Rembrant (1606), Nelson Mendela (1918), Vladimir Majakovski (1893), F, Petrarka (1304), Aleksandar Granda (356), A. Dima patro (1802), Ĝ. B. Ŝo (1856), K. G. Jung 81875), Stenli Kjubrik (1928), Mikis Teodorakis (1925),


Mortis:
Harijet Biĉer Stou, Huan Peron, Marlon Brando, Nostradamus, Ĵan Ĵak Ruso, Georgi Dimitrov, Vladimir Nabokov, Borislav Pekić, Andres Eskobar, Ĵejms Stjuart, Tomas Ĵeferson (1826), Marija Kiri, Sokrat, Jan Hus, Lodoviko Ariosto, Gi de Mopasan, Vilijam Fokner, Luis Armstorm Saĉmo, Ĵorĵ Simon Om, Artur Konan Dojl, Vivijen Li, Jan Van Ajk, Anton P. Ĉehov, Fransisko Franko, Franĉesko Petrarka, Brus Li, Johan Sebasrijan Bah, Antonio Vivaldi, Van Gog, Luis Bunjuel, Franc List, Antoan de Sent Egzepjeri.
Published at 16:46 / 4 comments / 189 visits
This post is public

July 16, 2009

Jagodina: RAKONTO PRI PARKO KAJ ESPERANTO



Dum La dua kongreso de serbiaj esperantistoj, partoprenantoj de la kongreso vizitis unu el la plej malnovaj parkoj en Serbio (kaj Eŭropo), parkon ĉirkaŭ Instruista fakultato en Jagodina. La parko enhavas ĉirkaŭ 220 specojn de diversaj arbaj plantoj sur surfaco de 1,67 hektaroj.
La unua direktoro, Sreten Aĝiĉ, fondis la parkon de la Instruista lernejo kaj estis unu el la unuaj esperantistoj en Serbio. Li studis en Germanio kaj Aŭstrio, poste en skandinavaj landoj, kaj deziris ke lia lernejo, kiel similaj lernejoj en okcidentaj landoj, estu en bela, natura ĉirkaŭaĵo. Pro tio li de 1905 ĝis 1907, en surfaco ĉirkaŭ lernejo konstruis kaj preparis kvin lernoĉambrojn. Ĉiu lernoĉambro enhavas specifajn karakterizojn. En parko oni konstruis fruktoĝardenon, legomĝardenon, plantkulturejon de salikoj por lernado pri prilaboro de salikaĵoj ktp.
Plantojn sendis al li liaj amikoj el la tuta mondo. Inter plantoj en la parko ekzistas, ekzemple, ĉina ginko, amerika sekvojo, amerika blankfoliara acero, japana soforo, lebanona cedro, afrika tamariko...
Estas interesa malĝusta rakonto pri tio kial Sreten Aĝiĉ eklernis Esperanton. Dum balkanaj militoj pereis lia juna filo. La patro, trarigardante liajn librojn, malkovris lernolibron de internacia lingvo kaj kajeron, kie lia filo ekzercis Esperanton. Kiel honoro al sia filo, Sreten Aĝiĉ eklernis Esperanton, organizis la unuajn kursojn en la Instruista lernejo en Jagodino kaj tiamaniere faris bazon por lernado de Esperanto en tiu regiono. Nun jagodina Esperanto societo portas nomon de Sreten Aĝiĉ.
Published at 08:50 / 0 comments / 142 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...