March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)

March 6, 2009

SIMILECOJ KAJ DIFERENCOJ (2)

Jen malnovan tekston nun kompletigita. Nur parte. Eble bezonas ankoraŭ aldonaĵoj. Mi ne utiligis diferencojn en senco de vortoj. Mi serĉis aliajn diferencoj kaj similecoj.



Mondo estas plena de diferencoj.
Iu diris, ke inter viro kaj virino ekzistas malgranda diferenco. Vivu tiu malgranda diferenco!
Ni, membroj de Ipernity, prezentas grandan konglomeraton. Vero, ĉu ne?
Tiuj, kiujn loĝas en tropikaj lokoj dezirus neĝo, sed ni, kiuj vivas en neĝo, ni dezirus travivi tropikaj varmoj.
Al mi oni diras, ke en Karakaso povas por kilogramo da pomoj aĉeti dek kilogramoj da ananaso, aŭ mango. Ĉe ni tio estas kontraŭa!
Miaj konatuloj diris al mi, ke svedinoj bone pagas por krispa hararo. Kontraŭ, negrinoj pagas por rektigita hararo.
Ĉu estas vero ke, ĉiuj en Skotlando trinkas viskion? Ĉe ni, ĝin trinkas nur dum apartaj okazaĵoj.
Ĉu ĉampano estas parto de ĉiutaga tagmanĝo en Ŝampano?


Roland asertis, ke viskio en Skotlando estas ankaŭ multekosta kaj en Ĉampanjo ŝampanjo kvankam trinkas festokaze.
Milica diris ke francoj manĝas saladon antaŭ tagmanĝo, kio ĉe ni estas miro.
Cezar Dorneles memorigas, ke en Hindio blanka estas la koloro, kiu simbolas funebron. Ĉe ni tio estas nigra koloro, blanka ĉe ni estas la koloro de gajeco.
Riŝo diris, se oni frapetas per la montrofingro sian frunton, tio signifas en nia regiono, ke la ideo aŭ la homo estas stulta, dum en Nederlando, ke ĝi aŭ li estas inteligenta.
Karulo skribis, ke en Grekio oni kapneas por diri jes.
Li ankoraŭ skribis "Kiam mi estis adoleskanto, mi legis kaj eĉ vidis en filmo ke skimoj loĝantaj en igluoj proponas al gastoj litkuŝon kun la gastiganta edzino kiel montro de akceptemo kaj amikemo. Sed mi neniam esploris ĉu tio havas veran bazon aŭ ĉu ĝi estas ia "urba legendo" . Noto: Eble direndas inuitoj anstataŭ skimoj sed mi ne sufiĉe kompetentas por esti certa.
Tereza (Kapista) asertas, ke en Irano la viroj neniam manpremas la virinojn. Nur kliniĝas iomete.
En Novzelando la maorioj ne kisas unu la alian sed kunmetas la nazpintoj.
La Serboj kisas unu la alian ĉe renkontiĝo tri foje.


Oni diris al mi, ke en Singapuro novjaron atendas en 35 gradoj de Celsio. Ĉe ni novjaro alvenas plejofte en -10 gradoj de Celsio.
Nia simileco estas Esperanto. Dankante al ĝi, ni bone komprenas kaj pro tio ni plibone estimas unu la alian.
Skribu al mi pri diferencoj! Aŭ similecoj!
Kompletigo ankoraŭ ne estas kompleta!
Published at 15:19 / 1 comment / 183 visits
This post is public

March 9, 2009

OKAZAĴOJ EN MARTO



La tria monato en la Gregoria kalendaro. Portas nomo laŭ nomo de roma Dio de milito Marson. Komenco de printempo – la sezono de la jaro. Printempa ekvinocio (la 21a).



• Fondita Jelouston, la unua nacia parko en la mondo (1872)
• La unua provo de hidrogena bombo – insulo Bikino– SAD (1954)
• Fondita piedpilka klubo Real Madrid (1902)
• Komencis milito en Vietnamo Usono (1965)
• Fondita la unua publika legejo en Beogrado Serbio (1846)
• Internacia tago de virinoj (1910)
• Fondita franca Legio de fremduloj (1831)
• Urbo Moskva faris ĉefurbo de SSSR (1918)
• Pariza komuno (1871)
• Fondita kanclagero Dahau (1933)
• La Unua aviadila internacia linio Paris-Brisl (1919)
• Fondita de Araba Ligo (1945)
• Usono aĉetis Alaskon por 7.200.000 dolaroj (1867)
• Ajfela turo – malfermita (1889)
• Marŝala Plano (1948)



Published at 08:59 / 2 comments / 309 visits
This post is public

March 23, 2009

DATREVENO DE UNU MILITO

Mi travivis du militojn. La unua, tiu granda La Dua mondmilito mi travivis kiel infano, kiu komprenis nenion, kaj por kiu bomboj kaj municio estis unikaj ludiloj.

Ĉi tiu nova milito estis alispeca. Mi estis maljunulo, pensiulo, sed, bedaŭrinde, denove nenion komprenis. Aviadiloj de Usono, Francio, Britio, Nederlando, Kanado, Germanio, Belgio, Italio, Turkio, Hispanio, Danlando, Norvegio kaj Portugalo – donacis al nia malgranda lando iliajn mortigajn donacojn el alteco de 12.000 metroj. Mi loĝas en centro de Beogrado, nur 300 metrojn de konstruaĵo de Televido de Serbio, (foto) kie krozanta raketo mortigis 17 laboristojn.
Ĉiujn 78 tagojn de tiu milito mi restadis en mia loĝejo. Mi interŝanĝis (se estis elektro) mesaĝojn kun parencoj kaj kun esperantistaj amikoj. Funde de tiuj mesaĝoj mi verkis libron "Bomboj". Mi atendis, kaj esperas, ke min ne trafos iu bombo.
Kio diri post dek jaroj?
Nenion. Mi ne komprenis, kial mi estis celo de tia NATO-milito.
Mi scias ke sur mian landon tiuj aviadiloj ĵetis diversajn bombojn: uranajn, kasetajn, grafitajn, krozantajn, gvidatajn, eksplodemajn, inteligentajn, humanajn(?), provajn, detruajn …
Mi scias ke de la 24a de marto 1999 je la 18,41 horoj ĝis la fino de la milito (junio) aviadiloj de NATO realigis 26.095 flugojn, (tage 334). La plej flugojn ĝi realigis la 26an de majo – 535.
Mi sciis, ke NATO planis 3 ĝis 7 tagojn de bombardado. Bedaŭrinde, bombardado daŭris 78 tagoj (kaj noktoj).
Mi scias ke estis multe de timo kaj malmulte de dormado.
Sur Serbio estis lanĉitaj ĉirkaŭ 420.000 projektiloj kies amaso estis ĉirkaŭ 22.000 tunojn, 350.000 malpermesitajn kasetajn bombojn, estis elpafita 30.000-50.000 grenadojn kun malriĉigita uranio. Estis pereita 2.000 civiloj kaj 6.000 estis vunditaj. Detruita estis 38 pontoj, 28 radio kaj TV ripetitiloj, malkapabligitaj 470 kilometrojn da ŝoseoj, 595 kilometrojn da fervojoj ktp.
Mi scias, ke estis malobeitaj konstitucioj kaj leĝoj de pluraj ŝtatoj membroj de NATO. Neniu estis respondeca.
Domaĝo estas pli ol 7,7 miliardoj de usonaj dolaroj. Neniu pagis ĝin.
Dek jaroj pasis. Mi devas nur memori. Mi al neniu deziras tiel sperton.
Published at 21:29 / 18 comments / 547 visits
This post is public

March 31, 2009

Verŝajne vi ne scias:SERBOJ EN MONDO DE FILMO

Mia hinda internet konatulo, lastmonate skribis al mi pri hinda sukceso en mondo de filmo, okaze de premio "Oskar" de Amerika akadenio de filmo. Post tio mi konstatis, ke kvin serboj estis tre konataj en la mondo de filmo kaj ili estis honorigitaj per premioj "Oskar" en diversaj kampoj de filmarto.

• Karl Malden (Mladen Sekuloviĉ) kiel aktoro
• Stiv Tesic (Stojan Teŝiĉ) kiel scenaristo
• Piter Bogdanovic kiel aktoro
• Zoran Periŝiĉ por specifaj efektoj ("Superman")
• Mirko Kovaĉeviĉ por filma kamero
Interesa estas ke Ĵoni Vajsmiler (Tarzan) naskiĝis en vilaĝo Meĝa (Banat, Serbio). Multaj ne scias ke Bred Dekster estas Veljko Ŝoŝe (serbo).
Published at 11:18 / 3 comments / 305 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...