January 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)

January 5, 2009

Kuriozaĵoj el diplomatio: ĈE LA RONDA TABLO

Kapelo Diino de paco
Kapelo Diino de paco


Sur la monto super urbo Sremski Karlovci (Serbio) hodiaŭ situas kapelo Diino de paco. Tie iam staris ligna barako en kiu en malproksima jaro 1699 estis kontraktita Karlovaca paco. Tial ĉi tiu urbo nun estas en ĉiuj lernolibroj de historio en la mondo. Per tiu paco estis finita Granda Viena milito (1683-1699) kaj per tiu paco estis ŝanĝita politika mapo de tiama Eŭropo.

Unuafoje en historio de diplomatio reprezentantoj de milititaj landoj (Aŭstrio, Pollando, Venecio kontraŭ Turkio – kun ĉeesto de reprezentantoj de Anglio kaj Nederlando) sidis 72 tagojn kaj diskutis pri kondiĉoj de paco ĉe ronda tablo, kompreneble, pro egaliteco. Konstruaĵo krom tio havis kvar pordoj kaj tiel reprezentantoj de ĉiuj landoj devis eniri tra sia enirejo.

Franciskanoj poste en tiu loko konstruis kapelon, kiu nun renoviĝas kaj reprezentas kiel turista kuriozaĵo.

Published at 17:39 / 2 comments / 364 visits
This post is public

January 22, 2009

FINO DE LA JARO

Teksto aperis en februara MONATO

Published at 07:06 / 1 comment / 204 visits
This post is public

January 28, 2009

Literatura premio de NIN al ROMANO PRI GRANDA INVENTISTO

Ricevanto de premio de literatura kritiko de beograda semajna revuo NIN (Semajna informa gazeto), la plej eminenta literatura premio en Serbio, estas serba verkisto Vladimir Piŝtalo. Li premion ricevis por sia romano "Tesla, portreto inter maskoj" (Тесла, портрет међу маскама). Tio estas romano pri granda monda inventisto Nikola Tesla (Serbo el Lika, Kroatio) kiu per siaj inventoj markadis pasinta jarcento. Romano enhavas tri partojn. Libro estas plena de poetaj metaforoj. Legado de la unua parto de romano (ĝi aperis en la jaro 2006) entuziasmigis min kaj mi 2006 aperis poemo pri Tesla utiligante iuj de aŭtoraj inspiraj metaforoj.

Vladimir Piŝtalo naskiĝis 1960 en Sarajevo. En Beogrado li alvenis 1970. Post fino Juran fakultaton li finis postdiplomitajn studojn en Usono kie nun laboras kiel profesoro.
Jen poemo (aperis 2006. en Beograda Verda Stelo):


STAMPO
Leginte la libron V. Piŝtalo TESLA - JUNECO


Li imagis la naturon kiel katon
demandante sin: Kiŭ karesas ĝin farante fulmon.


Li lernis en Smiljan elekti pensojn
por kompreni la internan spiradon de objektoj.


Inventojn li vidis kiel plilorĝigon de l’ mondo
inspiron – kiel fulmofrapon
eltrovon – kiel kison de Dio.


Dum en biblioteko – ununura loko de certeco
li kvietigis la reton de ektrementitaj nervoj
li deziregis tion kion timigis lin
transformante la ekstazon de detruo
en kreeman daŭron.
Li drinkis aŭ hazardludis
ĝis aŭrora stelo
kiŭ malfermadis la pordegon de la nokto
fuĝante de l’ radiadoj
kiuj lulis l’ ĉiutaga stabilecon de vivo.


Mateno lin remetis en realecon
kie li malsoviĝigadis nekonatajn pejsaĝojn
enteksinte ilin en sian solecon de genio.


Tiam ekvaĝis al senlimon de sonĝoj
transformante ilin en realecon
kaj kurante al sia stelo
li atingis l’ eternecon
donante al ĝi
sian insignon.
Published at 07:16 / 3 comments / 312 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...