December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)

December 21, 2008

Arkeologio: MESAĜOJ EL ANTIKVAJ TEMPOJ

Kiam fakuloj de ŝtatoj Jugoslavio kaj Rumanio decidis konstrui, en la plej granda krutvalego (kanjono) de Eŭropo, je la rivero Danubo, Ĝerdap – tiel nomata "Fera pordo", akvo-energian centralon, ne antaŭsentis ke ili, dum konstrulaboroj, trovos restaĵojn de civilizacio kiu tie egzistas ses mil jarojn a.K. En Lepenski vir estis trovita kiel unu el la plej mirigaj kaj la plej brilaj kulturoj de prahistorio. Situanta en la meza parto de krutvalego, (hodiaŭ tereno estas sub akvo de artefarita lago) izolita, mondo por si mem, sed tamen tre diverseca kaj dinamika. Tiu kulturo ne ricevis influojn nek influis aliajn kulturojn de la regiono ĉirkaŭ Danubo.
Skulptaĵoj, kiuj estis prilaboritaj ĉi tie, estas grandaj ovalaj ŝtonetoj de grandgrajna sabloŝtono. Tie estis trovitaj 29 skulptaĵoj. Tiuj skulptaĵoj ĝenerale estas ŝtonaj kapoj sen koloj, kiuj estis metitatj apud hejma fajrejo en centra loko de domoj. Skulptaĵoj estas similaj, sed ĉiu el ili enhavas sian identecon. Domoj, aŭ sanktejoj estis rondaj kaj situantaj proksime de la rivero.
Ĉi tiu arkeologia trovaĵo reprezentas la plej malnovan signon de homa ĉeesto en tiu regiono de Eŭropo. Ĉio estas science priskribita en du monografioj. La unua libro estas "Lepenski vir", eldono el la jaro 1969, verko de la universitata profesoro, monde konata arkeologo Dragoslav Srejoviĉ, kie tra la 320 paĝoj de granda formato li verkis el sia vidpunkto pri tiu prahistoria trovaĵo. La dua libro (dulingva – serba kaj angla) estas tre luksa monografio de d-rino Ljubinka Baboviĉ sub la titolo "Svetiliŝta Lepenskog vira – Sanctuories of Lepenski vir" (Sanktejoj de Lepenski vir). Du arkeologoj diversece montras ĉi tiun lokon de loĝado kiel ordinaran homan loĝlokon aŭ kiel sanktejon.
Intertempe, ambaŭ konsentas ke tio estas la plej malnova loĝejo de homoj en antikva tempo, ses jarmilojn a.K. Prijuĝu laŭ skulptaĵoj kiujn arkeologoj nomis, ke iliajn mesaĝojn ricevis nuntempa homo.
Ĉu li komprenis ilin, tio estas alia demando.
Published at 13:03 / 3 comments / 450 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...