La plej granda ortodoksa templo en la tuta mondo estas templo de sankta Savo en Beogrado, Serbio. Ĝi estas konstruita sur loko kie la turka militestro Sinan paŝao en la jaro 1595 forbruligis la postrestaĵojn de sankta Savo, fondinto de la serba ortodo ksa eklezio. Konstruado de la templo komenciĝis en la jaro 1895 kaj estas financita ekskuluzive per libervolaj donacoj de kreduloj.
La templo estis konstruita en serbobizanca arkitektura stilo, kun kvar sonorilturoj. La pinto de ĉefa kupolo estas je la sepdeka metro kaj la ĉefa kruco estas alta dekdu metrojn. Tio signifas ke la templo estas alta 82 metrojn. Surfaco de la templo estas 3.500 m2 en teretaĝo kaj ankoraŭ 1.500 metrojn en tri galerioj.
La preĝejo povas akcepti 10.000 kredulojn kaj en la galerioj oni povas lokigi horon de 800 membroj. Sube de la planko estas kripto de sankta Savo kaj tombeja preĝejo de sankta princo Lazaro – kie surfaco ampleksas 1.800 kvadratajn metrojn.
La templo deekstere estas tegita per blanka marmoro kaj granito. Freskoj interne estas elalaboritaj en mozaiko.
Interesa estas konstruada problemo – levigado de la ĉefakupolo de la templo pezanta 4.000 tunojn. Ĝi estis konstruita surtere kaj poste kun tegmento kaj granda orumita kruco (la kruco estas alta 12 metrojn kaj peza kvar tunojn) oni devis levigi kaj starigi sur finkonstruitajn murojn. La levigado daŭris 40 tagojn (24 horojn) kaj estis finitaj la 26-an de junio 1989.
La templo enhavas 13 kupolojn kaj 18 orumitajn krucojn. En la kupoloj estas 49 sonoriloj pezaj 24 tunojn.
Sankta Savo estis la plej juna filo de la fondinto de la unua serba ŝtato, kiu en sia juneco fariĝis monaĥo. Antaŭ enirejo de la templo staras monumento de sankta Savo.
Konstrupermeso por la templo (post la Dua mondmolito) flanke de la komunista registaro estis postulita "nur" 88 foje.