November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (1)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (4)
February 2009 (6)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (3)
December 2007 (6)
November 2007 (10)

November 5, 2007

VIVI EN LANDO SERBIO

Iu franca kardinalo diris kiel malbenon: „Vi vivu en interesa tempo!“
Ni, kiuj loĝas en Balkano, en lando Serbio, evidente, tiel vivas.
Mi mem scias ke pri Serbio kaj pri serboj ekzistas stereotipoj. Sed, stereotipoj ne estas ĉiam vero. Sed, ili ne fariĝis sen kialo. Kialo estas, diras ĉi tieaj homoj loko de tiu lando kaj eterna malobeemo de serboj kiuj ne rekonas aŭtoritatojn.
Nu, rigardu ni la historion.
Loĝantoj de Serbio vivis en ok ŝtatkadroj – de princolando, poste reĝolando kaj socialisma lando ĝis nuna demokratia Serbio. Serbio estis orienta despotio, monarkio, komunista ŝtato kaj nun parlamenta demokratio.
En tiu lando de la jaro 1835 ĝis 2006 ŝanĝiĝis dekunu konstitucioj. Oni jam parolas pri nova ŝanĝo de la konstitucio.
La limoj de Serbio estas ŝanĝiĝitaj dekfoje de unua serba ribelulo (kontraŭ turkoj) ĝis nuntempo. Nun estas, laŭ la Usono kaj multaj aliaj, antaŭ la pordego de Serbio nova ŝanĝo de limoj – Kosovo devas apartiĝi de Serbio. Verdire, pri tio ekzistas diversaj opinioj, tio minacas per nova monda krizo, kaj inundo de novaj dezintegracioj en Eŭropo – kiujn, denove, kaŭzas Serbio.
Ne forgesu, en menciita periodo Serbio estis tri foje okupita kaj tri foje liberigita.
Ĉefurbo de Serbio, Beogrado, en lastaj cent jaroj, kvinfoje estas bombardita.
Ĉiuj regantoj de Serbio, krom princo Miloš kaj marŝalo Tito estis mortigitaj, aŭ perforte forigitaj el regado.
Mia amiko, filozofo, diris al mi: „Kiun ni kulpigu? Ni konstruis nian domon sur la vojo, pli bone diri, en la krucvojo inter Oriento kaj Okcidento. Tio signifas ke ĉiu deziras esti posedanto de tiu krucvojo.“
Tamen, ĉi tie homoj vivas, ĝojas kaj malĝojas, urbo vivas kiel multaj europaj metropoloj, politikistoj en ĉirkaŭ cent politikaj partioj batalas por sia loko en aŭtoritato kaj politika potenco, en dudeko da teatroj finita estas internacia festivalo de novaj teatraj tendencoj, la plej belaj virinoj promenadas en Knez Mihailova strato, en Guĉa pasintsomere okazis la plej granda festivalo de trumpetistoj el la tuta mondo, fremdlandanoj aĉetas serbajn firmaojn, en galerioj kaj kulturaj centroj organizas ekspozicioj la plej konataj kaj nekonataj pentristoj kaj skulptistoj, ĉiuj en Serbio fiere parolas pri serba tenisa miraklo, dum somero kvar rektoroj de amerikaj fakultatoj ofertis stipendioj al serbaj talentaj mezlernantoj, ktp, ktp.
Serbio apartenas al landoj de trielnomata „tria mondo“. Ĝi estas en Eŭropo, sed ne estas membro de Eŭropa Unio. Serbaj kaj internaciaj policistoj serĉas militkrimuloj de la lasta milito, Ratko Mladić kaj Radovan Karadžić (tio estas kondiĉo por interparoli pri EU). En urbo Niŝ aperis epidemio de infekta iktero. Sur la tiel nomata administra limo kun serba regiono Kosovo estas konfiskitaj informoj de serbia armeo, kiuj kosovaj albanoj preparis por ŝajnigi atakon de serba armeo al Kosovo. En Vieno reprezentantoj de Kosovo kaj serba registaro interparolas pri estonteco de ĉi tiu regiono.
Batalo kontraŭ diversaj bandaĉoj daŭras dum jaroj. Ĉe ni ekzistis kaj funkciis diversaj mafioj: transporta, dogana, bankrota, kleriga, vojaĝa k.s. Nova ŝtato havas plenmanojn da laboro – kiel neniigi ilin.
Interesaj diskutoj daŭras pri lingvo. Iama serbokroata nun, precipe el politikaj kialoj, fariĝis: serba, kroata, bosnia, montenegra... Ne estas grave ke ĉiuj komprenas unu la aliaj, sed por novaj ŝtatoj devas ekzisti propra lingvo. Ĉe ni ne povas esti kiel ĉe angloj!
Do, en Balkano kaj en Serbio, nenion nova. Malnovaj interdividoj, diskutoj, malicoj. Denove alvenis aŭtuno, pluvegas, trotuaroj estas kaŝitaj per defalita foliaro. Naturo iras laŭ sia vojo.
Homoj...?
Ni vidos.
Beogrado, la 5a de novembro 2007-11-05
Published at 20:00 / 2 comments / 587 visits
This post is public

November 6, 2007

ŜI KAJ MI

Al junaj virinoj sur la Ipernity
 
En ŝiaj okuloj printempo
en vejnoj – fajro
en manoj – kirlaĵo
sur lipoj – delikateco
en mamoj – nutraĵo
en haroj – abundeco.
Sed mi – pasinteco.
En ŝiaj pensoj – konfuzo de deziroj
en oreloj – kanto de ĝojo
en utero – vivo
en koksoj – varmeco...
Kaj mi – kadukeco.
En ŝia koro – amo
en kapo – tornado
en plandoj – saltetado
en pensoj – koloro.
Sed mi – rememoro.
Ŝi – florburĝono de rozo
mi – ankilozo
ŝi – floro
mi – iama valoro
ŝi – danckanto
mi – “lekanto”
ŝi – maltrankvila rivero
mi – esfingita kratero
ŝi – movo
mi – nur provo.
Ŝi – mateno
mi – vespero
ŝi – ĝardeno
mi – nur tero.
Tia estas vivo.
Published at 09:28 / 1 comment / 276 visits
This post is public

November 7, 2007

LA PLEJ BONA FESTIVALO DE EŬROPO

Festivalo Exit (Novi Sad, Serbio)
  
En urbo Novi Sad, Serbio, pasinsomere okazis kvinvoje festivalo de moderna muziko, tielnomata „Exit“.
Hieraŭ, UK Festival Agard 2007 en kunlaboro kun Yurope (Eŭropa asocio de 40 la plej grandaj festivaloj en Eŭropo) honorigis „Exit“ per premio por la plej bona eŭropa festivalo en la jaro 2007.
Voĉoj de publiko estis unuecan kriterion por elekto. En la ceremonio en London plej grava premio ricevis reprezentantoj Ivan Milivojev kaj Konstantin Polzović.
En la konkurenco estis festivaloj el Hispanio, Danlando, Svedio, Francio kaj Belgio.
„Exit“ 2007 okazis de la 12. ĝis 15 de julio 2007 en Novi Sad. Partoprenis ĉirkaŭ 400 muzikgrupoj sur la 24 festivalajn scenejojn kaj ĉirkaŭ 190.000 vizitantoj. Partoprenis ankaŭ 20.000 eksterlandanoj, la plej el Britio.
Published at 16:55 / 0 comments / 173 visits
This post is public

November 16, 2007

NEORDINARA MONUMENTO POR KVAR RELIGIOJ

 

En serbia urbo Čačak ekzistas neordinara monumento – tielnomata „monumento de kvar religioj“. Pasintsemajne finisĝis la rekonstruado de monumento kadre de Rememorfesto de Nadežda Petrović, serba pentristino, kiu okazis en oktobro kaj novembro en urbo Čačak kun slogano „Renkontiĝo kun pasinteco“.

La monumento estis konstruita post la Unua mondmilito kiam en ĉirkaŭaĵo de urbo pereis multaj soldatoj divers-religiaj. En kuna tombo en urba tombejo estis enterigita 918 soldatoj de diversaj soldataroj. En kuna tombo estas kune kun serboj ankoraŭ 262 soldatoj el Ĉehio, Hungario, Austrio, Kroatio, Slovenio, Germanio, Bulgario, Italio, Bosnio... Pro tio por ili estas konstruita senpintigita piramido en kiu estis engravuritaj simboloj de kvar religioj: ortodoksa, katolika, hebrea kaj islama. La Monumento estas finita kaj inaŭgurita la 5an de septembro 1934, antaŭ 73 jaroj. Aŭtoro de monumento estis inĝeniero el Čačak Isidor Janjić.
La inaŭguron partoprenis kaj diservis pastroj de kvar religioj.
Faŝistaj okupantoj de Serbio dum Dua mondmilito forigis la  simbolojn de hebrea kaj islama religio. Nun, sesdek ses jaroj poste, la monumento estas rekonstruata en origina aspekto
La Monumento, estas unika  en Eŭropo, simbolas antimilitan mesaĝon de paciĝo.
La iniciantino de rekonstruo estas beograda artistino Irena Kelečković.
Published at 21:10 / 4 comments / 678 visits
This post is public

November 18, 2007

Ŝerco

En Serbio (ĉu nur en Serbio!?) estas populara ŝerco: – Kion restis post banado de politikisto? – Restos malpura akvo kaj pura krimulo!
Published at 09:01 / 2 comments / 191 visits
This post is public

November 18, 2007

Ŝerco

En Serbio (ĉu nur en Serbio!?) estas populara ŝerco: – Kion restis post banado de politikisto? – Restos malpura akvo kaj pura krimulo!

Published at 09:02 / 1 comment / 140 visits
This post is public

November 24, 2007

MONUMENTO POR ELPENSINTA PERSONO

En Serbio ekzistas unu vilaĝo en kiu oni konstruis monumenton por elpensinta persono. La vilaĝo nomiĝas Žitište, apud urbo Zrenjanin (Vojvodino), la monumento estas dediĉita al Roki Balboa (Rocky Balboa), filma heroo kiun aktoris Silvester Stalone. Proponon por la konstruado de  monumento donis Bojan Marčeta, prezidanto de Unuiĝo de amatoroj de Roki. La betona figuro, altas tri metrojn, farita laŭ la aspekto de aktoro Silvester Stalone.
En aŭgusto ĉi jare en tiu vilaĝo, la solenan inaŭguron de la monumento partoprenis ĉirkaŭ dek miloj da vizitantoj, trifoje pli ol la loĝantoj de vilaĝo.
La vilaĝo tiamaniere  fariĝis monde konata kaj multaj turistoj vizitiadas la vilaĝon por admiri la neordinaran monumenton.
Published at 10:10 / 2 comments / 282 visits
This post is public

November 27, 2007

Terurega monumento: UNIKA EN MONDO

En la urbo Niš, lando Serbio, ekzistas terurega monumento kiu nomiĝas Ćele kula (Turo de kapoj).
Dum Unua serba ribelo kontraŭ turkaj okupantoj (komence de XIX jarcento), en la jaro 1809 (majo), post batalo sur la monto Čegar, apud vojo Niŝ – Istanbulo, turka ĉefestro de urbo Niš ordonis konstrui turon el kranioj de serbaj ribeluloj, kaj nun la turo estas, probable, unu el la plej teruraj monumentoj en la mondo.
El la kranioj de ribeluloj estis konstruita kvarangula turo alta tri metrojn. En la turo estas enmasonitaj en 57 tavoloj 952 kranioj de serbaj ribeluloj. Ili estas turnitaj vizaĝe al la kampo. Monumento estis konstrita por ektimigi ribelulojn.
Multaj vojaĝantoj tra Niš verkis pri tiu terurega monumento kaj kontraŭ turka vandalismo. Unu el ili estis konata franca poeto Alfons de Lamartin kiu en sia verko „Vojo sur Oriento“ (1833) skribis: „Serboj, gardu ĉi tiun monumenton. Ĝi atestu kaj instruuu al viaj infanoj kiel estas valora sendependeco de unu popolo kaj prezentu al ili kian koston de libereco pagis iliaj patroj“ kaj tiu teksto nun estas skribita sur monumento.
Dum tempo forfalis mortero kaj nun estis videblaj ĉirkaŭ 60 kranioj. Post la finita liberigo (en la jaro 1878) la turo estis kovrita kaj en la jaro 1892 ĉirkaŭ ĝi estis konstruita preĝejeto.
Published at 07:18 / 6 comments / 853 visits
This post is public

November 30, 2007

Moderna vivo laŭ mia vidpunkto: KIEN VI RAPIDEGAS, HOMO?

Oni diras “Tempo estas mono”, tio estas univesala vero.
Mi ne konsentas. Ne estas ĉio en mono, kvankam mi konsentas ke ĝi estas utila. Tamen, vi haltu kaj ekpensu! Malrapide. Oni devas estimi la tempon. La tempon, kiu estas donita al ni por nia unika vivo. Ĉar, ni, hastante, ne povas ĝin plilongigi. Kontraŭe, mi mallongigos ĝin. Kaj, pri kvalito de la travivinta tempo, mi eĉ ne volas paroli.
Ho, Dio, pri kio temas?
Vi manĝas rapide, starante, tielnomatan “rapidan nutraĵon”! Vi forgesis  la naturan guston de nutraĵo.
Vi legas mallongigitajn interpretojn de libroj. Iom post iom kaj vi legos nur SMS mesaĝojn. Ĉu alvenas la tempo de  SMS literaturo?
Vi forgesis Mocarton kaj Bethovenon. Ili pluvivas, ĉar partoj de iliaj verkoj estas enkonstruitaj en poŝtelefonoj.
Vi ne skribas leterojn al gepatroj kaj geamikoj. Vi sendas retmesaĝoj. Pli bele estas lasi al ili surpaperan dokumenton pri  via amo.
Vi postulas rapidajn respondojn.
Vi veturas per pli kaj pli rapidaj aŭtoj.
Vi ne havas tempon por promenado.
Homo, haltu! Ekpensu!
Prenu librojn “Milito kaj paco” aŭ “Mastro de l` ringoj”. Trovu ĝuon en malrapida ilia legado.
Vi ne trinku kafon aŭ vinon – hastante. Ili estas faritaj por ĝuado.
Vi helpu al via edzino knedi panon. Se vi forgesis kiel tion fari, konsultu malnovan kuirlibron!
Vi promenu  trankvile, malrapide.
Vi sentu per ĉiuj sentumoj odoron de printempo kaj aŭtuno, varmecon de somero kaj vintran froston.
Vi enamiĝu! Ne timu de amo. Kiu ne amis tiu ne vivis. Ne estas peko doni vin al amo.
Trinku posttagmezan teon, ne rapidigante. Ĝuu ĝin.
 Iufoje kuŝiĝu sur herbejo kaj observu la nubojn.
Ĝuu pro kreskado de viaj infanoj.
Ho Dio, kiom da aferoj vi preterlasadas. Ne permesu ke tio okazu al Vi.
Lernu ĝui la vivon!
Ne zorgu, vi alvenos al la fino. Neniu ankoraŭ tion evitis.
Published at 11:41 / 4 comments / 692 visits
This post is public

November 30, 2007

EBLE VI NE SCIAS PRI IKONOJ

Ikonoj (greke ikonos = vizaĝo, bildo) estas stiligita pentraĵo reprezentanta sanktulon. En ortodoksa eklezia arto la ikonoj oni faras laŭ apartaj regularoj – kanonoj. La pentraĵoj devas esti sur ligno, ĉiam frontvizaĝe. Ikonoj montras Jesuon, Dipatrinon, sanktulojn kaj scenoj el Biblio. En ortodosa religio ikonoj esprimas estimon kaj ne adoradon.
Plimultaj ikonoj estas faritaj en bizanca stilo (specifa stilo kiun oni faris en Bizanco). Krome en preĝejoj, la ikonoj staras en domoj de kredantoj. En hejmoj la ikonoj devas stari en la plej solena ejo, la plej ofte en tagĉambro, ĉiam sur la orienta muro kaj apud ĝi ne pendas aliaj pentraĵoj.
Sur fotoj estas belegaj ikonoj el preĝejo Sankta Georgo ĉe kastelo de grafo Dunđerski (apud urbo Bečej, Vojvodino, nuntempe luksa hotelo „Fantast“) kiuj pentris amiko de grafo Uroš Predić, konata serba pentristo en fino de la 19a kaj komence de la 20a jarcento. Grafo Bogdan Dunđerski estis grandbienulo, tre riĉa kaj ekscentrika kiu ŝatis virinojn, ĉevalojn kaj vinon.
Published at 16:57 / 0 comments / 355 visits
This post is public

( 10 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...