november 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

july 2008 (1)
june 2008 (3)
april 2008 (2)
march 2008 (1)
february 2008 (2)
january 2008 (3)
december 2007 (6)
november 2007 (10)

November 5, 07

VIVI EN LANDO SERBIO

Iu franca kardinalo diris kiel malbenon: „Vi vivu en interesa tempo!“
Ni, kiuj loĝas en Balkano, en lando Serbio, evidente, tiel vivas.
Mi mem scias ke pri Serbio kaj pri serboj ekzistas stereotipoj. Sed, stereotipoj ne estas ĉiam vero. Sed, ili ne fariĝis sen kialo. Kialo estas, diras ĉi tieaj homoj loko de tiu lando kaj eterna malobeemo de serboj kiuj ne rekonas aŭtoritatojn.
Nu, rigardu ni la historion.
Loĝantoj de Serbio vivis en ok ŝtatkadroj – de princolando, poste reĝolando kaj socialisma lando ĝis nuna demokratia Serbio. Serbio estis orienta despotio, monarkio, komunista ŝtato kaj nun parlamenta demokratio.
En tiu lando de la jaro 1835 ĝis 2006 ŝanĝiĝis dekunu konstitucioj. Oni jam parolas pri nova ŝanĝo de la konstitucio.
La limoj de Serbio estas ŝanĝiĝitaj dekfoje de unua serba ribelulo (kontraŭ turkoj) ĝis nuntempo. Nun estas, laŭ la Usono kaj multaj aliaj, antaŭ la pordego de Serbio nova ŝanĝo de limoj – Kosovo devas apartiĝi de Serbio. Verdire, pri tio ekzistas diversaj opinioj, tio minacas per nova monda krizo, kaj inundo de novaj dezintegracioj en Eŭropo – kiujn, denove, kaŭzas Serbio.
Ne forgesu, en menciita periodo Serbio estis tri foje okupita kaj tri foje liberigita.
Ĉefurbo de Serbio, Beogrado, en lastaj cent jaroj, kvinfoje estas bombardita.
Ĉiuj regantoj de Serbio, krom princo Miloš kaj marŝalo Tito estis mortigitaj, aŭ perforte forigitaj el regado.
Mia amiko, filozofo, diris al mi: „Kiun ni kulpigu? Ni konstruis nian domon sur la vojo, pli bone diri, en la krucvojo inter Oriento kaj Okcidento. Tio signifas ke ĉiu deziras esti posedanto de tiu krucvojo.“
Tamen, ĉi tie homoj vivas, ĝojas kaj malĝojas, urbo vivas kiel multaj europaj metropoloj, politikistoj en ĉirkaŭ cent politikaj partioj batalas por sia loko en aŭtoritato kaj politika potenco, en dudeko da teatroj finita estas internacia festivalo de novaj teatraj tendencoj, la plej belaj virinoj promenadas en Knez Mihailova strato, en Guĉa pasintsomere okazis la plej granda festivalo de trumpetistoj el la tuta mondo, fremdlandanoj aĉetas serbajn firmaojn, en galerioj kaj kulturaj centroj organizas ekspozicioj la plej konataj kaj nekonataj pentristoj kaj skulptistoj, ĉiuj en Serbio fiere parolas pri serba tenisa miraklo, dum somero kvar rektoroj de amerikaj fakultatoj ofertis stipendioj al serbaj talentaj mezlernantoj, ktp, ktp.
Serbio apartenas al landoj de trielnomata „tria mondo“. Ĝi estas en Eŭropo, sed ne estas membro de Eŭropa Unio. Serbaj kaj internaciaj policistoj serĉas militkrimuloj de la lasta milito, Ratko Mladić kaj Radovan Karadžić (tio estas kondiĉo por interparoli pri EU). En urbo Niŝ aperis epidemio de infekta iktero. Sur la tiel nomata administra limo kun serba regiono Kosovo estas konfiskitaj informoj de serbia armeo, kiuj kosovaj albanoj preparis por ŝajnigi atakon de serba armeo al Kosovo. En Vieno reprezentantoj de Kosovo kaj serba registaro interparolas pri estonteco de ĉi tiu regiono.
Batalo kontraŭ diversaj bandaĉoj daŭras dum jaroj. Ĉe ni ekzistis kaj funkciis diversaj mafioj: transporta, dogana, bankrota, kleriga, vojaĝa k.s. Nova ŝtato havas plenmanojn da laboro – kiel neniigi ilin.
Interesaj diskutoj daŭras pri lingvo. Iama serbokroata nun, precipe el politikaj kialoj, fariĝis: serba, kroata, bosnia, montenegra... Ne estas grave ke ĉiuj komprenas unu la aliaj, sed por novaj ŝtatoj devas ekzisti propra lingvo. Ĉe ni ne povas esti kiel ĉe angloj!
Do, en Balkano kaj en Serbio, nenion nova. Malnovaj interdividoj, diskutoj, malicoj. Denove alvenis aŭtuno, pluvegas, trotuaroj estas kaŝitaj per defalita foliaro. Naturo iras laŭ sia vojo.
Homoj...?
Ni vidos.
Beogrado, la 5a de novembro 2007-11-05
© Published at 20:00 / 2 comments / 209 visits
This post is public

November 6, 07

ŜI KAJ MI

Al junaj virinoj sur la Ipernity
 
En ŝiaj okuloj printempo
en vejnoj – fajro
en manoj – kirlaĵo
sur lipoj – delikateco
en mamoj – nutraĵo
en haroj – abundeco.
Sed mi – pasinteco.
En ŝiaj pensoj – konfuzo de deziroj
en oreloj – kanto de ĝojo
en utero – vivo
en koksoj – varmeco...
Kaj mi – kadukeco.
En ŝia koro – amo
en kapo – tornado
en plandoj – saltetado
en pensoj – koloro.
Sed mi – rememoro.
Ŝi – florburĝono de rozo
mi – ankilozo
ŝi – floro
mi – iama valoro
ŝi – danckanto
mi – “lekanto”
ŝi – maltrankvila rivero
mi – esfingita kratero
ŝi – movo
mi – nur provo.
Ŝi – mateno
mi – vespero
ŝi – ĝardeno
mi – nur tero.
Tia estas vivo.
© Published at 09:28 / 1 comment / 157 visits
This post is public

November 7, 07

LA PLEJ BONA FESTIVALO DE EŬROPO

Festivalo Exit (Novi Sad, Serbio)
  
En urbo Novi Sad, Serbio, pasinsomere okazis kvinvoje festivalo de moderna muziko, tielnomata „Exit“.
Hieraŭ, UK Festival Agard 2007 en kunlaboro kun Yurope (Eŭropa asocio de 40 la plej grandaj festivaloj en Eŭropo) honorigis „Exit“ per premio por la plej bona eŭropa festivalo en la jaro 2007.
Voĉoj de publiko estis unuecan kriterion por elekto. En la ceremonio en London plej grava premio ricevis reprezentantoj Ivan Milivojev kaj Konstantin Polzović.
En la konkurenco estis festivaloj el Hispanio, Danlando, Svedio, Francio kaj Belgio.
„Exit“ 2007 okazis de la 12. ĝis 15 de julio 2007 en Novi Sad. Partoprenis ĉirkaŭ 400 muzikgrupoj sur la 24 festivalajn scenejojn kaj ĉirkaŭ 190.000 vizitantoj. Partoprenis ankaŭ 20.000 eksterlandanoj, la plej el Britio.
© Published at 16:55 / 0 comments / 120 visits
This post is public

November 16, 07

NEORDINARA MONUMENTO POR KVAR RELIGIOJ

 

En serbia urbo Čačak ekzistas neordinara monumento – tielnomata „monumento de kvar religioj“. Pasintsemajne finisĝis la rekonstruado de monumento kadre de Rememorfesto de Nadežda Petrović, serba pentristino, kiu okazis en oktobro kaj novembro en urbo Čačak kun slogano „Renkontiĝo kun pasinteco“.

La monumento estis konstruita post la Unua mondmilito kiam en ĉirkaŭaĵo de urbo pereis multaj soldatoj divers-religiaj. En kuna tombo en urba tombejo estis enterigita 918 soldatoj de diversaj soldataroj. En kuna tombo estas kune kun serboj ankoraŭ 262 soldatoj el Ĉehio, Hungario, Austrio, Kroatio, Slovenio, Germanio, Bulgario, Italio, Bosnio... Pro tio por ili estas konstruita senpintigita piramido en kiu estis engravuritaj simboloj de kvar religioj: ortodoksa, katolika, hebrea kaj islama. La Monumento estas finita kaj inaŭgurita la 5an de septembro 1934, antaŭ 73 jaroj. Aŭtoro de monumento estis inĝeniero el Čačak Isidor Janjić.
La inaŭguron partoprenis kaj diservis pastroj de kvar religioj.
Faŝistaj okupantoj de Serbio dum Dua mondmilito forigis la  simbolojn de hebrea kaj islama religio. Nun, sesdek ses jaroj poste, la monumento estas rekonstruata en origina aspekto
La Monumento, estas unika  en Eŭropo, simbolas antimilitan mesaĝon de paciĝo.
La iniciantino de rekonstruo estas beograda artistino Irena Kelečković.
© Published at 21:10 / 4 comments / 280 visits
This post is public

November 18, 07

Ŝerco

En Serbio (ĉu nur en Serbio!?) estas populara ŝerco: – Kion restis post banado de politikisto? – Restos malpura akvo kaj pura krimulo!
© Published at 09:01 / 2 comments / 98 visits
This post is public

November 18, 07

Ŝerco

En Serbio (ĉu nur en Serbio!?) estas populara ŝerco: – Kion restis post banado de politikisto? – Restos malpura akvo kaj pura krimulo!

© Published at 09:02 / 1 comment / 69 visits
This post is public

November 24, 07

MONUMENTO POR ELPENSINTA PERSONO

En Serbio ekzistas unu vilaĝo en kiu oni konstruis monumenton por elpensinta persono. La vilaĝo nomiĝas Žitište, apud urbo Zrenjanin (Vojvodino), la monumento estas dediĉita al Roki Balboa (Rocky Balboa), filma heroo kiun aktoris Silvester Stalone. Proponon por la konstruado de  monumento donis Bojan Marčeta, prezidanto de Unuiĝo de amatoroj de Roki. La betona figuro, altas tri metrojn, farita laŭ la aspekto de aktoro Silvester Stalone.
En aŭgusto ĉi jare en tiu vilaĝo, la solenan inaŭguron de la monumento partoprenis ĉirkaŭ dek miloj da vizitantoj, trifoje pli ol la loĝantoj de vilaĝo.
La vilaĝo tiamaniere  fariĝis monde konata kaj multaj turistoj vizitiadas la vilaĝon por admiri la neordinaran monumenton.
© Published at 10:10 / 2 comments / 129 visits
This post is public

November 27, 07

Terurega monumento: UNIKA EN MONDO

En la urbo Niš, lando Serbio, ekzistas terurega monumento kiu nomiĝas Ćele kula (Turo de kapoj).
Dum Unua serba ribelo kontraŭ turkaj okupantoj (komence de XIX jarcento), en la jaro 1809 (majo), post batalo sur la monto Čegar, apud vojo Niŝ – Istanbulo, turka ĉefestro de urbo Niš ordonis konstrui turon el kranioj de serbaj ribeluloj, kaj nun la turo estas, probable, unu el la plej teruraj monumentoj en la mondo.
El la kranioj de ribeluloj estis konstruita kvarangula turo alta tri metrojn. En la turo estas enmasonitaj en 57 tavoloj 952 kranioj de serbaj ribeluloj. Ili estas turnitaj vizaĝe al la kampo. Monumento estis konstrita por ektimigi ribelulojn.
Multaj vojaĝantoj tra Niš verkis pri tiu terurega monumento kaj kontraŭ turka vandalismo. Unu el ili estis konata franca poeto Alfons de Lamartin kiu en sia verko „Vojo sur Oriento“ (1833) skribis: „Serboj, gardu ĉi tiun monumenton. Ĝi atestu kaj instruuu al viaj infanoj kiel estas valora sendependeco de unu popolo kaj prezentu al ili kian koston de libereco pagis iliaj patroj“ kaj tiu teksto nun estas skribita sur monumento.
Dum tempo forfalis mortero kaj nun estis videblaj ĉirkaŭ 60 kranioj. Post la finita liberigo (en la jaro 1878) la turo estis kovrita kaj en la jaro 1892 ĉirkaŭ ĝi estis konstruita preĝejeto.
© Published at 07:18 / 6 comments / 328 visits
This post is public

November 30, 07

Moderna vivo laŭ mia vidpunkto: KIEN VI RAPIDEGAS, HOMO?

Oni diras “Tempo estas mono”, tio estas univesala vero.
Mi ne konsentas. Ne estas ĉio en mono, kvankam mi konsentas ke ĝi estas utila. Tamen, vi haltu kaj ekpensu! Malrapide. Oni devas estimi la tempon. La tempon, kiu estas donita al ni por nia unika vivo. Ĉar, ni, hastante, ne povas ĝin plilongigi. Kontraŭe, mi mallongigos ĝin. Kaj, pri kvalito de la travivinta tempo, mi eĉ ne volas paroli.
Ho, Dio, pri kio temas?
Vi manĝas rapide, starante, tielnomatan “rapidan nutraĵon”! Vi forgesis  la naturan guston de nutraĵo.
Vi legas mallongigitajn interpretojn de libroj. Iom post iom kaj vi legos nur SMS mesaĝojn. Ĉu alvenas la tempo de  SMS literaturo?
Vi forgesis Mocarton kaj Bethovenon. Ili pluvivas, ĉar partoj de iliaj verkoj estas enkonstruitaj en poŝtelefonoj.
Vi ne skribas leterojn al gepatroj kaj geamikoj. Vi sendas retmesaĝoj. Pli bele estas lasi al ili surpaperan dokumenton pri  via amo.
Vi postulas rapidajn respondojn.
Vi veturas per pli kaj pli rapidaj aŭtoj.
Vi ne havas tempon por promenado.
Homo, haltu! Ekpensu!
Prenu librojn “Milito kaj paco” aŭ “Mastro de l` ringoj”. Trovu ĝuon en malrapida ilia legado.
Vi ne trinku kafon aŭ vinon – hastante. Ili estas faritaj por ĝuado.
Vi helpu al via edzino knedi panon. Se vi forgesis kiel tion fari, konsultu malnovan kuirlibron!
Vi promenu  trankvile, malrapide.
Vi sentu per ĉiuj sentumoj odoron de printempo kaj aŭtuno, varmecon de somero kaj vintran froston.
Vi enamiĝu! Ne timu de amo. Kiu ne amis tiu ne vivis. Ne estas peko doni vin al amo.
Trinku posttagmezan teon, ne rapidigante. Ĝuu ĝin.
 Iufoje kuŝiĝu sur herbejo kaj observu la nubojn.
Ĝuu pro kreskado de viaj infanoj.
Ho Dio, kiom da aferoj vi preterlasadas. Ne permesu ke tio okazu al Vi.
Lernu ĝui la vivon!
Ne zorgu, vi alvenos al la fino. Neniu ankoraŭ tion evitis.
© Published at 11:41 / 4 comments / 233 visits
This post is public

November 30, 07

EBLE VI NE SCIAS PRI IKONOJ

Ikonoj (greke ikonos = vizaĝo, bildo) estas stiligita pentraĵo reprezentanta sanktulon. En ortodoksa eklezia arto la ikonoj oni faras laŭ apartaj regularoj – kanonoj. La pentraĵoj devas esti sur ligno, ĉiam frontvizaĝe. Ikonoj montras Jesuon, Dipatrinon, sanktulojn kaj scenoj el Biblio. En ortodosa religio ikonoj esprimas estimon kaj ne adoradon.
Plimultaj ikonoj estas faritaj en bizanca stilo (specifa stilo kiun oni faris en Bizanco). Krome en preĝejoj, la ikonoj staras en domoj de kredantoj. En hejmoj la ikonoj devas stari en la plej solena ejo, la plej ofte en tagĉambro, ĉiam sur la orienta muro kaj apud ĝi ne pendas aliaj pentraĵoj.
Sur fotoj estas belegaj ikonoj el preĝejo Sankta Georgo ĉe kastelo de grafo Dunđerski (apud urbo Bečej, Vojvodino, nuntempe luksa hotelo „Fantast“) kiuj pentris amiko de grafo Uroš Predić, konata serba pentristo en fino de la 19a kaj komence de la 20a jarcento. Grafo Bogdan Dunđerski estis grandbienulo, tre riĉa kaj ekscentrika kiu ŝatis virinojn, ĉevalojn kaj vinon.
© Published at 16:57 / 0 comments / 172 visits
This post is public

December 6, 07

MI VOLIS ESTI

Alproksimiĝas fino de jaro. Multaj kalkulas ĉu jaro estis sukcesa. Ni, pli maljunaj kalkulas rezulto de vivo. Ĉi tiu mia poemo aperis en juna numero de Literatura foiro. Eble, povus interesa por „ipernitanoj“.
 

Mi deziris esti floro
kaj esti vivo
kaj esti flamo
kaj esti doloro
kaj esti ĉielo
kaj esti ribelo
kaj esti pinto
kaj esti venkinto
kaj esti poemo
kaj esti florsemo
kaj esti danco
kaj esti ŝanco
kaj esti turo
kaj esti muro
kaj esti domo
kaj esti suno
kaj esti pomo
kaj esti luno...

Mi volis esti...

Mi volis esti libera
kaj esti bona
kaj esti riĉa
kaj esti rapida
kaj esti amata
kaj esti milda
kaj esti humana
kaj esti konata
kaj esti bela
kaj esti ĝentila
kaj esti pacema
kaj esti ĝoja
kaj esti estimata
kaj esti kuraĝa
kaj esti eleganta...

Mi volis esti...

Mia celo
ne estis kelo
mia celo
estis ĉielo...

Ĉu mi konstruis
kastelojn en aeron
ĉu mi atingis
mian grandan celon?

© Published at 12:09 / 4 comments / 306 visits
This post is public

December 9, 07

Neordinara esperanta gazeto: TRI NUMEROJ DE "PRIMARA"

 En serba esperantistaro ekzistas unu neordinara, ĉefe elektronika (pdf), gazeto. Ĝi nomiĝas “Primara” kaj ĝia ĉefredaktoro kaj eldonisto estas membro de beograda Esperanto-societo “Radomir Klajiĉ”, d-ro Pribislav Marinkoviĉ, konata inter esperantistoj kiel Priba. Priba estas homo kun diversflankaj interesoj, inter alie, profesoro kiŭ gvidis multajn kursojn por esperantistoj, verkisto de deko da libroj kaj aparta fakulo pri historio kaj lingvo de arumana popolo.
- La celo de gazeto – diras Priba – estas interkomunikiĝi kun legantoj, ĉefe miaj amikoj aŭ konatuloj. – Li deziras konatigi ilin pri okazaĵoj el lia vivo, pri diversaj aktualaj okazaĵoj el lia persona vidpunkto. Pli grava tasko de gazeto estas utiligi Esperanton kaj praktiki ĝin tiel ke oni povu paroli ĝin flue kiel la nacian lingvon. Ĉio, kompreneble, estas senprofita, sed porinstrua kaj poreduka.
Priba pravas. Ĝisnuna lia “Primara” havas kvindek legantojn. Estos plej – esperas Priba. Legantoj povas tralegi pri multaj iamaj kaj aktualaj okazaĵoj el lia iama kaj nuntempa vivo. En daŭrigoj aperas teksto de autobiografio de Aranĝel Iliĉ, tre interesa viva rakonto el Serbio. Utiligante Esperanto kiel lingvoponton inter estona kaj serba, Priba aperas en daŭrigoj, lirikan romanon “La mastro de Korboje” de A. H. Tamasare. En unua numero estas interesa teksto pri ĉina ekonomía sindromo (Priba estas d-ro de ekonomiaj sciencoj), tradukoj de klasika serba poezio, aparte de poemoj de la konata serba poeto Vojislav Iliĉ Mladji, onklo de Priba, teksto pri despoto Stevan Lazareviĉ k.a. La dua numero enhavas novajn rubrikojn, aperas interesa teksto pri komenco de la Dua mondmilito, recenzoj pri teksto de Zlatoje Martinov en “Respubliko” kaj recenzoj de la libro “La centa simio” (tradukita per Esperanto en serba) kaj recenzo pri libro “Esperanto – lingvo de paco en Burundi Afriko” de Tereza Kapista. En ĉiuj numeroj aperas traduko de la lernolibro “Esperanto” de J. Kresvel kaj J. Hartli. En la tria numero atento meritas riĉilustrita teksto pri sukcesoj de serbaj getenisistoj.
“Primara” estas kiel neordinara, tiel interesa kaj amuza por legado. Mi deziras al Priba plenan sukceson en lia kurioza laboro.

 

© Published at 19:29 / 7 comments / 240 visits
This post is public

December 14, 07

ESTIS IAM ROZO BELA

 

 

 Jen poemo konata serba poeto Milorad Mitroviĉ. Ĝin tradukis en Esperanto kroata esperantisto sub nomo Jean d' Agréve. Poemo estas mallonga sed tre  ĉarma kaj belsona.
  
 
Ĉe l' patrin knabino floris,
Ĉarma pli ol tago hela
Kaj ekamis junuleton –
Estis iam rozo bela…
 
La junul' flirtulo estis,
Ŝin perfidis kor-kruela;
Al alia manon donis –
Estis iam rozo bela…
 
Ĉe altar' la edzo ĵuras
Ĝoje vibras kant' miela.
Sonoril' ĉe l' tombo ploras:
Estis iam rozo bela… 
© Published at 07:31 / 0 comments / 152 visits
This post is public

December 14, 07

RAJACAJ VINTRINKEJOJ – DOMOJ DE VINO

 

Negotina limregiono estas parto de Orienta Serbio, regiono tre konata pro vinberoj kaj kvalita vino. Vinoj el tiu regiono estis  jam antaŭ cent jaroj (1907) honorigitaj per premio por kvalito en Londono.

Ĉi tie ekzistas neordinara urbo. Oni eble povus nomi ĝin – ŝtona urbo de vino. Ŝtonaj domoj kiuj nomiĝas "pivnice" (vintrinkejoj) ekzistas en pliaj vilaĝoj, sed la plej nombraj kaj konataj estas Rajacaj vintrinkejoj (Rajačke pivnice). Proksime de vilaĝo Rajac, apud vinberejoj, sur monteto, ĉe rivero Timok, estas konstruita urbo – unika sur Balkano.
 
Urbo de vino. La ŝtonaj domoj, entute 270 ne havis loĝantojn, ili loĝas en proksima vilaĝo. Tiuj ŝtonaj domoj ekhavis nomon vintrinkejoj aŭ vindomoj. Estis konstruitaj meze de 18-a jarcento de prilaborita ŝtono eĉ kun malprofundaj plastikoj (ĉizaĵoj). Partoj de la domoj estas en la tero, por gardi la konstantan temperaturon, kio estas la esenca kondiĉo por vinproduktado. La domoj estas vicigitaj laŭ mallarĝaj stratetoj simile al oldaj mediteraneaj urboj.
 
Rajacaj vintrinkejoj fariĝas turisma atrakcio. Nuntempaj vinŝatantoj kaj negocistoj aĉetadas de vilaĝanoj vintrinkejojn kaj en la supraj partoj  konstruas ejojn por loĝi kaj la subteran parton utiligas por vinkelo kiel iam.
 
En centro de ŝtonurbo ekzistas placo kun fontano kaj akvo por ĉiuj vintrinkejoj.
 
Ĉi tiu regiono situas sur sama geografia larĝeco kiel  la franca regiono  Bordo.  En pasinta jarcento, kiam filoksero damaĝis la francajn vinberejojn, francaj produktantoj importis vinon  el ĉi tiu regiono.
© Published at 16:14 / 0 comments / 279 visits
This post is public

December 19, 07

SIGNALISMO – PLANEDA ARTO

 

 
Signalismo (lat. signum=signo) estas internacia, neoavangarda litiraturarta movado. Ĝi estiĝis en serba kulturo meze de pasintjarcento. Komencoj de tiu movado ligiĝas al la jaro 1959. Tiun jaron fondinto kaj teoriisto de la movado Miroljub Todorović komencis eksperimentojn en lingvo asertinte ke ne povas ekzisti revolucio en poezio sen ŝanĝoj en lingvo – baza rimedo de poeta esprimado.
Signalistoj opiniis ke oni bezonas ŝanĝi manieron de esprimado ne nur en literaturo, sed ankaŭ en filmo, en pentroarto, teatro kaj muziko. Kultura tradicio en tiuj artoj estas eluzita, oni devas respondi al novaj postuloj de planeda unuiĝo, nuntempa tehnologia kaj elektronika revolucio. Oni devas ĉesigi kun principoj nova romantismo kaj malfruiĝinta simbolismo en enhavo kaj formo – asertis signalistoj.
Ŝanĝo de la lingvo de poezio komencis per sciencismo – per enportado simboloj, formuloj kaj leksemoj el ekzaktaj sciencoj (fiziko, kemio, matematiko, astrofiziko k.s.) kaj vizualigo de teksto (grafika diserigo de vortoj kaj enportado de neverbaj signoj en tekston (kolaĵoj, grafikonoj, fotoj, desegnaĵoj). Tiamaniere en jaroj post tio fariĝis du specoj de poezio – verba kaj neverba. Verba poezio disiĝis en sciencistan, aleatoran, stohastikan, tehnologian, fenomenologian, friponan kaj apera. En neverba poezio ekzistas videbla, objekta, sonora kaj gesta poezio. Tiel diras la signalistoj. Ili aperigas internacian revuon "Signal".
– Signalistoj havas multajn kunlaborantojn el la mondo (Germanio, Francio, Britio, Usono, Pollando, Italio, Urugvajo, Rusio, Japanio, Belgio, Ĉilio), tre konataj verkistoj kaj multimediaj artistoj – kiuj provas per poeta, pentraĵa aŭ alia maniero de esprimado montri ŝanĝojn faritajn en nuntempa globa vilaĝo, videble diversan realecon kiun donis al ni informa revolucio – diris sinjoro Miroljub Todorović, kreinto kaj teoristo de tiu movado, ĉefredaktoro de la revuo "Signalo".
– Ne forgesu pri signalismo estas defenditaj du doktoraj disertaĵoj (du en Serbio kaj unu en Polando) kaj aperis dudeko da monografioj kaj pli ol du mil artikoloj, recenzoj kaj traktatoj en Serbio kaj en la mondo.
Por profesoro doktoro Miloš Bandić "rigardante literaturhistorie signalismo estas – post zenitismo kaj movado de sociala literaturo – nova kaj sendependa literatura kaj arta avangarda movado en serba literaturo en dudeka jarcento. Samtempe – asertas Bandić – signalismo en nuntempa serbaj literaturo kaj kulturo estas tipa moderna dimensio kiel aparta arta formo kaj produktado. Sen ĝi, ĉio estus, verŝajne, diversa kaj kiu scias kiom pli malriĉa."
Konata italia estetisto Gillo Dorfles diras ke "signalismo signifas paŝon antaŭen rilate al konkreta poezio, vizuala poezio kaj arto de signo ĝenerale", kaj por kritikisto Zoran Markuš "signalismo estas nia paralela fenomeno en la plej ekstrema avangardo, inter alie, tio klarigas ĝian internacian larĝigon, rekonon kaj gravecon en artaj kaj intelektulaj medioj".
Interese estas ke novaj tipoj de signalismo estiĝas depende de socia kaj teknologia disvolvo kaj, ekzemple, unu el tipoj de pentraĵoj estas monde konata kiel "mail-arto".
Jen unu hibrida verbala-vizuala verko, esperantigita por pli facila kompreno. Pli granda vorto "amo" estas konstruita de multnombraj vortoj "amo" kaj poste renkonto de tri vortoj "amo" – faris – geedzan triangulon. Ĉio estas klara, sed signalistoj ne klarigas la signifon de la grafiko, oni lasas al ĉiuj – trovi la signifon.
Signalismo: Geedza triangulo
Kiu aparte interesas tiu novavangarda arta movado, li aŭ ŝi povas trovi multe da informoj (en diversaj lingvoj) ĉe multnomraj paĝaroj kaj ĉe paĝarao de aŭtoro de signalismo www.miroljubtodorovic.com.
© Published at 16:51 / 0 comments / 281 visits
This post is public

December 25, 07

Miraklo de naturo: DIABLA URBETO

 

En la suda Serbio, proksime al urbeto Kurŝumlija, ĉirkaŭ 90 kilometroj de urbo Niš, ekzistas tre neordinara miraklo de naturo. En popolo ĝi nomiĝas Diabla urbeto (serbe Đavolja varoš).
Ŝtonaj kolonoj (202) altaj de du ĝis 15 metroj kaj larĝaj de duono ĝis tri metroj faras tiu neordinara urbo. Alie, tio estas tre malofta natura geomorfologia fenomeno, unika en Serbio kaj rara en la mondo.
Ŝtonaj kolonoj fariĝis per ago de erozio sur tereno de malkompakta sed kruda materialo. Iam tiu tereno estis centro de vulkanaj aktivecoj. Tamen, "krimulo" estas homo. Homoj detruis arbaron kaj per ago de akvo dum centoj da jaroj fariĝis ŝtonaj turoj. Sur ĝiaj pintoj staras ŝtonaj ĉapoj kiuj servas kiel pluvombreloj, sed akvaj torentoj plu portas teron kaj kolonoj fariĝas pli altaj.
Per sia multnombro, grandeco kaj stabileco "Diabla urbeto" estas la plej konata natura monumento de tiu speco en Eŭropo. Ĝi estas proklamita kiel nacia natura valoraĵo de escepta valido kaj sub protekto de ŝtato.
Apud la neordinara ŝtona urbeto ekzistas du fontoj de minerala akvo. Unu estas tre acida (pH 1.5) kun alta enhavo de mineraloj (15 g/l) en Diabla kanjono. Dua fonto, nomata Ruĝa fonto, (pH 3.5) kun malalta enhavo de mineraloj (4.372 ml/l). Ambaŭ fontoj – diras fakuloj – estas tre bonaj por konstruo de malsanulejo kaj banloko utilaj por kuracado diversaj malsanoj.
En popolaj legendoj oni diras ke tiuj ŝtonaj kolonoj estas ŝtonigitaj nuptogastoj kiuj volis, laŭ deziro de diablo, edziĝi fraton kun fratino. Kompreneble, Dio punis ĝin.
Nuntempe, tio estas nur turisma spektaklo.
© Published at 09:53 / 4 comments / 372 visits
This post is public

( 16 posts )