Proksime al urbo Perasto en golfo Boka Kotorska (Montenegro) ekzistas ŝtona insulo, sur kiu ses jarcentoj staras preĝejo. Insulo kaj preĝejo nomiĝas Gospa od Škrpjela (Dipatrino de Ŝkrpjelo). Pri insulo kaj preĝejo oni rakontas legendon: bokaj maristoj trovis sur unu ŝtono en golfo pentraĵon de Dipatrino kun Jesuo. Loĝantoj de Perasto (ĉiuj ili estis monde konataj maristoj) decidis sur tiu granda ŝtono konstrui preĝejon. Sed, spaco estis malgranda. Ili ĉirkaŭ ŝtonego alportis ŝtonojn kaj insulo kreskis.

Perastanoj konstruis en la jaro 1630 preĝejon dediĉitan al Dipatrino de Ŝkrpjelo. Tiama konata pentristo Lovro Dobriĉeviĉ pentris ikonon de Dipatrino. Konata ĝenova skulptisto Antonio Kapelano, faris marmoran altaron, sur kiu staras ikono.
En la preĝejo staras 68 pentraĵoj de pentristo Tripo Kokolj. Sur muroj de preĝejo staras multaj arĝentaj platetoj kiuj donas al preĝejo maristoj antaŭ elnavigoj al malproksimaj maroj.
Apud la preĝejo estas malgranda domo, kiu nomiĝas Domo de pacigo. En ĉi konstruaĵo solvadis ĉiujn miskomprenojn de diversaj familioj, senrigarde religio. Nuntempe insulo havas surfacon da 3.000 m2. Ĉiujare, la 22an de julio perastanoj festas tielnomatan "faŝinadon" kaj tiam alportas novajn ŝtonojn sur insulo.