Ŝargana "oko" estas restaĵo iama fervojo de mallarĝa relvojo en montaro Mokra gora. Ĝi hodiaŭ servas kiel turista kuriozaĵo. Tio estas parto de iama fervoja relvojo inter Sarajevo kaj urbo Uĵice (Užice), kiu estis disfaligita en la jaro 1974. Sur ĉi parto de vojo ekzistas granda alteca diferenco de 300 metroj en la tre malgranda distanco. Ke tiu alteca diferenco estu venkita, projektanto faris relvojon en la formo de cifero ok. En tiu mallonga vojlinio ekzistas 22 tuneloj.

En stacio Jatare, (kompreneble, dum normala trafiko de tiu fervojlinio), en senvojo de montaro, neniu neniam aĉetis vojaĝbileton, eniris kaj ekiris en trajno. Stacio servis nur por interkruciĝo de trajnoj. En la jaro 2003 parto de relvojo tra la montaro estis rekonstruita, kaj muzeo de mallarĝa relvojo el urbo Poĵega donis vagonojn kaj lokomotivojn.

Nuntempa trako estas longa 15,5 kilometrojn kaj nuntempe multaj grupoj de turistoj vojaĝas laŭ tiu neordinara fervojo. Partoprenantoj de kongreso SAT 2006 estis unua pli granda grupo de esperantistoj kiuj vizitis Ŝargana oko. Nuntempaj fervojstacioj estis faritaj kiel turismaj objektoj de alta kategorio.