Recnik1 Ankoraŭ en antikva tempo homoj klopodis konservi la riĉajojn de propraj lingvoj. Ju pli evoluinta estas iu lingvo, des pli gi bezonas vortarojn, kiuj sisteme notas vortoprovizon, au difinas vorto-signifojn per iu alia lingvo. Kvalitaj vortaroj servas kiel konsultlibroj al lernantoj, legantoj, tradukantoj… Vortaroj akompanas ankaŭ la ekeston kaj evoluon de Esperanto. "Grandaj Esperantaj nacioj" compilis ampleksajn vortarojn relative frue, sed "malgrandaj" bezonis jardekojn por proksimiĝi al tiu celo.

Nun antaŭ ni troviĝas la ampleksega 680-paga "Esperanta-serba vortaro" de la konata beograda esperantisto Dimitrije Diso Janičić. Ĝi aperis en 2013, kaj per tio je 4-5 jaroj ĝi postrestas la ambaŭdirektajn kroatajn vortarojn de Lucija Borčić, kiuj iasence estis inspiraj ankaŭ por la autoro Janičić.

Kvankam en Serbio ekzistis pli frue eldonitaj vortaroj, neniu el ili lau sia amplekso similis la vortaron de Janičić. La antaŭaj vortaroj de Stevan Živanović, Marinko Gjivoje, Antonije Sekelj kaj aliaj malpli ampleksaj, eĉ en la tempo de sia apero ne sufiĉis por la kreskantaj bezonoj de serbaj esperantistoj, kaj estis kompilitaj nesufiĉe profesie. Tial la aperon de la vortaro de Janičić ni povas nomi epokfara, kaj la verkon mem monumenta.

La vortaro de Janičić sekvas la kutimajn vortaristajn principojn. Komence trovigas la enkonduko de la aŭtoro, sekvas mallonga prezento de la Esperanta prononcado kun serbaj specifaĵoj, listo de vortaroj uzitaj dum la kompilado, listo de mallongigoj, kaj ĉe la fino estas la registro de proksimume 4.500 serbaj vortoj kun difinoj.
La vortaro de Janičić, male al la antaŭaj vortaroj, uzas la kirilan skribon, kiu estas la origina skribo de la serba lingvo. La verko aperis ĉe la beograda eldonejo Orion-art en la vortara libroserio (libro n-ro 3), do la eldono per nenio malsimilas la kutimajn nacilingvajn vortarojn, respektive ĝi estas profesie produktita. Ĉi tiu eldono eliminis ankoraŭ unu econ de la antaŭaj vortaroj. Ili uzis la iaman serbo-kroatan lingvan varianton, kiu estis kutima dum la ekzisto de la iama komuna ŝtato Jugoslavio. En la vortaro de Janičić, la serbaj esprimoj estas "pli puraj", pli konsekvencaj al la origina serba lingvo.
Plena llustrita Vortaro (2005) servis kiel la modelo ankaŭ por la vortaro de Janičić. Kvankam li komencis verki la vortaron kelkajn jarojn pli frue, Janičić ne kaŝas la fakton, ke la kroataj vortaroj de Lucija Borčić multe helpis al li, aparte rilate la nomojn de marbestoj.

La manuskripton de Janičić kontrolis tri gravaj serbaj esperantistoj: prof. d-ro Miodrag Stojanović, d-ro Pribislav Marinković kaj m-gro Zlatoje Martinov. La vortaro enhavas čirkau 16.500 bazajn vortojn kaj ĉirkau 47.000 leksikajn unuojn.

Malsame ol la vortaroj de Lucija Borčić, la vortaro de Janičić enhavas ankau geografiajn kaj proprajn nomojn (de urboj, regionoj, landoj, historiaj personoj), kiuj ekzistis ankaŭ en la manuskripto de Borčić, sed la autorino forigis ilin por redukti la amplekson de la vortaro. Samas ĉe ambaŭ autoroj la uzado ankaŭ de ne-PIV-aj vortoj, kiuj ĉe ambau estas notitaj per asterisko (*).

Ĉar la enhavo de tiu ĉi vortaro per nenio postrestas la vortarojn de aliaj nacioj, ni povas aserti, ke per ĝia eldono la serbia movado fari grandan salton antaŭen, kvazaŭ per tempomaŝino.

Komparante la vortaron de Janičić kun la antaŭaj serbaj vortaroj, ni rimarkas, ke la difinoj estas pli adekvataj, pli precizaj, kaj la vortoprovizo nekomapareble pli granda. Samkiel Borčić, ankaŭ Janičić komprenis, ke bona vortaro devas ne nur trovi ekvivalentajn serbajn esprimojn por klarigi unuopajn kapvortojn, sed ke nepre oni devas pli amplekse priskribi ilin, menciante multloke ankaŭ sciencajn kaj fakajn esprimojn, precipe latinlingve, por ke ne aperu dubo pri kio temas.

Tiu ĉi vortaro sendube estos uzata de pluraj generacioj de serbaj esperantistoj, ĉar tiom ampleksaj vortaroj postulas multege da laboro kaj mono, kio jam anticipe malfaciligas preparadon de eldono en baldaŭa estonteco. spertoj de Kroatoj post apero vortaroj de Lucija Borčić, la vortaro de Janičić sendube plibonigos averaĝan lingvoscion de esperantistoj. Iam mi skribis, ke neniu vortaro estas perfekta. Ĉe Janičić ni povus trovi kritikindaĵojn, sed ĉu vere temas pri mankoj? Pro la lingva evoluo, kiu altrudas novajn esprimojn, ni čiam devas rigardi la lingvon kiel vivantan organismon. La tasko kompletigi ĉi tiun vortaron iom post iom per novaj esprimoj, per neologismoj kaj aliaj necesaj vortoj, ĉefe ne troviĝantaj en PIV kiu estas la vortara Biblio, restos ĉe estontaj generacioj de sebaj esperantistoj. Sed, Janičić povas fieri, ĉar li faris nemezureblan komplezon al Esperanto-movado en Serbio. Espereble li povos ripeti la sukceson de Lucija Borčić, finpretigante ankaŭ la inversan, serba-Esperantan vortaron, ĉar tiun oni eĉ pli bezonas. En kompletigado de la Esperanta-serba vortaro de Janičić, oni koncentriĝu al derivitaj kaj kunmetitaj vortoj, kiuj mankas en preskau ĉiuj Esperantaj vortaroj, kaj al specifaj esprimoj de sia kulturo, lando, regiono ktp.

(Josip PLEADIN en Zagreba Esperantisto 1/2014, pagoj12-13)