Super montenegra rivero Tara, apud loko Buđevice, sur la vojo Pljevlja – Žabljak (24 kilometrojn de Žabljak) staras unu el la plej belaj pontoj en Montenegro. Ĝi estis konstruata de 1930 ĝis 1940 laŭ la projekto de doktoro inĝeniero Mijat Trojanoviĉ, konata beograda arkitekto. Ponto super la rivero Tara estas unu el la plej belaj liaj projektoj.
Ponto estas longa 370 metrojn, larĝa ses metrojn kaj ĝia alteco super la akvo de la rivero Tara estas 150 metroj. Ponto havas ses arkojn kaj arko super la rivero estas la plej granda. Ĝia spano estas 116 metrojn. Por konstruado de skafaldo alta 160 metrojn estis invitita tiam monde konata svisa fakulo por tiaj konstruaĵoj – Koraj.
Rapide poste finkonstruado de la ponto, komenciĝis La dua mondmilito. Tiama jugoslava militaro, ordonis al inĝeniero Jauković, kiu ĉeestis en konstruado, ke li detrui la ponton, sed tiel, ke ĝi povu rapide esti rekonstruita, kiam milito pasos. Bedaŭrinde, naziistoj, kiam ili kaptis inĝenieron Jauković, pafmortigis lin sur la detruita ponto.
Post la fino de La dua mondmilito, projektanto Mijat Trojanović, post reveno el militkaptitejo, gvidis laborojn por rekonstruo de la ponto. La ponto estis denove lasita al trafiko fine de la jaro 1945. Sur ĝi hodiaŭ staras memortabulo dediĉita al inĝeniero Jauković.
Ĉi jare estas sepdeka jaro de la konstruado de tiu belega ponto, kiu estas unueca en la kadro de hodiaŭa nacia natura parko Durmitor.
Kanjono de rivero Tara apartenas al la plej belaj kanjonoj en mondo (post la kanjono de Kolorado) kaj flosado per rivero Tara estas turista spektaklo.
Projekto kaj konstruado en la kanjono de rivero Tara estis en tiama tempo – vera heroaĵo, kaj hodiaŭ, sepdek jarojn poste, prezentas spektaklon kaj raraĵon inter pontoj.
Ponto super la rivero Tara, tenera kaj forta, alta kaj gracia, tamen ne detruis belecon kaj sovaĝon de tiu rivero, unueca en Eŭropo.