Sur margenoj de la libro "KAVALIRO EN TIGRA FELO"
LA PROVOKO POR SCIVOLULOJ

LIBRO FUNDAMENTO
Ekzistas libroj – fundamentaj. Tio estas libroj kiujn verkis unu homo, sed scias parkere la tuta popolo.
Mi laŭ nacieco estas montenegrano, sed inter veraj montenegranoj oni ne renkontus homon kiun ne scias partojn de libro "LA MONTARA KRONO". Mi sciis ke multaj irananoj scias versojn de Hafizo aŭ Saadi. En Kartvelio ĉiuj – de vilaĝanoj ĝis altedukitaj homoj deversprofesiaj – povus citi de eposo de Rustaveli. Multaj liaj pensoj fariĝis popolaj proverboj.

LA AŬTORO
Kio estas tiu verkisto?
Ŝota Rustaveli estis kartvela poeto el malproksima 12-a jarcento. Lia nomo verŝajne devenas de loko de lia naskiĝo – en vilaĝo Rustavu. Oni asertas ke li estis edukita en Vizantio (li konis grekajn filozofojn). Subskribo de iu Rustaveli estis trovita en iu dokumento el la jaro 1190.
Ĉu Ŝota Rustaveli estas vera homo el 12a jarcento, aŭ mito, bela rakonto, imaginita homo – certe demandos sin la leganto, ĝuante la belan tekston de poemo, surprizita ke la aŭtoro konis multajn landojn, multajn morojn, multajn lingvojn, multajn religiojn, multajn homojn, multajn filozofojn kaj literaturajn verkojn.
Rustaveli finis la vivovojon en preĝejo de Sankta Kruco en Jerusalemo. Iuj asertas ke li finis sian vivon en preĝejo pro tio ĉar li estis enamiĝinta en imperiestrinon.

TRADUKISTO
La esperantistoj tamen ne estas ordinaraj homoj. Eble iom frenezetaj, (ne ofendiĝu, mi ankaŭ estas esperantisto) senrevene ekŝatantaj unu ideon, eble en batalo por tiu ideo – eternaj scivoluloj. Tia, vere estis Zurab Makaŝvili, la tradukanto de kartvela eposo "Kavaliro en tigra felo". Homo kiu tradukis ĉi tiun mondkonatan libron fariĝis granda kultura okazaĵo por sia nacio kaj por Esperanto-movado.
Tradukanto de vers-romano de Rustaveli malfermis al esperantistoj rigardon tra mallumon de tempo, tra pasintaj jarcentoj, dank' al li esperantistoj povas vojaĝi en tra mezepoko. Por nuna leganto tia libro estas unika tempomaŝino. Libro verkita antaŭ dek jarcentoj, libro kiun ni admiras, konstatis ke ĝia verkisto multe scias, multe vojaĝis, bone verkis, bone konis la tiaman mondon, morojn, filosofion, amon, virojn kaj virinojn, armilaron kaj meblaron, kartvelojn, arabojn, hindojn, rusojn, francojn…
La traduko en Esperanton donis novan vivon al ĉi tiu perlo de monda literaturo.

NUNTEMPA LEGANTO
Nuntempa leganto ĝenerale (esperantaj legantoj ne diferencas) estas pli malofta kaj pli postulema homo. Ekzistas legantoj kiuj devas legi pro studado aŭ profesio. Veraj ŝatantoj de legado estas aparta speco da homoj. Ili serĉas mallongajn librojn kun sufiĉe da okazaĵoj, pli viglaj, interesaj sed simple rakontitaj. Li postulas pli da ilustraĵoj kaj malpli teksto. Pasis tempo de eposa larĝeco de libroj, ĉar tiaj libroj malfacile trovos legantojn.
Tamen, ekzistas librojn kiun oni devas tralegi. Tiuj libroj estas fundamentoj de la monda kulturo. Inter ili estas ankaŭ la eposo de Ŝota Rustaveli. Do,la homo kiu sin montris taksas kiel leganton devas tralegi ĉi tiun libron.

BELA IMPERIESTRINO
La aŭtoro vivis dum regado de reĝino Tamaru (Tamar Granda de 1187-1207 aŭ 1160 – 1213), dum tielnomata "ora tempo" de Kartvelio. La Avo de tiu konata kartvela reĝino kiu poste estis kanonizita, portis nomon kiel mi – Dimitrije kaj mi siatempe interesiĝis pri lia vivo (reĝo de Kartvelio 1125-1154). Ekzistas asertadoj ke Rustaveli estis ministro de tiu reĝino, kiu du foje edziniĝis kaj kies periodo de regado estis poste idealizita.La reĝino, vere, estis diverse interesa persono, sed la eposo estas pli multe interesa kaj valida verko, pri kiu devas scii ĉiu ŝatanto de literaturo.
Neniu eksciis kio okazis antaŭ naŭ jarcentoj, sed vere versromano en dekses silabaj versoj, kun rimo, per sia libera penso, kun bone verkitaj psikologiaj studoj de personoj, per konscio pri edzeco kaj amo, per impona kolekto de personoj de diversaj nacioj, diversaj rasoj, diversaj landoj – meritas atenton de ĉiuj ŝatantoj de belarto.

PRO KIO LEGI TIUN LIBRON?
Lingvo de versromano estas en traduko bona, nuntempa, interesa. Kvankam versoj estas 16-silabaj kun rimoj, kio nuntempe ne estas ordinara, eĉ kiel eksperimento, poemo entuziasmigos vin per ritmo kaj bone solvitaj problemoj de traduko. Rilatoj kun virinoj, estimo kaj maniero de flirto, aŭ koketo estas ne nur interesaj sed vere belaj. Eble, nuntempaj flirtuloj povus lerni de tiuj mezepokaj, vi kredu min. Eble legantoj diros, se ili ekamiĝis, al siaj amataj: Suno mia, tago mia printempa, aŭroro mia. Verŝajne malpli ili ploros.

AL GLORO DE AMO
Se verkisto "gloris per ekstazaj ditiramboj" siajn heroojn, se "lia parolado longa kurtas – jen valoro de poezio", poeto sen rezervo "gloras amon" "malŝatas "ŝmacajn kisojn", kaj ne permesas doni nomon 'amo' al ŝajniga koketado", autoro de poemo konscias ke "plena de misteroj dia, devas esti vera amo", se lia amiĝinto "tuj perdas trankvilon kaj la kapon" kiam vidis ŝin (sian amon) ĉio estas klara. Verŝajne, ne ekzistas multaj diferencoj inter nuntempa kaj mezepokaj enamiĝintoj, kvankam, manieroj de esprimo de amo estas diversaj. Sed – la enhavoj estas similaj.

LETEROJ
Herooj de libro de Rustaveli skribas multajn leterojn. Skribas virinoj al viroj, kompreneble, viroj respondas per leteroj, skribas reĝoj kaj veziroj, ĉiuj ŝatas skribi leterojn. Interese estas ke ĉiuj scias lingvojn, kaj ĉiuj scias skribi, kvankam estas nur dekdua jarcento. Tamen, mi devus scii ke aŭtoro de "Kavaliro…" per tiuj leteroj solvis multajn rilatojn inter personoj en libro kaj rekte parolis pri liaj diversaj vidpunktoj.
Tralegu tiujn leterojn. Tie vi trovos belajn vortojn, manierkontaktojn kiujn ni forgesis.

RAPIDECO
Kompreneble, en tempo de Rustaveli oni vivas kaj vojaĝas pli malrapide ol ni. Ni ne skribas leterojn. Tio por ni estas malrapida, enua, kiel esprimo de estimo ni devas skribi leteron permane, restigi skribitan signon de nia ekzisto. Ni vivas en alia tempo, mi ne havas tempon kaj nervojn aĉeti kovertojn, poŝtmarkojn, skribi permane, iri en poŝtoficejon, atendi respondon… Nun estas tempo de virtuala kontakto, retmesaĝoj estas malmultekostaj, pli rapidaj, ĝustatempe oni povus sendi kun fotoj kaj dokumentojn, ili povus laŭ ilia bioritmo, eble nokte, dum vojaĝo ktp. O tempora o mores!

DONACO AL JUNEDZINOJ
Neordinara okazaĵo: Luksa eldono de libro "La Kavaliro en tigra felo" estas ofta donaco al novedzinoj okaze de la solena nupto. Herooj de tiu libro batalas por vera amo, kvankam iomete devas fari escepton.

STALINO KIEL TRADUKISTO
Ĉu vi sciis ke en la plej bona rusa traduko de libro de Rustaveli parteton tradukis sovjeta diktatoro, komunista politikisto Josip Visarionoviĉ. Li multe ŝatis "Kavaliro-n…" kaj sciis ĝin kaj tradukis parton en rusan. Li donis tion al tradukisto kiu konsentis ke la traduko estas bona kaj metis ĝin en traduko, sen nomo de tradukanto. Li donacis ekzempleron de tia luksa eldono al sia filino dum ŝia edziniĝo.

VIRINOJ EN EPOSO
En eposo aperigas pli da virinoj el diversaj nacioj kaj sociaj grupoj. Tamen, ni devas diri ke virinoj en ĉi tiu libro estas egalaj al viroj. Vere, ĉio komencis per decido de reĝo Rostevan en komenco de eposo ke li entronigu sian filinon. Ne nur belega Nestan-Dareĝan, kaj aliaj virinoj, partoprenas en socia vivo, regado, skribas leterojn kiel viroj. Tio estas vere neordinara por tiu periodo.

REMEMORO
Tiu moro ke diversaj lernejoj, stratoj kaj diversaj institucioj de kulturo portas nomon de ĉi tiu verkisto – estas tute komprenebla. Ĉefstacio de metroo de ĉefurbo Tbilisi nomiĝas "Ŝota Rustaveli". En Ereveno, Kievo, Sankta Peterburgo, Moskvo, Ĉelabinsko, Rostovo sur Dono kaj multajn aliaj urboj de iama Sovetunio ekzistas stratoj, lernejoj, placoj kiuj portas nomon de Rustaveli.

REKOMENDO
Mi mem la unua fojo tralegis kompletan eposon "Kavaliro en tigra felo". Libro ne estis tradukita in mia nacia libro. Sed, eble pro tio, aparta ĝuo por mi estis legado de Esperanta traduko. Ĉi tiuj rimarkoj estis nur miaj notoj sur margenoj de libro, sed libro ekzistas ĉe mi presita nur en unu ekzemplero. Mi ĝin kopiis (senpage) el paĝaro de UEA, kie ĝin metis Renato Corsetti, al kiu mi dankas pro tio. Poste mi presis kaj legis ĝin surpapere. Legante mi ĝuis, lernis, eksciis multajn faktojn pri kiuj mi ne scias, kaj admiras al tiu mezepoka saĝulo kaj verkisto. Ĝi estas provoko por scivoluloj! Mi varme rekomendas al vi – tralegu ĉi tiun libron. Tio estis travivaĵo kion vi ne forgesos. Al vi mi donacas parton de miaj margenaj rimarkoj, ankaŭ iuj informoj kiuj eble vi ne trovos.