Federiko Garsia Lorka
Ivan Goran Kovačić





Ho Dio, ĉu poetoj mortas?
Ili vidas nevideblan,
sentas pulson de Tero,
suferas fremdajn turmentojn
tra sia ekzisto.

Dum festo en Granado,
dum somera tago en Bosnio,
kondamnitaj ĉar diverse pensas,
ĉar perceptas kaŝitan.

Ĉu verda ĉevalo de Frederiko
komprenas grizan bosnian lupon?
Ĉu citronoj el Granado
staras ĉe bosniaj alizoj?

Popoloj estas diversaj,
lingvoj estas malsimilaj
de Ivana montaraj sonĝoj
ne sonĝas Frederiko en ebenaĵo.

Balkono malfermita je la kvina,
mallonga ripozo dum peniga marŝo,
nigra lupo hurlas sian amon,
flustras ĝin belulino sur plaĝo...

En poemo kunligis du destinoj,
ĝemeliĝis du lingvoj,
egaligis du tempoj,
kisis du mortoj.

Du netrovitaj poetaj tomboj
du unuiĝoj kun eterneco
nur, eble, antaǔsentas Suno
kaj supozas maltrankvila Luno.

Ho Dio, poetoj estas eternaj
vane oni kaŝis iliajn tombojn,
el Granado kaj el Bosnio
ili parolas, krias, kantas...

Poetoj estas eternaj!