Agrable, sed la programo estis tre "strikta", tro densa, malmulte da libera tempo  oni havis. La kongreso estis vere laboriga.

La kongreso estis ankaŭ renkontiĝo de tre diversaj opinioj ĉar partoprenis ĵurnalistoj pri diversaj fakoj: politiko, socio, pedagogio,  literaturo, naturo, feminismo... Tamen, ĉio funkciis normale. La kongreso laboris je plenkunsidoj kaj je tri laborsekcioj. Tio signifis, ke dudeko da prelegoj oni ne povis aŭskulti, sed ilin partoprenintoj aŭskultis laŭ la propraj deziro kaj elekto.
Temoj de la kongreso estis teoriaj, historiaj, nuntempaj, praktikaj, pri gazetoj kaj pri radioelsendoj, pri televido kaj interreto (kaj pri Ipernity), pri filmo... Prelegintoj parolis pri eblecoj de kunlaboro, pri la Esperanto-literaturo kaj ĝia rolo en la interligo de la naciaj kulturoj, pri konceptoj de esperantaj revuoj, pri la rolo de Esperanto kaj la esperanto-gazetaro en la nuntempa mondo, pri multlingvismo, pri la strategio de esperanta gazetaro...
Partoprenintoj parolis pri multaj temoj el multaj vidpunktoj. Tamen, validas Zamenhofaj vortoj: "Renkontiĝis homoj kun homoj."
Kiaj homoj? – vi dirus.
"Diversaj" – mi respondus.
Mi menciis, ke Povilas Jegorovas estis bona gastiginto kaj organizanto. Ĉio funkciis perfekte, same la organizinto ĉiam estis preta fari du aferojn: respondi al la diversaj demandoj kaj trinki bieron kun ĉeestintoj. Ambaŭ taskoj estis malfacilaj, kaj li sukcese finlaboris ilin. Profesoro H. Tonkin, "reĝisoris" kunvenojn, proponis bonajn konkludojn, kun simpatiaj profesoreskaj ŝercoj. Stano Marĉek estis ĉiam ridetanta eble pro tio ĉar ni havis la eblecon  vidi pli ol dudeko da  alilingvaj tradukoj de lia lernolibro. A. Korĵenkov aktive partoprenas diskutojn kaj multe rapide parolis. Ĝ. Silfer parolis malrapide kun afektaj aktoraj pozoj. Tute kontraŭe, al finno J. Piletialinen mankis aktora parolado, li parolas monotone, post la bongusta tagmanĝo Sajnis al multaj belege lulkante. Z. Martinov rimarkis ke la litovaninoj havas varmajn bluajn okulojn, kaj P. Kuhnel havis belajn vortojn por ĉiu ina ĉeestinto de la kongreso. Fumantoj (N. Gudskov kaj mi) ege malfacile trovis lokon por fumi.
M. Zdankovski bele prezentis paperan version de sia gazeto "Freŝo". B. Pietrzak parolis bele, kaj ŝi utiligis la kongreson por prepari siajn novajn elsendojn. K. Normon persvadite parolis pri tio kiel koncepti magazinon kaj P. Martineli parolis pri virina voĉo en nia gazetaro, kvankam pli ol duono da partoprenintoj estis virinoj.
Litovanoj aperigis kvar ĉiutagajn numerojn de la kongresa bulteno nur per siaj fortoj, kvankam havis pli ol cent ĵurnalistojn el la mondo. K. Knivila, kiu kun argumentoj parolis kontraŭ la konformismo, fotis multajn detalojn de la kongreso. D. Rooke komencis diskuton pri la  reprezentado kelkajn tagojn post la kongreso. Doktoro Melnikov sprite prelegis pri niaj mankoj. I. Ertl vigle parolis pri novaj influoj de teknologio en ĵurnalismo. Dankante al R. Dobrzynski, ni vidis filmon Angulo de Bona Espero. Ktp, ktp.
La gastigintoj organizis belan tuttagan ekskurson en Trakai, la mezepokan ĉefurbon litovian, ankaŭ la ĉefurboviziton por rigardi  vidindaĵojn de Vilnius, kaj eĉ tri akceptojn:  ĉe la litovia ĉefministro, ĉe la prezidanto de la parlamento kaj  ĉe la ĉefurbestro de Vilnius. Parto de la kongresa tempo apartenis al TEĴO kaj al la trihora kunsido de Esperanto-PEN centro. Espereble la tempo ne estis vane perdita!
Konkulde, la kongreso estis perfekte organizita, estis laciga kaj laboriga, multaj ĵurnalistoj konatiĝis kaj mi esperas ke ili en la estonteco pli bone kunlaboros. Bona kunlaboro igos multajn eblecojn por pli efikaj influoj de nia gazetaro ene kaj ekstere de la Esperanto-komunumo.