Titolpaĝo de "La ŝtrumpoj de la reĝo Petro" "La Ŝtrumoj de la Reĝo Petro!"

De kie romano kun tiela titolpaĝo?

De kie ŝtrumpoj, eĉ reĝaj, povas esti temo de romano?

Tio povus esti demandoj de nuntempa, aparte neserba leganto.

Historio de tiuj ŝtrumpoj fariĝis laŭ pliaj manieroj historio de tiu "popola" reĝo, historio de homo kiu vivis inter ordinaraj homoj, komprenis iliajn malfacilaĵojn, dezirojn, iliajn amojn kaj malamojn, komprenis bone vivon de la popolo kies li estis reĝo. Krome, historio de tiuj ŝtrumpoj kaj okazaĵoj kiuj ligis destinon de la serba vilaĝanino Makrena Spasojeviĉ (Макрена Спасојевић) el vilaĝo Slovac apud Valjevo kaj ŝia filo Marinko kun la serba reĝo Petro, vere ekplektas strange vivon, kaj tial malnova vero ke vivo verkas la plej interesajn romanojn, ankoraŭ foje ĉi tie estis denove atestita.

Kompreneble, tio sukcesis tial ke ĉio estis priskribita per majstra plumo de verkisto Milovan Vitezoviĉ, verkisto kiu konataj okazaĵoj kaj personoj el serba historio, ne neglektante historiajn faktojn, utiligante jam konataj anekdotoj pri tiuj okazaĵoj kaj homoj, faris sukcesan, interesan, kortuŝan libron por nuntempa leganto. Libro estis fakte vera, al ĝi ne povus obĵeti historiisto, kaj ĝustatempe libro estas tiel humane nobligita ke ordinara leganto travivos priskribitajn historiajn personojn kaj okazaĵojn kiel siaj konatoj, kiel ordinaraj homoj kun ĉiuj homaj malkorektaĵoj kaj bonaj virtoj, kvankam ili al li antaŭe estis strangaj kaj malproksimaj.

Esperantaj legantoj al kiuj serba historio ne estas konata, havos unua foje okazaĵon ekkoni tiun grandan serban reĝon, sed ankaŭ okazaĵon, ekkoni ĉi tiun libron kiu ĝisnun havis sep eldonojn en la serba, kvar eldonoj en la itala, kvar eldonoj en la rusa, kvar en la greka kaj du eldonoj en la angla lingvoj.

Ĉi tio estas la unua esperanta eldono, kvankam partoj de la libro en daŭrigoj estas aperigitaj en elektronika revuo "Primara".

Tradukisto de la libro, profesoro dro Pribislav Marinkoviĉ, konata serba esperantisto kaj tradukisto, aŭtoro pli da libroj de originala kaj tradukita prozo kaj tradukisto de poezio Vojislav Iliĉ Mlaĝi, estis iniciato de fondiĝo de SLEKO, per ĉi tiu traduko riĉigis tiun Kooperativon per sia la dua tradukaĵo.

Mi kredas ke ĉi tiu libro per sia stilo, kuriozaĵo, rakontanta lerteco okupiĝos esperantan legantaron kaj alproksimiĝos ĝin al pli nova generacio de serbaj verkistoj, kio estis baza celo de ĉi tiu biblioteko. Ĝustatempe, mi opinias ke, post kolektaĵo de noveloj de serbaj verkistoj el XIX jarcento, aperiĝas libro el la nuntempa serba literaturo.

Milovan Vitezoviĉ en vizito de ES "Nova Sento" en Beograd La tradukanto de la libro donacis al Milovan Vitezoviĉo la unuan libron de biblioteko SLEKO en ejoj de ES "Nova Sento"