Katarina Ivanoviĉ (1817-1872) – la unua serba edukita pentristino. Studis en Vieno (dank al helpo de hungara grafino Ĉaki). Li estis la unua honora membrino de serba scienca asocio (poste Akademio de sciencoj kaj artoj).

Milica Stojadinoviĉ-Srpkinja (1830-1878) – Verkistino kaj poetino. Ŝi verkis tri kolektoj de poemoj. Ŝi vizitis Beogradon en la jaro 1862, kiam urbo estis bombardita de turkoj kaj verkis la unuan reportaĵon aperinta en hungara tagĵurnalo (Koro kaj barikadoj).

Draga Ljoĉiĉ (1855-1926) – La unua serba virino kuracistino.

Nadeĵda Petroviĉ (1873-1915) – Pentristino, unu el la unuaj pentristoj de serba Moderna. Ekspresionistino. Studis en Munkeno. Memstaraj ekspozicioj en Beogrado, Zagrebo, Parizo, Romo… Laboris kiel flegistino dum la Unua mondmilito.

Mileva Mariĉ Ejnŝtejno (1875-1948) – Fizikistino. Kunlaborantino kaj edzino de Alberto Ejnŝtejno. Vidu libron "En ombro de A. Ejnŝtejno".

Isidora Sekuliĉ (1877-1958) – Konata serba verkistino. Ŝi sciis pli da lingvoj, verkisto kaj tradukisto, konata eseisto kaj la unua virino membro de SANU (Serba Akademio Sciencoj kaj Artoj).

Jelisaveta Naĉiĉ (1878-1955) – La unua virino diplomita arkitekto en Serbio.

Ĵanka Stokiĉ (1881-1947) – La plej konata serba aktorino de pasinta jarcemto. Ŝia la plej konata rolo estas sinjorino ministrino en komedio de Branislav Nuŝiĉ, ŝia amiko .

Marija-Maga Magazinoviĉ (1882-1968) – Fondinto de moderna baleto kaj dancado en Serbio kaj la Unua virino-ĵurnalistino en Serbio. En tagĵurnalo "Politika" li redaktis rubrikon "Virina mondo".

Ksenija Atanasijeviĉ (1894-1981) – La unua virino kiu doktoriĝis en Beograda universitato, kaj la unua virino docento en tiu universitato.

Desanka Maksimoviĉ (1898-1993) – Profesoro de literaturo, verkistino, poetino, membro de SANU, virino kiu por vivo gajnis monumenton.

Milena Pavloviĉ-Barili (1909-1945) – La plej grava serba pentristino inter du mondmilitoj. Ŝia galerio (800 ŝiaj artaĵoj) en Poĵarevac estas organizanto iuj tre konataj artaranĝoj en Serbio.

Ljubica Mariĉ (1909-2003) – la plej konata serba komponistino kies dato de (ŝia) naskiĝo Unesko metis en Kalendaro de mondaj kulturaj okazaĵoj.

Vera Nikolić (1948) – La unua serba virino monda rekordulino en atletiko (Londono 1968).


Jasna Ŝekariĉ (1965) – La plej bona monda sagistino la dudeka jarcento, kaj la plej bona serba sportistino.