001 Mileva titolpagxo Antaŭ legantoj estas libro pri unu interesa homa destino – pri Mileva Mariĉ Ejnstejno, serbino el Novi Sad (strato Kisačka 20), kiun verkis la dua obstina virino-esploristino, profesorino Desanka Ĝuriĉ-Trbuhoviĉ.

Mileva Mariĉ estis studentino de matematiko kaj fiziko en Politekniko en Zuriko, kolegino de Alberto Ejnstejno kaj poste edzino de mondfama sciencisto. Dum la plej granda parto de sia vivo ŝi loĝis en Zuriko, sed neniam interrompis ligojn kun la naskiĝloko.

Nuntempe, kiam lastaj eksperimentoj kaj esploroj alkondukas en dubon verkojn de la granda sciencisto, kiam aperas novaj dokumentoj pri iliaj vivo kaj laboro, tamen, ĉi tiu libro restas kiel tre interesa kaj freŝa rakonto pri la vivo de ĉi tiu virino, ŝia percepto de fido kaj amo, geedza vivo kaj nemezurebla amo al filo. Aparte, tiu libro malfermis multajn esplorojn, verkadon de novaj libroj, sed ĝiaj freŝeco kaj profundeca penetro en spiriton de Mileva ne estas atingitaj.

Formale, Mileva Mariĉ kun Alberto Ejnstejno subskribis neniun verkon. Ŝi neniam parolis pri ilia kunlaboro, kvankam Ejnstejno ĝis fino de la vivo parolis pri ŝiaj sciencaj kvalitoj. La plej bonaj kaj multnomraj verkoj de Ejnstejno estis faritaj dum la jaroj kiam li laboris kune kun Mileva. Kioma estas kontribuo de tiu „lama fraŭlino el duonmalriĉa vilaĝa familio, el la serba medio, kiu – kiel diris dro Ratko Magliĉ – svingiĝis sur pintojn de homa kreado kaj sola, probable, kontribuis al tio“, malfacile estas pritaksi. La libro, dume, ne donas respondon, sed donacas al legantoj tre dokumentitan rakonton pri ŝi, estinte verkita post longa esplorado kaj skribita per virinaj koprenemo kaj varmeco. Aŭtorino de la libro sukcesis kompreni Milevon kaj dokumenti siajn konkludojn pri ŝi. Tiamaniere la libro estas inter biografio kaj romano, pli bone diri, interesa romaneca biografio.

En antaŭparolo de la unua eldono, aŭtorino diris: „Mileva Mariĉ estis escepta naturo, kiu ne povus esti metita al stereotipaj profiloj de homoj, sed pro tio estis malfacile el pecetoj fari tutan, neseninterrompan mozaikon de ŝia vivo. Ŝi estis elstara, spirita persono kiu multe kontribuis kaj havis decidan influon je Ejnstejnaj verkoj… Persono de Mileva Mariĉ longe min interesis. Ŝia fermiteco, mildeco, profundeco de ŝiaj pensoj kaj sentoj, forte min impresis, kaj forto de ŝia sinforgeso kiu transiras forton de virino, ravis min.“

La raviteco de la aŭrtorino ne influis ŝian objektivecon, la libro estas dokumentita, kvankam ekscitiga, ĉar malnova vero ke vivo skribas la plej ekscitigajn romanojn, montriĝas ankoraŭfoje preciza. Pro tio la libro de profesorino Trbuhoviĉ en Serbio ĝisvivis du eldonojn, ĝian tradukon en germanan (1982 en Zuriko) eĉ kun kvin eldonoj, kaj ĝia traduko el germana aperis en la franca. Libro aperis ankaŭ en la angla kaj la japana lingvoj.

Ĉi tiu libro influis aperadon de multaj novaj libroj: kolektitaj verkoj de Ejnstejno, aperadon de iliaj leteroj, novaj libroj (kvin) pri granda sciencisto, sed čiam kun Mileva. Tamen, ĝi estas la unua kaj prezentis tute novan rigardon je Alberto Ejnstejno kiel homo kaj sciencisto, kaj pri tiu ĝisnun nekonata virino, neordinare modesta, persista, enamiĝinta, preta oferdoni ĉion por sia amo.

La aperigo de ĉi tiu libro en Esperanto estas pluroble bezonata. Ĝian tradukon iniciatis, kompreneble kun permeso de aŭtorina familio, d-ro Pribislav Priba Marinkoviĉ. En la -tradukado partoprenis kvin beogradaj esperantistoj, aparte konata tradukistino Agnesa Eremija. Unuformigon de ĉiuj tradukoj faris profesoro Boriŝa Miliĉeviĉ, direktoro de Esperanto-Instituto de Serbio. Libro aperos okaze de 125 jaroj de Internacia lingvo Esperanto. La libro, apud konatigo de Esperanta publiko kun tiu virino kiu pleje vivis por aliaj, ebligas pli facilan tradukadon en malgrandajn lingvojn pere de Esperanto kiel lingvo-ponto.