Neniu scias pri iuj misteroj de ĉi tiu mondo. En nia ĉirkaǔaĵo ĉiu arbo, ĉiu roko havas siajn rakontojn, gardis siajn misterojn, bonon aǔ malbonon, benojn aǔ anatemojn homajn.

Tia estas ankaǔ la rakonto pri la kverko. Ĉu kverko estas sankta arbo – mi ne scias. Kiu tion scias?! Sed, en ĝi estas forto kiun ne havas ceteraj arboj. Kiam oni metas manon sur ĝian krudan kruston, kvazaǔ oni sentas vivajn sukojn, kaj ĝi tenas per radikoj firme la teron. Pro tio ĝi aspektas tiel memstare kaj firme.
La rakonto pri ĉi tiu kverko estas rakonto pri kavalira anatemo. Tiu anatemo akompanis ĉi tiun arbon de antikvaj tempoj, centojn da jaroj la arbo portis la anatemon sur sia forta dorso. La anatemo, intertempe, fariĝis por la kverko – beno. Neniam oni rompis ĝiajn branĉojn, neniam ĝin hakilo vundis, neniam fajro bruligis ĝin.
 
*   *   *
Tio estis la epoko post la Granda batalo. Suna, sennuba aǔgusta tago. La suno ardis. Nenie spireto de freŝeco. Kavaliro Rade revenis vundita kaj laca. Lin akompanis servisto. Kuniris ankaǔ famo pri la malgajnita batalo, kaj konstanta elfluo de sango el la vundo. Kreskis en li senforteco. Li sentis alproksimiĝon de la morto.
La kavaliro foriris en batalon antaǔ tri monatoj. La caro alvokis kavalirojn sub militan flagon. Malamikoj estis atakantaj. Oni devis defendi la patrujon. Kavaliro Rade ekiris kun granda eskorto, brilaj bataliloj, en kavalira kiraso per oro ornamita. Li ekiris por venki. Kaj nun li revenis vundita kaj laca. Venkita.
La kavaliron adiaǔis patrinaj, fratinaj kaj edzinaj larmoj. Lin adiaǔis malgajaj rigardoj de la plej karaj. Al ili trois militoj kaj bataloj, trois perdoj de la plej karaj. Sed, neniu ilin demandis. Tamen, kavaliroj estas kavaliroj kaj tial ili devas batali. Ili ne povis lasi honton fali sur iliajn batalilojn.
Atakantoj venis el malproksimo. Oni teksis pri ili teruregajn rakontojn apud fajrujoj, kreskis timo de la aǔskultantoj. Sed kreskis ankaǔ la kavalira fiereco: malamikoj ne pasos apud ili dum ili vivas.
La kavaliroj forrajdis. Tagoj pasadis. La printempo en someron transformiĝis. Kverkoj ŝanĝis siajn vestaĵojn. Herbaĉo kreskis sur vojoj. Grizajn rokojn kovris verdaĵo de arbustaro. Ĉio ekfloris. Timo enloĝiĝis en animojn. Sed tristeco en homaj koroj ne influis la naturon. Ĝi iris siajn vojojn, ĝi ripetadis la malnovan, jam pratempe ellernitan lecionon.
En somero pro sufoka varmo floroj velkadis, kverkoj densigis branĉarojn, kaj de malproksime oni aǔdis kontraǔdirajn novaĵojn pri malvenko de militistaro. Sed la espero ne mortis. Iluza ŝajno ke la novaĵoj estas falsaj, nutris atendadojn, prokrastis fuĝadon. La virinoj nokte kaŝe elverŝadis larmojn pro la plej karaj, malplektadis siajn hararojn.
En aǔgusto oftiĝis onidiroj. Unuaj vunditoj komencis alvenadi. Rifuĝintoj nokte pasis per vojoj, serĉante lokojn kie ili povus denove konstrui siajn hejmojn.
Iun aǔgustan tagon matene sur la kampo aperis kavaliro Rade. Grave vundita. Servisto akompanis lin. La iam brila kiraso nun pendis difektita sur la servista mulo. La kavaliro apenaǔ tenis sin sur la ĉevalo.
Ili devojiĝis. La servisto kuŝigis la kavaliron sur herbon sub iu juna kverko. Li ripozis tie. La servisto denove lavis kaj bandaĝis liajn vundojn. La ĉevaloj paŝtiĝis apude.
Lin kaptis febro. En lia kapo miksiĝis realeco kun sonĝoj, bildoj pri batalo kaj la hejma fajrujo, pri karesoj de Kosara kaj razitaj kapoj de malamikoj kiuj fontis en kontinua serio svingantaj per sabroj kaj kriantaj iujn fremdajn kaj nekonatajn vortojn el kiuj radiis malamo. De tempo al tempo revenadis mallumo de forgeso kiu lin kovris kiam lin rosis sango pro bato de glavo. Li falis kaj restis inter mortintoj. La glavo restis rompita sur batalkampo.
Li vekiĝis inter mortintoj. Rabobirdoj festis jam sian sangan bankedon. La servisto serĉis kaj trovis lin. Li lavis lian vizaĝon, bandaĝis liajn vundojn kaj forportis lin de batalkampo. Sur la batalkampo la soifa tero trinkis sangon. Ĝi ne diferencis amikojn de malamikoj.
La kavaliro kun sia servisto rajdis multajn tagojn. Li estis falinta kaj denove ekstaris. Persiste. Unu foje, du foje, multajn fojojn. Ĝis la forto lin tute forlasis. Li ne povis pluen. Ombro de juna kverko, alta herbo, la fonto – altiris lin.
Sed la vundo bluiĝis, febro nebuligis lian rigardon, elĉerpis lian forton. Li antaǔsentis proksiman finon.
En miksaĵo de realo kaj malrealo, febraj revoj kaj mallongaj lucidaj momentoj – li pretigis sin por la lasta vojaĝo. Sian ornamaĵon la kavaliro transdonis al la servisto por forporti al la edzino Kosara. La kavaliro ordonis al sia servisto elfosi tombon ĉi tie – apud la vojo, sub la kverko. Ĉi tio estos kavalira eterna hejmo.
Bonfaranta kverka ombro ŝajnis al la kavaliro kvazaǔ Dia donaco. Li rigardis ame la junajn kverkajn branĉojn.
– Estǔ malbenita ĉiu kiu rompos branĉon de ĉi tiu arbo! Se iǔ branĉon rompos nokte – li ne vidu la aǔroron! Se branĉon iǔ rompos matene – li ne vidu la vesperon! Atingu lin mia puno: li kuru sed ne povu forkuri, li deziru sed ne povu plenumi siajn dezirojn! Li mortu ne vidante sian hejman fajrujon kaj siajn plej karajn! Tio al li estu la lasta tago! Ne vidu li siajn infanojn! Estu malbenita! Estu malbenita! – kriegis li en febro.
La kverka foliaro susuris kvazaǔ ĝi aprobadus liajn vortojn.
La servisto trankviligis lin, malvarmigis lian frunton per malseka tolo, lavis al la kavaliro la inflamitan vundon. Li ĉiam pli malfortiĝis, sed en liaj vortoj estis granda potenco, nerealigitaj deziroj, netravivita vivo.
– Estu malbenita! Estu malbenita tiu kiu rompos branĉon de ĉi tiu arbo! – li murmuris. Obeu miajn vortojn! – li ĝemetis.
La servisto krucsignis timigita per la forto kiu radiis el tiuj kvazaǔ instinkte diritaj vortoj.
Malfrue tiun posttagmezon alvenis iu vilaĝano. Li alportis kuracajn herbojn. La kavalira rigardo klariĝis. Li trinkis kelkajn glutojn da akvo.
– Kial vi malbenis? – demandis la servisto.
– Neniǔ akceptis min kiel ĉi tiu kverko. Ĉu vi ne vidas ke ĝi fleksas branĉojn por ŝirmi min de la suno? Mi deziras ke vi entombigu min sub ĉi tiu kverko. Kiam pasos centoj da jaroj, kiam ĉi tiu kverko estos la plej granda arbo en la ĉirkaǔaĵo – oni nomu ĝin – kavalira kverko. Mia anatemo estu rakontata kaj transdonata de generacio al generacio. Tempo ŝanĝiĝos, homoj ŝanĝiĝos. Pri Granda batalo restos nur legendoj. Malamikoj kiuj nin venkis – devos foriri. La kverko estos protektita per mia anatemo kaj travivos. Ĝi travivos jarcentojn kaj tiamaniere vivos ankaǔ la rakonto pri mi! – diris kavaliro.
– Rakontu pri mia anatemo al viaj infanoj! – li turniĝis al la vilaĝano. – Viaj infanoj rediru ĝin al siaj infanoj!
– Mi faros kiel vi diris, kavaliro! – modeste murmuris la vilaĝano. Sed vi fartos pli bone, vi resaniĝos!
– Ĉi tio ne estas resaniĝo! Ĉi tio estas adiaǔo – diris la kavaliro kaj eksilentis. Poste li denove falis en febron el kiu li ne vekiĝis.
Homoj enterigis lin sub la kverko.
La kverko kreskis kaj disvolviĝis. La kavalira anatemo ripetiĝis de generacio al generacio. Ĝi vivas ankaǔ nun. Dum centoj da jaroj neniu tuŝis la branĉojn de la kverko. Ĝi estis protektata per kavalira anatemo.
Tempoj ŝanĝiĝis. Monarkoj naskiĝadis kaj mortadis. Malamikoj kun kiuj batalis kavaliro Rade – foriris. Novaj generacioj naskiĝis kaj mortis. Nur la kverko staras, netuŝita, sendifekta, pli forta kaj pli potenca. Birdoj sur ĝi ne konstruadis nestojn. Fulmo ĝin ne frapadis. La Granda batalo estas priskribita en historio, sed la legendo pri kavalira kverko kvankam nenie enskribita – vivis en koroj de homoj en proksimo de tombo de la kavaliro“. Homoj timis la kavaliran anatemon.
 
*   *   *
Estas strange, sed la rakonto konfirmiĝis en nia tempo.
Antaǔ okdek jaroj venis novaj okupantoj. Fremda militistaro konstruis vojon tra la vilaĝo kaj starigis fortikaĵojn sur montojn. Ili tendumis proksime al la kavalira kverko.
Foje iu soldato per hakilo eksvingis al la kavalira kverko. Vilaĝaj infanoj kun teruro diskuris. Ili konis kaj estimis la kavaliran anatemon. La soldato ekmiris pri la forkuro de la infanoj kaj lasis la hakilon. Li kolektis sekajn branĉojn sub la kverko. Kolektinte plenan faskon, li kunportis ĝin kontente al siaj kamaradoj.
Li ne komprenis la infanan teruron! Li fajfetadis iun melodion el sia naskiĝloko. Apud la kuireja fajro li stumblis. Li malbone paŝis, aǔ staris sur laĉeton de sia ŝuo – kiu scias. Ĉiukaze li falis sur la branĉaron. Iu pinta branĉo pikis lian faringon. Li eĉ "ve" ne diris. Li estis mortinta antaǔ ol liaj kamaradoj alkuris al li. La kavalira anatemo atingis lin post tiom da jarcentoj.
Tial de tiu kverko neniun branĉon oni tranĉas, ĝin fulmo ne frapas, birdoj sur ĝi ne faras siajn nestojn. Ĝin protektas la kavalira anatemo.
Nuntempe apud la kavalira kverko vilaĝanoj renkontiĝas. Homoj tie sidas kaj interkonsiliĝas. Kiam ili trinkas tiam ili verŝas parton de trinkaĵo sur la teron – kiel ofero al la mortinta kavaliro.
 
*   *   *
Ĉu tio estas – ĉu ne estas vero – kiu scias. Neniu kuraĝis tion esplori. Cetere, neniu scias ĉiujn misterojn de ĉi tiu nia mondo. Arboj kaj arbaroj, rokoj kaj kampoj havas siajn misterojn, ili gardas bonon kaj malbonon, homajn benojn kaj anatemojn. Ĉiu arbo estas rakonto. Ĉiu roko. Ĉio ĉirkaǔ ni havas sian rakonton. La rakonto pri kavalira kverko – estis nur unu el ili.