Ĉu vi scias kio estas "esperantismo? Kion signifas esperanto vortoj "krokodili, kajmani, aligatori"? Vi, verŝajne, scias ke tiuj vortoj estas speciale esperantaj. Probable, vi konas kaj vi renkontis en kongresoj kaj diversaj manifestacioj "eternajn komencantojn". Vi aŭdis pri "verda mondo", Zamenhofa idealo, verdaj brigadistoj, eternaj kongresanoj (iu de ili diras ke ili partoprenis pli da kongresoj ol la kreinto de la lingvo).
Ĉu al vi, dum vi lernis Esperanton, instruistoj diris ke Esperanto estas facila, riĉa, bela, ke vi per lernado de Esperanto fariĝos membro de granda monda frateco? Verŝajne, jes. Eble vi aŭdis pri Lia delegita moŝto. Vi en ĉi tiu monda miksaĵo kantas pri "la sankta harmonio"?
Mi malsaniĝas de "akuzativismo". Por multaj tio estas granda problemo.
Iuj aŭtoroj prelegas pri nia misio "verdigi lingvan dezerton". Ĉu estas naive paroli pri verdaj steloj, verdismo, pri amata, sankta nia lingvo, pri Zamenhofa lingvo, utiligi kliŝeojn tre banalecan. Ĉu vi audis leksemon "Esperanto – edzperanto"?
Se vi ne meditis pri tio, se vi ne scias respondojn – vi pli multe de tio trovos en libro kiu mi dum pasinta semajno tralegis. La libro nomiĝas Esperanto – lingvo de kulturo kaj personeco. Ĝi enhavas kelkajn eseoj de Aleksandar Melnikov, konata rusa esperantisto.
Al mi estis simpatia la autora ŝerca, eble cinika stilo kaj interesaj citaĵoj el diversaj esperantaj libroj kaj periodaĵoj.
Send a message
Search for members
Mike59pro says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
kaj sciencpopulariga verko. Mi diru, la enhavo estas scienca, la stilo estas ... persona.
Gxi estas ankau aktuala pro la "Euxrop-Unia" diskuteteto, cxu Esperanto havas kulturon (mi
konsideras elpasxon de Orban).
Esperantistoj havas lingvon kun diversaj stiltavoloj, ili havas diversajn organizojn, kutimojn ks. Estas diskutinde, cxu ili havas vere propran valorsistemon, sed ankau cxe nacioj oni povas iom dubi pri tio: grandaj valorsistemoj transpasas limojn inter nacioj.
Eble estas prava Bernard Golden, kiu opinias, ke esperantistoj havas nur propran subkulturon,
mi diru, kulturparton. Sed tio ne estas gxusta motivo por ne uzi la lingvon Esperanton kiel
trnasetnan lingvon.