RIMARKO:
 Zoran Živković estas la plej konata SF verkisto en Serbio. Cxiuj liaj libroj estas tradukitaj en angla kaj multaj en dudek aliaj mondaj lingvoj. Cxi tiu mia traduko aperis en "Sennacieca revuo" 2007. Tiu rakonto estas el libro "Biblioteko". Mi metis gxin cxi tie por sf-anoj kaj pro tio ke mi tre sxatas gxin.  
.......................................................................................................................................
 
Gardisto kiu gvidis min ekhaltis en koridoro antaǔ iu pordo kaj ekfrapis. Li atendis kelkajn momentojn kaj tiam, kvazaǔ li aǔdis aprobon por eniri, kvankam nenio atingis miajn orelojn, malfermis la pordon kaj preterlasis min unue, puŝis min al dorso, senvorte, kaj mem ekmarŝis enen. Li tuj kaptis mian ŝultron por haltigi min tiumomente kaj poste fermis la pordon. Lia premo estis nenecese forta, ĉar mi ankaǔ sen tio jam estis haltinta ne sciante kion alian fari. Ni restis apud la pordo evidente atendante novan ordonon.
Kiel ĉio alia kion mi ĝis nun vidis sur ĉi tiu loko, la ejo en kiu ni troviĝis estis ankaǔ tre alta. Ĉi tie tio aspektis ankoraǔ pli evidenta ĉar la distanco ĝis plafono estis konsiderinde pli granda ol la longeco kaj larĝeco de la ĉambro. Momente mi havis impreson ke estus pli nature se la planko kaj unu el la flankaj muroj interŝanĝus la lokojn. Sed, kompreneble, ne plu estis necese kalkuli pri naturaj aferoj. Ilia tempo nun senrevene forpasis. Kiu scias kiaj strangaĵoj min ankoraǔ atendas. Mi devis esti preta eĉ por multe pli malbonaj okazaĵoj.
La ejo estis malbone lumigita kaj tute malriĉe meblita. De la plafono pendis je longa metalfadeno malforta elektra bulbo kun ronda metala ŝirmilo supre. La plejparto da ĝia lumo falis sur la lignan seĝon sen apogilo kiu solece ripozis meze de la ĉambro. Apud la muro, kontraǔ la pordo, staris preskaǔ malplena skribotablo. Homo, kiu sidis ĉe la tablo, turnita dorse al la muro, estis enprofundiĝinta en monitoron antaǔ si, kiu lin vidkaŝis sub la ŝultroj. En la malklara lumo de la ekrano, kiu ne faris ombrojn, lia longforma vizaĝo aspektis fantome pala. Li havis mallongan, densan barbon, kiu dank’ al tiu lumo aspektis grizete, kvankam ĝi eble ne estis tia, kaj duonrondajn okulvitrojn por legado. Ne estis eble precizigi lian aĝon. Li povis esti komence de kvardekaj, sed ankaǔ ĉirkaǔ fine de kvindekaj.
Ŝajnis ke li ne estas konscia pri nia eniro. La gardisto kaj mi pacience staris ĉe la pordo, senmovaj kiel du statuoj. Finfine, ne deturnante la okulojn de la monitoro, la homo mallonge levis la maldekstran manon kaj faris nedifinan movon per ĝi. Tiu movo, tamen, havis por la gardisto tute klaran signifon. Li denove brute kaptis min je ŝultro kaj kondukis min al la seĝo sub elektra bulbo. Li lasis min nur kiam mi eksidis sur ĝin, restante stari tuj malantaǔ mi.
Atendante kio sekvos, mi komencis malrapide vagi per rigardo laǔ limigita vidzono antaǔ mi. Sento de mallarĝeco, kiun kaǔzis alteco de la ejo, estis fortigita per uniforma koloro kiu regis ĉirkaǔe. Ia malsana griz-oliva kolornuanco kovris ĉion: murojn, plafonon, plankon, seĝon, tablon. Eĉ la monitoro havis tiun koloron. Farbo sur muroj kelkloke estis fendiĝinta kaj forfalinta, malkovrante sube sekan morteron kun koloro de tempesta ĉielo. Kvazaǔ ni troviĝis ene de la iam verda  kaj jam delonge paliĝinta kaj eluzita ŝu-skatolo lokigita sur la plej malgranda flanko.
Eble ĉio aspektus malpli morna se ekzistus iu fenestro, eĉ kun kradoj. Sed, ekzistis neniu aperturo. Labori ĉe tia loko povis signifi nur punon. Mi observis la homon malantaǔ la monitoro kun mikso de timo kaj kompato. Eĉ se oni neglektus ĉion alian, de iu devigata longe restadi ĉi tie, ĉiukaze nenio bona povus esti esperebla...
La densan silenton de la ĉambro ĝenis subita tamburado de fingroj sur klavaron, kiun mi ne povis vidi. Rapida tajpado ne daǔris longe. Fininte ĝin, la homo levis la kapon, deprenis okulvitrojn kaj metis ilin sur la tablon apud si. Poste li fermis la okulojn kaj ekpremis la nazradikon per dikfingro kaj montrofingro. Li restis tiel kelkajn momentojn kaj poste malfermis la okulojn kaj kapsvingis al la gardisto. Mi aǔdis ke li malproksimiĝas per firmaj paŝoj. Metala pordo knare malfermiĝis kaj fermiĝis malantaǔ li.
Ni observadis certan tempon unu la alian senvorte. Mi sentis min malagrable sub lia silenta observado. Ĝi ne estis tiom severa aǔ minaca, kiom malbonhumora. Ne estis malfacile kompreni ke al li tute ne plaĉas la sekva interparolado kun mi. Li aspektis kiel iu, kiu tro longe okupiĝas pri la sama laboro por eĉ povi trovi en ĝi ian ajn allogecon. Mi jam vidis tian mienon sur vizaĝoj de iuj maljunaj enketaj juĝistoj kaj juĝistoj. Finfine, la homo eksuspiris, pasis per fingroj laǔ la alta frunto kaj ĉesigis la silentadon.
"Vi komprenas kie vi troviĝas, ĉu ne?" Li havis profundan, lantparolan voĉon.
"En infero", mi replikis post mallonga hezitado.
"Tiel estas. Kvankam ni ne plu uzas tiun nomon. Vi konscias kial vi alvenis al ĉi tiu loko?
Mi ne tuj respondis. Al mi estis klare ke estas sensence ion ajn kaŝi aǔ nei, sed mi ne devis ĝuste kulpigi min mem. "Mi povas supozi…"
"Vi povas supozi?" La tono de lia voĉo plialtiĝis. "Eĉ ĉi tie estas malofte videbla ĉi tia dosiero." Li ekfrapis per artiko de mezfingro sur la ekranvitron.
"Eble mi povus doni iajn klarigojn…"
"Ne!" li interrompis min akre. "Indulgu min de tio, mi petas vin! Kiel ja estas nekomprenemaj ĉiuj, kiuj tien eksidas. Ĉu ne sufiĉas, ke mi devas konatiĝi kun abomenaĵoj, kiujn vi faris, sed vi eĉ volus ke mi aǔskultu viajn hipokritajn kaj mukajn klarigojn. Ili min ofte naǔzas pli ol viaj malbonfaroj. Cetere, ne estas ĉi tie io ajn por klarigi. Ĉio estas komplete klara. Mi scias ĉion pri vi. Ĉiun bagatelaĵon. Ĉu vi, cetere, estus ĉi tie, se ne estus tiel?"
"Okazas eraroj!" – rimarkigis mi duonvoĉe.
"Ne ekzistas eraroj!", neelpeteble respondis la homo. "Eĉ se ili ekzistus, malfrue estas por ilia korektado. De ĉi tie ne ekzistas elirejo. Kiu foje alvenas, daǔre restas."
Kompreneble, mi sciis tion. Ĉiuj scias tion. Tamen, mi devis provi ankoraǔ ion.
"Ĉu oni eble konsideras penton?" demandis mi maksimume penteme.
Ĉi-foje ne estis necese ke li ion ajn diru. Lia rigardo elokvente sciigis al mi kion li pensas pri mia pentado.
"Vi ne perdu la tempon. Mi ne havas tempon por tiuj stultaĵoj. Mi ne povas levi la kapon pro la laboro. La mondo neniam estis ĉi tia. Ĉu vi entute povas imagi kia ŝarĝo kuŝas sur mia dorso?
Mi povis tion imagi, sed ĉar la demando estis nur retorika, mi mallevis la ŝultrojn. Mi ekhavis impreson ke la homo pormomente ekdeziris lamenti pri siaj malfacilaĵoj, sed tamen li ŝanĝis la opinion.
"Nu, bone, ni nun lasu tion. Ne gravas. Aliru ni la aferon. Ni devas konstati kio por vi estus la plej konvena."
"Kiel puno?" demandis mi singarde.
"Ni tion nomas terapio."
"Brulado en fajro estas terapio?"
"Kiu parolas pri brulado en fajro?"
"Eble kuirado en bolanta oleo aǔ senmembrigo…"
"Ne estu vulgara! Ni ne troviĝas en Mezepoko."
"Pardonu, mi ne sciis..."
"Simple estas nekredeble kiom tiuj, kiuj alvenas ĉi tien, estas ŝarĝitaj per antaǔjuĝoj. Vi pensas, ke ni vivas ekster la tempo? Ke ĉi tie nenio ŝanĝiĝas? Ĉu ja ĉi tio povus kunekzisti kun tiuj barbaraj kruelaĵoj?" Li flanke frapetis la monitoron.
"Kompreneble, ne", prete mi konfirmis.
"Ĉiu epoko havas konvenan inferon. Nun tio estas biblioteko."
Mi konfuze fermetadis la okulojn: "Biblioteko?"
"Jes. Loko kie oni legas librojn. Ĉu vi aǔdis pri bibliotekoj? Kial ĉiuj estas tiel konsternitaj eksciante pri tio?"
"Aspektas iom … neatendita."
"Nur se oni senpripense observas. Sed se vi enprofundiĝas en la aferon, vi vidos ke tio tute ne estas neordinara."
"Neniam mi ekpensus."
"Verdire, sincere dirante, unuamomente ankaǔ ni estis surprizitaj. Sed tio, kion al ni la komputilo komunikis, estis senduba. Tre utila aparato."
Li faris paǔzon. Pasis kelkaj momentoj antaǔ ol mi komprenis kion oni de mi atendas. "Tre utila, ĉiukaze", mi rapide ripetis.
"Precipe por statistikaj esploroj. Kiam ni entajpadis informojn pri ĉiuj kiuj ĉi tie troviĝas, montriĝis ke la eco kiu interligas la plej grandan nombron de niaj internuloj, eĉ 84,12 procentojn, estas foresto de legemo. Ĉe 26,38 procentoj oni eĉ povus tion kompreni. Ili estas tute analfabetaj. Sed kion diri pri aliaj 47,71 procentoj kiuj, kvankam skribosciaj, dumvive ne prenis eĉ unu libron en la manojn, kvazaǔ ĝi estus infekta? El restantaj dek procentoj iuj eble sporade tralegis ion, sed pli bone estus se ili tion ne estus farintaj, ĉar tio kion ili legis estis tute senvalora."
Mi kapneis. "Kiu dirus tion?"
Li observis min subokule. "Kial tio al vi aspektas stranga? Ekiru nur de vi mem. Kiom multe vi legis?
Mi pripensis mallonge, penante rememori. ”Ja, kion diri, ne tiel multe, verdire."
”Ne tiel multe? Mi diros al vi precize kiom multe." Denove aǔdiĝis tono de rapida serĉelektado sur klavoj de klavaro. ”En lastaj dudekok jaroj de via vivo vi komencis legadi du librojn. En la unua vi alvenis ĝis duono de la kvara paĝo, kaj en la dua vi sukcesis forlegi nur enkondukan alineon."
"Ĝi ne estis amuza por mi", mi replikis mallaǔte, konfesante.
"Ĉu? Kaj aliaj aferoj estis interesaj por vi?"
"Mi tute ne antaǔsentis ke nelegado estas mortkulpo."
"Ĝuste, ĝi ne estas. Kvankam la mondo estus pli bona se ĝi estus. Ankoraǔ neniu pro nelegado venis al infero. Pro tio, la afero preteriris nin ĝis enkonduko de komputilo. Sed kiam ni, dank’ al ĝi, ekvidis ĉi tiun ligon, montriĝis la ebleco ke ni eluzu tion. Eĉ pluroble. Oni povus, fakte, diri ke el tio rezultis vera reformo de la infero."
"Pri tio oni nenion scias."
"Kompreneble, oni ne scias. Kiel eĉ eblus scii? El tio rezultas ankaǔ ĉiuj tiuj antaǔjuĝoj. Kvankam ĉi tio neniam estis loko kia la homoj imagas. Eterna turmentejo kiun gvidas senkompataj sadistoj. Ĉu vi povas senti odoron de sulfuro, pri kiu ĉiuj tiom rakontas?"
Mi ekflaris la ĉirkaǔan aeron. Ĝi estis seka kaj malfreŝa, iom ŝima. "Ne", mi devis konfesi.
"Ni simple estis malliberejo. Kun iuj specialaĵoj, fakte, sed la reĝimo ĉe ni fundamente ne estis diferenca de la reĝimo en viaj malliberejoj. Kiel vi traktis malliberulojn tie, tiel ankaǔ ni traktis ilin ĉi tie. Kial ni diferenciĝu, cetere? Se ĉi tie okazis kruelaĵoj kaj torturadoj, tio signifas ke ni sekvis vian ekzemplon. Kiel, dume, cirkonstancoj ĉe vi kun la tempo pliboniĝis, tiel ankaǔ la restado ĉi tie fariĝis pli kaj pli tolerebla. Tiom, fakte, ke finfine ekminacis danĝero ke oni perfidu bazan koncepton de infero."
"Kiel vi pensas?"
"Malliberejoj ekde nelonge ĉe vi fariĝis ripozejoj. Oni povus eĉ diri mezkategoriaj hoteloj. Vi tion, finfine, plej bone scias. Vi pasigis konsi­derinde longan tempon tie kaj al vi tute ne estis malkomforte, ĉu ne?
Mi pripensis mallonge. "Ne, kvankam nutraĵo ne estis ĉie ĝuste la plej bona". Precipe deserto."
La homo malantaǔ la monitoro mallonge eksuspiris. "Jen, vidu. Kaj nun, iuj privelegioj ĉi tie tamen ne povis esti permesitaj. Forestado por semajnfino, ekzemple. Aǔ uzado de poŝtelefono. Kiel tio aspektus?"
"Sed tio konsiderinde faciligus eltenadon de la puno…"
"Eble. Oni ne rajtas, dume, perdi el vido ke ĉi tio tamen estas infero. Kaj tiel, ni ektroviĝis en fendo. Ekminacis danĝero ke ni fariĝu tio pro kio oni nin ĉiam kulpigadis: ke ni estas pura personiĝo de nehumaneco kaj minacado de homaj rajtoj. Feliĉe, tiam ni malkovris nelegadon."
"Pardonu, sed mi ne komprenas kiun rilaton tio havas?"
"La afero estis simpla. Ni enkondukis legadon kiel ĝeneralan devon. Tiel ni kunligis belon kaj utilon. Antaǔ ĉio, ni ebligis al niaj internuloj ke ili forigu ĉefan mankon, kiu ilin venigis ĉi tien. Se ili pli multe estus legintaj, ili havus malpli multe da motivoj kaj tempo por malbonagoj. Por ili la legado estas vera saniga favoro. Tial ni opinias ke tio estas terapio kaj ne puno, kvankam oni eble tion aplikadas kun ioma malfruo. Sed, fakte, por tio neniam estas malfrue. Kaj kiel nomiĝas la loko kie ĉiuj ĝuas la legadon?"
"Biblioteko?"
La homo etendis la brakojn. ”Klare. Sed biblioteko povas esti nur laste kulpigita pro rompo de homaj rajtoj, ĉu ne? Tiel ni per tiu ago sam­tempe deprenis de ni tre malagrablan riproĉindaĵon. Eĉ ni iĝis pli humanaj ol viaj malliberejoj. Ankaǔ en ili ekzistas bibliotekoj, kompre­neble, sed kion tio valoras, se preskaǔ neniu ĝin uzas? Kvazaǔ ili entute ne ekzistus. Jen, prenu vian propran ekzemplon. Ĉu vi almenaǔ unufoje eniris en bibliotekon en iu el multaj malliberejoj en kiuj vi restadis?
"Mi eĉ ne sciis ke ili ekzistas", mi respondis sincere.
"Kion mi diris al vi? Sed, ne zorgu, baldaǔ ni donos al vi okazon kompensi la preterlasitan. Kaj multe pli ol tio, fakte. Antaǔ vi estas, laǔvorte, tuta senfino de legado."
Kelkajn momentojn mi staris fiksrigardante la homon, senvorte. "Tio estas, do, mia puno? Ke mi legadu?"
"Terapio."
"Terapio, jes. Ekzistos nenio alia?" Mi provis sufoki la tonon de malplistreĉo en la voĉo, sed mi ne sukcesis.
"Kompreneble, ne. Vi bele sidos en via karcero kaj legados. Tio estas ĉio. Vi ne havos eĉ ian ajn alian devon. Mi devas, dume, vin atentigi ke la eterneco estas tre longa tempo. La legado povus foje fariĝi enua por vi. Tio okazas al multaj niaj internuloj kaj tiam ili fariĝas tre inventemaj. Kiajn trukojn ili elpensadas nur por igi impreson ke ili legas, kvankam ili tion ne faras. Sed ni havas manierojn por diveni ĉiujn tiujn ruzajn trukojn. En tiuj kazoj ni devas, bedaǔrinde, aplikadi rimedojn de perforto por konsentigi ilin reveni al legado. Ĉe la plej persistaj kaj obstinaj, tiuj estas kelkfoje tre dolorigaj, mi timas."
"Kaj homaj rajtoj? Humaneco?"
''Tion ni ne tuŝas. Ĉi tio estas ekskluzive por ilia bonstato. Ni ne povas permesi ke pro ilia spirita mallaboremo ili malutilu al si, ĉu ne?
"Verŝajne", mi replikis, ne tute konvinkite.
"Tio estas baza kion vi devas scii. Vi jam alkutimiĝos kun ĉi tieaj kondiĉoj. Komence al vi probable estos pli malfacile, ĝis kiam vi alkutimiĝos, sed finfine vi ekkomprenos ke la legado donas nekompareblajn plezurojn. Ĉiuj tion ekkomprenas, dum eterneco, iu pli frue kaj iu malpli frue. Mi esperas ke vi intertempe kondutos maturece kaj sobre kaj vi ne devigos nin al perfortaj agoj. Tiel al ĉiuj estos pli agrable kaj pli facile. "
Ĉar mia senkontraǔdira konsento evidente subkompreniĝis, mi kapklinis. La lipanguloj de la homo unuafoje iomete fleksiĝis supren, farante ian duonombron de rideto.
"En ordo. Ni vidu fine kiu terapio por vi estus la plej konvena. Kiun specon de tekstoj vi plej volonte legus?"
La demando estis malfacila, tiel ke mi ne tuj respondis. "Detektivajn romanojn, eble", mi diris fine, per duondemanda voĉo.
"Ne, tio tute ne!" vigle replikis la homo, denove kuntirante la brovojn. "Ja, tio estus kvazaǔ ni al malsanulo donus venenon anstataǔ medika­mento. Ne, vi bezonas ion tute kontraǔan. Ion mildan, ĉastan, nobligan. Pastoralajn verkojn, mi dirus. Jes, tio estas vera elekto por via animo. Idilio. Ni multfoje ĝin preskribas. Ĝi havas vere miraklofaran efikon."
Ŝajnas ke li en mia vizaĝo vidis ion, kio al li eble ŝajnis esprimo de naǔzo. Kiam li denove ekparolis, lia voĉo rericevis komencan akrecon.
"Se al vi ĉi tio eble aspektas maljusteco, kiel konsolo ekservu al vi la ekscio ke mi donus ĉion, se mi povus troviĝi je via loko. Ke mi ĝuu idilion. Almenaǔ iomete. Sed mi ne povas, bedaǔrinde. Tio ne estas destinita al mi. Anstataǔ tio, mi devas legadi ekskluzive fiaĵojn kaj malnoblaĵojn kiuj simple torentadas de ĉi tie. Kvazaǔ akvo tra rompita kluzo.” Li ekfrapetis denove la monitoron, ĉi-foje de supre. "La eterno por mi tute ne daǔras malpli longe ol por vi. Tio estas maljusta. Kiam ajn vi falos en krizon, vi nur pripensu kiom mi envias vin kaj vi sentos vin malpli pene."
Li eksilentis. Malharmonia alteco kaj malgajiga koloreco de la ĉambro kvazaǔ subite falis sur lin, ŝanĝinte lian vizaĝon en maskon de naǔzo kaj senespero. Li pluobservis min ankoraǔ mallonge, per pli kaj pli malplena rigardo. Antaǔ ol etendi la manon por preni okulvitrojn kaj remeti ilin, li levdirektis la kapon al la pordo malantaǔ mi. Li nenion diris, sed ĝi tamen tuj ekknaris. Forta mano de la gardisto baldaǔ denove troviĝis sur mia ŝultro. Mi leviĝis de sur la seĝo sub la elektra bulbo kaj ekiris eksteren. Elirante, mi kaptis okazon por ankoraǔ foje ekrigardi la homon malantaǔ la tablo. Li preskaǔ komplete foriĝis malantaǔ la monitoro, koncen­triĝante al nova dosiero. Post momento la pordo kaŝis lin kaj mi ekiris kun la gardisto tra koridoro, al mia karcero, kie ankaǔ min atendis longa legado.
..........................................................................................................
Tradukis: Dimitrije Janičić