En la suda Serbio, proksime al urbeto Kurŝumlija, ĉirkaŭ 90 kilometroj de urbo Niš, ekzistas tre neordinara miraklo de naturo. En popolo ĝi nomiĝas Diabla urbeto (serbe Đavolja varoš).
Ŝtonaj kolonoj (202) altaj de du ĝis 15 metroj kaj larĝaj de duono ĝis tri metroj faras tiu neordinara urbo. Alie, tio estas tre malofta natura geomorfologia fenomeno, unika en Serbio kaj rara en la mondo.
Ŝtonaj kolonoj fariĝis per ago de erozio sur tereno de malkompakta sed kruda materialo. Iam tiu tereno estis centro de vulkanaj aktivecoj. Tamen, "krimulo" estas homo. Homoj detruis arbaron kaj per ago de akvo dum centoj da jaroj fariĝis ŝtonaj turoj. Sur ĝiaj pintoj staras ŝtonaj ĉapoj kiuj servas kiel pluvombreloj, sed akvaj torentoj plu portas teron kaj kolonoj fariĝas pli altaj.
Per sia multnombro, grandeco kaj stabileco "Diabla urbeto" estas la plej konata natura monumento de tiu speco en Eŭropo. Ĝi estas proklamita kiel nacia natura valoraĵo de escepta valido kaj sub protekto de ŝtato.
Apud la neordinara ŝtona urbeto ekzistas du fontoj de minerala akvo. Unu estas tre acida (pH 1.5) kun alta enhavo de mineraloj (15 g/l) en Diabla kanjono. Dua fonto, nomata Ruĝa fonto, (pH 3.5) kun malalta enhavo de mineraloj (4.372 ml/l). Ambaŭ fontoj – diras fakuloj – estas tre bonaj por konstruo de malsanulejo kaj banloko utilaj por kuracado diversaj malsanoj.
En popolaj legendoj oni diras ke tiuj ŝtonaj kolonoj estas ŝtonigitaj nuptogastoj kiuj volis, laŭ deziro de diablo, edziĝi fraton kun fratino. Kompreneble, Dio punis ĝin.
Nuntempe, tio estas nur turisma spektaklo.