Oni diras “Tempo estas mono”, tio estas univesala vero.
Mi ne konsentas. Ne estas ĉio en mono, kvankam mi konsentas ke ĝi estas utila. Tamen, vi haltu kaj ekpensu! Malrapide. Oni devas estimi la tempon. La tempon, kiu estas donita al ni por nia unika vivo. Ĉar, ni, hastante, ne povas ĝin plilongigi. Kontraŭe, mi mallongigos ĝin. Kaj, pri kvalito de la travivinta tempo, mi eĉ ne volas paroli.
Ho, Dio, pri kio temas?
Vi manĝas rapide, starante, tielnomatan “rapidan nutraĵon”! Vi forgesis la naturan guston de nutraĵo.
Vi legas mallongigitajn interpretojn de libroj. Iom post iom kaj vi legos nur SMS mesaĝojn. Ĉu alvenas la tempo de SMS literaturo?
Vi forgesis Mocarton kaj Bethovenon. Ili pluvivas, ĉar partoj de iliaj verkoj estas enkonstruitaj en poŝtelefonoj.
Vi ne skribas leterojn al gepatroj kaj geamikoj. Vi sendas retmesaĝoj. Pli bele estas lasi al ili surpaperan dokumenton pri via amo.
Vi postulas rapidajn respondojn.
Vi veturas per pli kaj pli rapidaj aŭtoj.
Vi ne havas tempon por promenado.
Homo, haltu! Ekpensu!
Prenu librojn “Milito kaj paco” aŭ “Mastro de l` ringoj”. Trovu ĝuon en malrapida ilia legado.
Vi ne trinku kafon aŭ vinon – hastante. Ili estas faritaj por ĝuado.
Vi helpu al via edzino knedi panon. Se vi forgesis kiel tion fari, konsultu malnovan kuirlibron!
Vi promenu trankvile, malrapide.
Vi sentu per ĉiuj sentumoj odoron de printempo kaj aŭtuno, varmecon de somero kaj vintran froston.
Vi enamiĝu! Ne timu de amo. Kiu ne amis tiu ne vivis. Ne estas peko doni vin al amo.
Trinku posttagmezan teon, ne rapidigante. Ĝuu ĝin.
Iufoje kuŝiĝu sur herbejo kaj observu la nubojn.
Ĝuu pro kreskado de viaj infanoj, nepoj, najbaraj infanoj.
Ho Dio, kiom da aferoj vi preterlasadas. Ne permesu ke tio okazu al Vi.
Lernu ĝui la vivon!
Ne zorgu, vi alvenos al la fino. Neniu ankoraŭ tion evitis.