Iu franca kardinalo diris kiel malbenon: „Vi vivu en interesa tempo!“
Ni, kiuj loĝas en Balkano, en lando Serbio, evidente, tiel vivas.
Mi mem scias ke pri Serbio kaj pri serboj ekzistas stereotipoj. Sed, stereotipoj ne estas ĉiam vero. Sed, ili ne fariĝis sen kialo. Kialo estas, diras ĉi tieaj homoj loko de tiu lando kaj eterna malobeemo de serboj kiuj ne rekonas aŭtoritatojn.
Nu, rigardu ni la historion.
Loĝantoj de Serbio vivis en ok ŝtatkadroj – de princolando, poste reĝolando kaj socialisma lando ĝis nuna demokratia Serbio. Serbio estis orienta despotio, monarkio, komunista ŝtato kaj nun parlamenta demokratio.
En tiu lando de la jaro 1835 ĝis 2006 ŝanĝiĝis dekunu konstitucioj. Oni jam parolas pri nova ŝanĝo de la konstitucio.
La limoj de Serbio estas ŝanĝiĝitaj dekfoje de unua serba ribelulo (kontraŭ turkoj) ĝis nuntempo. Nun estas, laŭ la Usono kaj multaj aliaj, antaŭ la pordego de Serbio nova ŝanĝo de limoj – Kosovo devas apartiĝi de Serbio. Verdire, pri tio ekzistas diversaj opinioj, tio minacas per nova monda krizo, kaj inundo de novaj dezintegracioj en Eŭropo – kiujn, denove, kaŭzas Serbio.
Ne forgesu, en menciita periodo Serbio estis tri foje okupita kaj tri foje liberigita.
Ĉefurbo de Serbio, Beogrado, en lastaj cent jaroj, kvinfoje estas bombardita.
Ĉiuj regantoj de Serbio, krom princo Miloš kaj marŝalo Tito estis mortigitaj, aŭ perforte forigitaj el regado.
Mia amiko, filozofo, diris al mi: „Kiun ni kulpigu? Ni konstruis nian domon sur la vojo, pli bone diri, en la krucvojo inter Oriento kaj Okcidento. Tio signifas ke ĉiu deziras esti posedanto de tiu krucvojo.“
Tamen, ĉi tie homoj vivas, ĝojas kaj malĝojas, urbo vivas kiel multaj europaj metropoloj, politikistoj en ĉirkaŭ cent politikaj partioj batalas por sia loko en aŭtoritato kaj politika potenco, en dudeko da teatroj finita estas internacia festivalo de novaj teatraj tendencoj, la plej belaj virinoj promenadas en Knez Mihailova strato, en Guĉa pasintsomere okazis la plej granda festivalo de trumpetistoj el la tuta mondo, fremdlandanoj aĉetas serbajn firmaojn, en galerioj kaj kulturaj centroj organizas ekspozicioj la plej konataj kaj nekonataj pentristoj kaj skulptistoj, ĉiuj en Serbio fiere parolas pri serba tenisa miraklo, dum somero kvar rektoroj de amerikaj fakultatoj ofertis stipendioj al serbaj talentaj mezlernantoj, ktp, ktp.
Serbio apartenas al landoj de trielnomata „tria mondo“. Ĝi estas en Eŭropo, sed ne estas membro de Eŭropa Unio. Serbaj kaj internaciaj policistoj serĉas militkrimuloj de la lasta milito, Ratko Mladić kaj Radovan Karadžić (tio estas kondiĉo por interparoli pri EU). En urbo Niŝ aperis epidemio de infekta iktero. Sur la tiel nomata administra limo kun serba regiono Kosovo estas konfiskitaj informoj de serbia armeo, kiuj kosovaj albanoj preparis por ŝajnigi atakon de serba armeo al Kosovo. En Vieno reprezentantoj de Kosovo kaj serba registaro interparolas pri estonteco de ĉi tiu regiono.
Batalo kontraŭ diversaj bandaĉoj daŭras dum jaroj. Ĉe ni ekzistis kaj funkciis diversaj mafioj: transporta, dogana, bankrota, kleriga, vojaĝa k.s. Nova ŝtato havas plenmanojn da laboro – kiel neniigi ilin.
Interesaj diskutoj daŭras pri lingvo. Iama serbokroata nun, precipe el politikaj kialoj, fariĝis: serba, kroata, bosnia, montenegra... Ne estas grave ke ĉiuj komprenas unu la aliaj, sed por novaj ŝtatoj devas ekzisti propra lingvo. Ĉe ni ne povas esti kiel ĉe angloj!
Do, en Balkano kaj en Serbio, nenion nova. Malnovaj interdividoj, diskutoj, malicoj. Denove alvenis aŭtuno, pluvegas, trotuaroj estas kaŝitaj per defalita foliaro. Naturo iras laŭ sia vojo.
Homoj...?
Ni vidos.
Beogrado, la 5a de novembro 2007-11-05