En Beogrado pasintmonate estis malfermita Muzeo de romaoa kulturo. Tio estas la unua tia speco muzeo en Serbio kaj unu el maloftaj en Eŭropo.
La romaoa kultura tradicio la plej parte estas parola: poemoj, rakontoj pri lertoj kaj metioj, pri subnaturaj estaĵoj, pri vojaĝoj ktp.
La plej malnova teksto en romaoa lingvo aperis en la jaro 1537. Ĝin notis homo kiu ne scias romaoan lingvon, sed liajn enskribojn ankaŭ nune oni povas kompreni (Laŭ Endrju Bord: La unua prezentado de scio).
Nemulte da tekstoj skribitaj en romaoa lingvo ne estis konataj al mallarĝa leganta publiko, la unua aktiveco de Beograda romaoa muzeo estis ekspozicio pri romaoa skribita kulturo. En ekspozicio mi vidis multajn librojn pri romaoj eldonitaj en diversaj ŝtatoj kaj en diversaj lingvoj.
La unua kolekto de poezio aperinta en romaoa lingvo aperis en Serbio 1969 sub titolo "Romao serĉas lokon sub suno" kiun preparis s-ro Rajko Ĝuriĉ.
|
| Dragoljub Ackovic, direktoro d… |
Mi tradukis poemon de Ciganino Gina Ranjiĉiĉ skribita en la jaro 1860:
"Nigraj korvoj flugas super tendaĉo
Nigraj korvoj cirkulas ĉielon
Pardonu al ili, Dio, ĉar malbenis la teron
Ni nenie eltrovas feliĉon
Nigraj korvoj cirkulas ĉielon
Pardonu al ili, Dio, ĉar malbenis la teron
Ni nenie eltrovas feliĉon
Nigraj korvoj flugas super niaj kapoj
Kie estas mia mizera edzo, kie estas edzo mia
Ni devas detrui tendon kaj forkuri."
Kie estas mia mizera edzo, kie estas edzo mia
Ni devas detrui tendon kaj forkuri."
Send a message
Search for members



Roland Platteau says:
Eĉ nun en Francio ĉie oni metas pordoframojn ĉe la eniro de aŭtoparkejoj, alte kalkulitaj, por ke karavano ne povu trapasi.
Kaj fojfoje vastaj deplojoj da polico forĉasas tutajn romaajn setlejojn, detruante ĉion.
Dimitrije Janicic says:
xxx says:
Sulko says:
Foje - avino Kata estis tristega. Ĉiuj prizorgis ke ŝi ne mortu.
Mi proponis ke ili aĉetu botelon da biero - se mi sukcese igu Katon - kanti. Se mi ne sukcesos - tiam mi al ili aĉetu po butelon da biero. Mi tion proponis duonlaŭte ĉar Kato estis duonsurda. Ili, tre volonte, konsentis.
Tiam mi komencis "kanti" ŝian plej ŝatatan anadolian melodion, kiun ŝi akceptis dum ŝia edzo laboris en Turkio, kiel inĝeniero - farante fervojon:
Doldur, doldur,
veri ĉei filĝanda,
Doldur, doldur -
Istambola menarese merĝanda..."
Kata atente auskultis kaj, primokege, taksis:
"Ĝuste - kiel nahtingalo el marĉo!"
"Ĉu vi kapablas pli bone?"
"Kompreneble!"
"Ek, ke ni aŭdu!"
Kara Kato ekkantis kiel ĝusta nahtingalo - bilbil el Bulbulder (parto de Beograd).
Sulko edited this comment 3 weeks ago.
Dimitrije Janicic says:
Sulko says:
fulmo says: