Pasintsemajne en la teatro "Joakim Vujiĉ" en urbo Kragujevac" okazis por Serbia Esperanto-movado – historia okazaĵo: la unua profesia teatra spektaklo en lingvo Esperanto.
Aktoris la skipo internacia: Saŝa Pilipoviĉ (Aleksandar Postnikov), aktoro de kragujevaca teatro, Miĉo Vrhovac (L. L. Zamenhof), esperantisto el Banja Luka (BiH) kaj Ljubica Gaŝpareviĉ (Lidoĉka), ankaŭ aktorino de kragujevaca teatro "Joakim Vujiĉ". Enscenigisto estis Miliĉ Jovanoviĉ, membro de grupo Shelter Sceno.
Teatra salonego estis plena. Organizantoj preparis simultanan tradukaĵon por neesperantistoj. Spektaklo estis parto de solena fina vespero de Internacia festivalo de malgrandaj scenoj kie partoprenas teatroj el Serbio, Englando, Romanio, Usono, Italio kaj Makedonio.
Al tetra spektaklo, la unua profesia spektaĵo en Esperanto lingvo en Serbio ĉeestis beogradaj kaj kragujevacaj esperantistoj kaj kaj partoprenantoj de festivalo el aliaj landoj.
Send a message
Search for members

Stelo says:
amikaj salutojn el Slovenio!
Dimitrije Janicic says:
Mi informos aktorojn pri Viaj salutoj.
Sulko says:
xxx says: