Dimitrije Janicic Published on October 5, 2009
by Dimitrije Janicic

Dimitrije Janicic's blog

Browse posts
new TV-TURO SUR MONTO AVALA
Posted on November 25, 2009
1 comment (latest 2 days ago)
En Beograda Esperanto-societo: PRELEGO PRI BONA VOLO
Posted on November 15, 2009
Dum septembro: ROMAOA (CIGANA) MUZEO ESTAS MALFERMITA EN BEOGRADO
Posted on November 10, 2009
7 comments (latest 2 weeks ago)
En teatro "Joakim Vujiĉ" en Kragujevac: HISTORIA TEATRA OKAZAĴO
Posted on October 20, 2009
4 comments (latest 2 weeks ago)
Ribarska Banja: SUPER FINON DE VOJO
2 comments (latest 6 weeks ago)
OKAZAĴOJ EN OKTOBRO
Posted on October 3rd, 2009
2 comments (latest 6 weeks ago)
MALJUNULO KAJ JUSTO
Posted on October 2nd, 2009
9 comments (latest 5 weeks ago)
OKAZAĴOJ EN SEPTEMBRO
Posted on September 2nd, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Vizito al 31a REF en Mali Iĝoŝ: NEFORGESEBLA TRAVIVAĴO
Posted on August 10, 2009
2 comments (latest 5 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 160 times

Ribarska Banja: SUPER FINON DE VOJO

Monday October 5, 2009 at 07:09PM

En Serbio ekzistas tridek kvar banlokoj. Ĉi tiun someron mi estis en termobanejo aŭ varmobanejo pri kiu mi unuafoje aŭdis. Ĝi nomiĝas Ribarska Banja (Fiŝista banloko) kaj ĝi situas 35 kilometroj de la urbo Kruŝevac, sur deklivoj de la montaro Jastrebac. Ĝi havas varman akvon kiu komparas kun mondkonataj banlokoj en la montaroj Pireneoj.

Ribarska banja 002
Ribarska banja 002
Akvon el tiuj fontoj sendis en la jaro 1834 princo Miloŝ al Viena Medicina fakultato por esplori ĝiajn sanigajn ecojn. Rezultoj estis pozitivaj. Konstruado de banloko komenciĝis en la jaro 1904. Nuntempe tio estas speciala malsanulejo por malsano de ostoj kaj turista loko.

Ribarska banja 001
Ribarska banja 001
Ribarska Banja situas ĉe fino de vojo. Ĝis ĝi oni povus alveni laŭ asfalta ŝoseo per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso. Plue, al pintoj de Jastrebac vi povos iri nur piede laŭ kapraj vojetoj. Akvo el ses fontoj kies temperaturo estas inter 36 ĝis 42 Celsiusgradoj, krome en specialaj terapiaj banejoj de la malsanuilejo, plenigadi konstante basenojn por banado, kie ĉiam , sendepende al vetero, estas multaj baniĝantoj.

DANKEMO AL SVISA KURACISTO

Skulptaĵo de dr Kin
Skulptaĵo de dr Kin
Ĉi jare en Ribarska Banja estas malkovrita monumento al la svislanda kuracisto kaj humanisto Viktor Kin (1887-1919). Li dum Balkanaj kaj La Unua mondmilito ekkonis multajn serbajn militistojn kaj kuracis ilin. Tion li daŭre faris senpage post la milito en lia malsanulejo en Svislando.



SKULPTISTO EN BANLOKO

003 Skulptisto Cedomir Ristic 001
003 Skulptisto Cedomir Ristic…
En Ribarska Banja mi renkontis skulptiston Čedomir Ristiĉ, direktoron de Muzeo en Prokuplje. En Parko de Ribarska banja staras liaj skulptaĵoj Princo Miloŝ, Reĝo Petar kaj Naĝantino (vidu fotoj).



MONUMENTO DE POPOLA HEROO

Monumento al popola heroo Velizar Stankoviĉ Korcagin 108
Monumento al popola heroo Veli…
Sur la pinto de monto super Ribarska Banja ekzistas monumento de la popola heroo el Dua mondmilito kontraŭ faŝistoj – Velizar Stankoviĉ Korĉagin. Nuntempe neniŭ zorgas pri ĝi.
Kiel ni havas mallongan rememoron?

REĜAJ ŜTUPAROJ

Ŝtuparoj de reĝo Petar la Unua
Ŝtuparoj de reĝo Petar la Unua
Serbia reĝo Petro la Unua estis ofta gasto de la banloko. Li malsanis de reŭmatismo kaj banloka akvo helpis al li. En banejo estis konstruita speciala malalta ŝtuparo por la maljuna reĝo.



Malfermo de monumento
Malfermo de monumento
En Ribarska Banja, ĉijare posteuloj de serbiaj militistoj, okaze de la naudeka jaro de lia morto starigis lian buston en parko de Speciala malsanulejo Ribarska Banja. Lia ekscelenco svisa ambasadoro dum solena malfermo de monumento (el arkivo de Malsanulejo).



Ĉirkauaĵo
Ĉirkauaĵo
Freŝa aero, trankvilo, tre malakra vetero en la ŝirmita valo inter montaraj pintoj, Ribarska Banja estas tre agrabla, akvo de fontoj estas saniga, prezoj ne estas altaj, kaj tial kapacitoj de Banja malsanigaj kaj turistaj estas ĉiam plenaj.



2 Comments / add your comment?

xxx says:
Da li si mogao da udaris sitniji slog? Kad donesem lupu citacu.
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Estis strange de la unua rigardo legi tradukon por Ribarska Banja, sed nur post sekundo mi komprenis, ke ja ne ĉiuj esperantistoj estas slavaj, por iuj aspektas kiel Tohuvaba Huo sen traduko :)

Dankon pro la belega raporto! Ni volas iam viziti Serbion kun la familio, eluzante la fakton ke ĝi restas senviza por rusianoj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...