1. Unua renkontiĝo kun E-to! Pro kio juĝisto lernis E-ton?
La unua kontakto estis Tibor Sekelj kiu vivis en mia naskiĝurbo Subotica. Li diris ke vojaĝos al Ĉinio. Mi ankaŭ ŝatus tion. Li respondis, do, lernu Esperanton. Mi tuj komencis lerni kaj poste al Ĉinio mi organizis la grupon kaj forflugis el mia lando 42 esperantistoj, kiujn gvidis mi, la komencantino. Esperanto estis mia amo je unua vido, mi restis fidela al ĝi. Mi ankaŭ finis Pedagogian akademion kaj E-to altiris min de tiu pedagogia flanko.



2. Kiel Vi fariĝis Ĉe-instruisto? Kie? Kiam? Kial?
Mi ĉeestis Jubilean UK en Pollando-Varsovio. Tie mi eksciis ke post kongreso estos seminario por Ĉe instruistoj. Mi restis kaj finis la unuan kurson. Poste mi devis ekzameniĝi A, B, C ĝis kiam mi ekhavis la diplomon: Cseh metoda instruisto. Intertempe mi jam multe vojaĝis kaj gvidis kursojn. Mi sentis ke la homoj bezonas tiuspecan kurson, ĉar tie ili tuj komencas paroli.
Karaj mi fariĝis Esperantristo post mia emeritiĝo! Do, neniam estas malfrue komenci fari ion kun bona volo.



3. Promenadu tra la Viaj instruistaj vojoj!
Tio ne eblas. Mi vizitis kvin kontinentojn kaj 54 landojn kaj nur en kvin ne gvidis kursojn. Plej longe mi restis en Brazilo, kaj Novzelando, plej foraj landoj estis Ĉinio kaj Japanio, tie mi gvidis Cseh kurson dum UK, same kiel en Rotterdamo. Mi gvidis pli 120 kursojn, kaj prelegis kun lumbildoj pli ol 200 foje ie ajn en mondo.
a) Eksa Jugoslavio
Dum 8 jaroj mi gvidis kursojn en Bosnio-Sarajevo, t.n. somera lernejo. Kompreneble, mi gvidis kursojn en multegaj aliaj urboj de iama Jugoslavio.
b) Hungario
Mi tri foje estis paroliga instruisto en Fiŝkurso, tre interesa novmetoda seminario de Jozefo Horvath.
c) Turkio
Kun tri infanoj (muzikistoj-esperantistoj) el Serbio mi ĉeestis manifestacion en angla lernejo en Istambulo kie la lernantoj ankaŭ lernas E-ton. Estis ebla amikiĝo kun altnivela programo.
d) Irano
Kursoj: En Mashad por rifuĝintaj junulinoj el Afganio. En Teherano en Kultura Centro de Esperanto.
e) Burundo
Mia plej ŝatata Internacia seminario kiun ĉeestis anoj el Kongo, Tanzanio kaj Burundo, en Buĵumbura. En Rumonge por loka junularo. Dum mia restado tie dum unu monato mi havis 168 kursanojn. Tiam estis ankaŭ fondita ANEB la nacia Burunda E-to asocio. Miaj travivaĵoj estis tie la plej profundaj pro la malbona vivnivelo, sed la kursanoj estis ege diligentaj kaj karaj. La naturo bela.
f) Australio
Tio estis tradicia Somera kursaro (kie mi instruis laŭ Cseh metodo) kun samtempa Australia E-kongreso.



g) Novzelando
Eta kurso antaŭ Novzelanda Kongreso kaj paroligaj ekzercoj dum kongreso. Eta kurso post kongreso. Tamen mi tie restis dum tri monatoj kaj travojaĝis ambaŭ insulojn. Dank' al instruistino Jo Horton kiu prizorgis min. La gejziroj estas mirindaj!



4. Viaj esperantaj konatuloj (nur kelkaj)?
Mi neniun elektus ke la aliajn ne sentu sin ofenditaj. Estas multaj. Mi ekkonis multajn organizaĵojn pri kiuj mi frue neniam aŭdis: Mondcivitanoj, Sennaciuloj, Legio de Bona volo, Spiritistoj, Kvakeroj, ateistoj…
Mi vizitis grandajn kaj etajn Esperanto-bibliotekojn, Esperanto-centrojn, muzeojn, ekspoziciojn, seminariojn sennombrajn, prelegojn de konataj Esperantistoj, agadprogramojn, diversajn aranĝojn. Mi estis ĉeforganizanto de SAT kongreso en Beogrado.



5) Libroj tradukitaj (e-s aŭ s-e)
Aperis mia traduko al Esperanto de Tibor Sekelj Temuĝin la filo de stepo, kaj en serba de Masayuki Saionjhi "Speciala Orienta Diina masaĝo, libro de Bruno Vogelman "Nova Realismo", de Martin Kojc "La lernolibro de la vivo", "Centa simio", la libro de Branimir Ŝĉepanović Buŝo plena je tero kiun tradukis Antonio Sekelj kaj mi nur aldonis. Mi verkis multajn tekstojn por E-gazetoj
6) Libroj originalaj: Esperanto-Lingvo de Paco en Irano kaj Esperanto-Lingvo de Paco en Burundo. Tiuj du jam aperis, kaj nun mi preparas: Ie tie, kun iu, en la Mondo. Tio estos libro pri travivaĵoj kiujn mi nun verketas.



7) Kion Vi nuntempe faras?
Nuntempe mi kompilas KD pri "Virinoj en la Mondo" okaze de la Internacia virina tago, kaj ordigas miajn travivaĵojn en Suda Afriko, kie mi ne instruis ĉar tie mi ne havis kondiĉon fari tion.
8) Venontjare estos Via jubileo. Ĉu vi estas kontenta pri ĝisnuna laboro (kaj sukceso)?
Kial vi malkovras?: jes venontjare mi estos 80 jara. Do, mi komencis tro malfrue, tamen dum 25 jaroj mi faris sufiĉe (laŭ mia forto kaj kapablo) kaj mi estas kontenta, konsciante ke ĉiam oni povus fari iom pli. Mi instruis milojn da kursanoj, espereble kelkaj restis bonaj Esperantistoj.



9) Rakontu neordinaran travivaĵon el Esperanta laboro!
Tio estis kiam Tibor Sekelj devis vojaĝi al Sofio-Bulgario pro ĉeesti UNESKO kunsidon por akriri Rezolucion pri Esperanto. Li petis mian akompanon ĉar li havis novan aŭton kaj ne ŝatus veturi sola. Post 200 kilometroj ni konstatis ke li forgesis kaj la pasporton kaj la monon hejme. Do, ni devis revojaĝi. Poste ni perdis la kunligon kun homoj kiuj atendis nin, duon tagon frue. Ni tute ne sciis kien ni iru. Post noktomezo ni atingis la bulgaran limon kie la doganistoj ĉion elprenis el aŭto kaj faris ege malagrablan traserĉon. Ni estis suspektindaj!!! Pro malfruo kaj ĉio, ni estis ege nervozaj. Feliĉe, Tibor planis ripozi antaŭ la kunsido pro tio ni ekis unu tagon pli frue. Do, tamen li ne malfruis sed estis ege laca. La Rezolucio de UNESKO estis akceptita!
La plej neordinara estas ke al ĉiu lando mi devis havi vizon, kio kostas, ne nur monon sed torturon, dumnoktan vicstaron antaŭ ambasadejoj, konzulejoj ktp. Mi havas plenajn ses pasportojn.
El Singapuro mi vojaĝis al Malezio, kaj ĉe la dogano la ĉina amiko trairis sed mi estis haltigita. En demandlisto estis demando de kie mi venis – mia lando. Tiam ni estis Serbio kaj Montenegro. Tion mi skribis al listo. Poste montriĝis ke mia pasporto portas landnomon Jugoslavio, kio jam 10 jarojn ne ekzistas, sed tio restis neŝanĝita. Kiam ili kontrolis laŭ sia listo de landoj ili diris ke tiu lando ne ekzistas. Tiam mi rimarkis ke ili serĉas tiel kiel skribita sur pasporto JUGOSLAVIO kaj ne trovis, ĉar sur ilia listo estis Yugoslavio. Tiam mi vere sentis min perdita, pro unu litero! Fine ĉio en ordo…



10) Diru propran opinion pri Esperanto (sen konataj ofte ripetataj vortoj)
Iom ŝerce: Ĝis kiam ni ne elpensos ion Mcdonalds-on aŭ Coca Cola-on ni restos senmonaj. Sen mono estas malfacile sukcesi! Tamen ĝi estas mia ŝatata lingvo ĉar nur E-to ebligis al mi renkontiĝi kun miloj da homoj el ĉiu anguloj de la mondo, ne nur renkontiĝi sed amikiĝi kaj resti dum longaj jaroj geamikoj. Mi vere ekkonis kiel la homoj vivas, konstatis ke la diverseco estas tio kio placis al mi. Sed en la koroj loĝas la samaj sentoj!



11) Via la plej ŝatata esperanta libro
Eble mi diru miaj ŝatataj verkistoj: Julio Baghy, Istvan Nemere, Tibor Sekelj, Trevor Steel, Mikaelo Bronstein, Spomenka Ŝtimec…



12) La plej bela Esperanta kongreso, renkontiĝo…
UK en Kubo, UK en Pekino, UK Japanio… Vere, ĉiuj UK estis travivaĵoj. Interesa estis iu festo en Legio de Bona volo, en Rio de Janeiro, eble tio estis jara renkontiĝo. Mi estis sola el Eŭropo kaj salutis la renkontiĝon en Esperanto.



13) Kio estas malbona en E-movado?
Niaj kongresoj estas fermitaj, la ekstera publiko ne povas alveni al niaj programoj, ne povas konatiĝi kun ni, niaj ideoj. Ni maljuniĝas kaj mankas la novaj junaj, entusiasmaj homoj, ni ne malkovris kiel altiri ilin.
Min nur konsolas, tio ke nun pere de reto ni havas novajn junajn homojn kiuj lernas kaj interesiĝas, sed ili ne aliĝas al movado, eĉ ne al lokaj grupoj. Mi ne scias kiel solvi tion. Eble nova organiza formo, komputila reto aŭ io alia… Laŭ mi la reto ne estas movado!



14) Diru ion pri kio mi ne demandis Vin!
Vi ne demandis pri Brazilo. Mirinda lando. Mi traflugis pere de iu speciala bileto 30.000 km, de hejme, tra Brazilo kaj reen. Mi vizitis Amazonio, kaj 29 urbojn. La surpriza afero estis ke ĉie laŭ konsento kaj plano esperantistoj atendis min kaj transdonadis min kiel ŝtafeton de urbo al urbo. Tie mi gvidis kursojn en multaj lokoj kaj la plej amasa estis tiu ĉe Legio de bona volo en Sao Paolo. Tiu estas respektinda organizaĵo (eble mi diru speciala kristana religio). Oni laboras kiel entrepreno ĉar havas propran terkulturadon kie produktas verdaĵojn por la kuirejoj kie oni nutras la senhejmulojn, havas maljunulejon, infanĝardenojn, elementan kaj mezan lernejjn, grandan skipon de tradukistoj, organizantoj. Eldonejon, plurajn modernajn preĝejojn kiuj havas ankaŭ aliajn ejojn por renkontiĝoj, prelegoj ktp. Vere multaj homoj laboras bonvole, senpage kaj la rezulto estas videbla. Tiu movado disvastiĝas, bonfaras, havas respektindan organizan formon kaj uzas tiucele ankaŭ Esperanton.Unu el la celoj estas la edukado kiu ne estas tro en Brazilo
Mi tradukis kvin teatraĵojn kiuj estis prezentitaj dum kvin UK-oj. La ĉefrolanto ĉiam estis Saŝa Pilipoviĉ.
Fine mi dankas al ĉiuj kiuj invitis, gastigis min kaj akceptis mian instruadon. Ili ebligis al mi la plej belajn travivaĵojn.