Dimitrije Janicic Published on December 21st, 2008
by Dimitrije Janicic

Dimitrije Janicic's blog

Browse posts
Dum dek tagoj de februaro
Posted on February 6th, 2009
2 comments (latest 3 years ago)
Literatura premio de NIN al ROMANO PRI GRANDA INVENTISTO
Posted on January 28th, 2009
3 comments (latest 3 years ago)
FINO DE LA JARO
Posted on January 22nd, 2009
1 comment (latest 3 years ago)
Kuriozaĵoj el diplomatio: ĈE LA RONDA TABLO
Posted on January 5th, 2009
2 comments (latest 3 years ago)
Arkeologio: MESAĜOJ EL ANTIKVAJ TEMPOJ
4 comments (latest 6 months ago)
La plej granda ortodoksa preĝejo: TEMPLO DE SANKTA SAVO EN BEOGRADO
Posted on November 28th, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
LA NASKIGTAGO
Posted on November 9th, 2008
8 comments (latest 3 years ago)
PONTO SUPER RIVERO DRINA
Posted on November 8th, 2008
8 comments (latest 3 years ago)
Historiaj kaj kulturaj memoraĵoj de Danubvalo: PRAHISTORIA TROVAĴO VINĈA APUD DANUBO
Posted on September 27th, 2008
1 comment (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 864 times

Arkeologio: MESAĜOJ EL ANTIKVAJ TEMPOJ

Sunday December 21st, 2008 at 01:03PM
Kiam fakuloj de ŝtatoj Jugoslavio kaj Rumanio decidis konstrui, en la plej granda krutvalego (kanjono) de Eŭropo, je la rivero Danubo, Ĝerdap – tiel nomata "Fera pordo", akvo-energian centralon, ne antaŭsentis ke ili, dum konstrulaboroj, trovos restaĵojn de civilizacio kiu tie egzistas ses mil jarojn a.K. En Lepenski vir estis trovita kiel unu el la plej mirigaj kaj la plej brilaj kulturoj de prahistorio. Situanta en la meza parto de krutvalego, (hodiaŭ tereno estas sub akvo de artefarita lago) izolita, mondo por si mem, sed tamen tre diverseca kaj dinamika. Tiu kulturo ne ricevis influojn nek influis aliajn kulturojn de la regiono ĉirkaŭ Danubo.
Skulptaĵoj, kiuj estis prilaboritaj ĉi tie, estas grandaj ovalaj ŝtonetoj de grandgrajna sabloŝtono. Tie estis trovitaj 29 skulptaĵoj. Tiuj skulptaĵoj ĝenerale estas ŝtonaj kapoj sen koloj, kiuj estis metitatj apud hejma fajrejo en centra loko de domoj. Skulptaĵoj estas similaj, sed ĉiu el ili enhavas sian identecon. Domoj, aŭ sanktejoj estis rondaj kaj situantaj proksime de la rivero.
Ĉi tiu arkeologia trovaĵo reprezentas la plej malnovan signon de homa ĉeesto en tiu regiono de Eŭropo. Ĉio estas science priskribita en du monografioj. La unua libro estas "Lepenski vir", eldono el la jaro 1969, verko de la universitata profesoro, monde konata arkeologo Dragoslav Srejoviĉ, kie tra la 320 paĝoj de granda formato li verkis el sia vidpunkto pri tiu prahistoria trovaĵo. La dua libro (dulingva – serba kaj angla) estas tre luksa monografio de d-rino Ljubinka Baboviĉ sub la titolo "Svetiliŝta Lepenskog vira – Sanctuories of Lepenski vir" (Sanktejoj de Lepenski vir). Du arkeologoj diversece montras ĉi tiun lokon de loĝado kiel ordinaran homan loĝlokon aŭ kiel sanktejon.
Intertempe, ambaŭ konsentas ke tio estas la plej malnova loĝejo de homoj en antikva tempo, ses jarmilojn a.K. Prijuĝu laŭ skulptaĵoj kiujn arkeologoj nomis, ke iliajn mesaĝojn ricevis nuntempa homo.
Ĉu li komprenis ilin, tio estas alia demando.
translate into English

4 Comments / add your comment?

César Dorneles
César Dorneles says:
La amantoj de la Historio, kiel mi, dankas al vi, Dimitrij, pri la informoj.
3 years ago
xxx
xxx says:
Nur antaŭen Diso. Mi estas enamiĝinta en Lepenski vir. Ĝi estas historio, ĝi estas kulturo. En Serbio havas multajn interesajn aĵojn, interalie Lepenski vir. Tio povas ekkompreni nur malnovaj kaj kulturoriĉaj popoloj, sed ĝi neekomprenas koka kolao kulturo. Dankon kaj daŭru.
3 years ago
! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano says:
Mi aparte surprizis ke mi vidis betonon faritan en tiu periodo. Tio okazis kiam mi vizitis tiun lokon dum la esplorado. Tio estas klarigita tiel ke ili havis fajrejojn che la stonoj konsistantaj el materialo por fari polvon el kiu ili poste faris pavumon.
Mi ne kapablas kredi al arkeologoj kiuj "eksciis" ech kiel pensis kaj kiom ili opiniis farante skulptajhojn - chu ili havis religiajn motivojn, praktikan celon, auh estetikajn bezonojn. Mi pli volonte opinius ke tiuj homoj jam havis estetikan senton kaj ili faris ornamajhojn por marki iujn gravajn lokojn. Chu ech nunaj skulptistoj faras la figurojn ekskluzive por religiaj celoj? Tute ne!
3 years ago
jadranka miric
jadranka miric says:
Bonega artikolo .Mi tre ŝatas tiujn miraklaĵojn.
6 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...