Pasintsemajne mi vojaĝis tra la Bosnio kaj Hercegovino kaj fotis ponto super rivero Drina, la plej konata ponto en tiu lando. Jen mallonga rakonto pri ĝi kun fotoj.
En urbo Viŝegrado (Višegrad) troviĝas iu ponto super rivero Drina. Multaj homoj en la mondo aŭdis pri urbo Viŝegrado pro tiu ponto.
La ponto super rivero Drina estas fondaĵo de veziro Mehmed paša Sokolović (turke: Sokollu Mehmet paşa – 1505-1579). Mehmedo estis infano de ortodoksaj serboj el čirkauaĵo de urbo Viŝegrad, sed li kiel "tributo en sango" estis forkondukita en Istambulon, kie li finlernis militajn altlernejojn kaj fariĝis tre konata turka militestro.
Oni konstruadis la ponton de 1571 ĝis 1577. La ponton projektis tiama la plej konata turka arkitekto Mimaro Sinano (Mimar Sinan).
La ponto estas 179,5 metrojn longa, larĝa 6,30 metrojn kaj alta sub normala akvonivelo 15,40 metrojn.
Ponto super Drino en julio 2007 estas enskribita kiel la monda kultura heredaĵo.
La ponto aparte fariĝis konata pro romano de Ivo Andriĉ "Ponto super Drino" ("Na Drini ćuprija") dank' al kiu la verkisto ricevis Nobel-premion por literaturo en la jaro 1961. La romano, interalie, priskribas kvar jarcentojn de urbo Viŝegrad kaj grava temo estas konstruado de la ponto, kiu estas kontrasto al efemera homa daŭro.
Send a message
Search for members

luphundo says:
luphundo edited this comment 12 months ago.
Sulko replies:
Iuj terure potencaj personoj, au' personaroj, sukcesis kvereligi iujn partojn de menciitaj landaranoj. La rezulto estis - la riveroj de sango kaj dau'ra kvereligo. Tio estas timiga afero, sed mi esperas ke la menso estas pli potenca.
Dimitrije Janicic says:
Sulko says:
Na tic'arskom ravnom polju, (En Tic'ar ebena kampo)
kud protic'e hladna Drina, (lau' kiu trafluas malvarma Drino,)
hrast se diz'e od starina. (kverko levig'as el pratempo.)
Iznik'o je iznad groba (ekkreskis super tombo)
udovice jedne mlade, (de vidvino iu juna,)
s'to je silni Janic'ari (kiun potencaj janc'aroj)
isekos'e na komade. (distranc'is je la pecoj.)
Jen, ankau', "fakto" sed el iu alia arta fonto. Ni tamen - ne estas ili. Ni estas nur posteuloj, mi esperas, almenau' iom pli sag'aj.
Ne c'iuj perforte nun lernas anglan, au' aliajn lingvojn de hegemonoj kaj ne perforte laboras por ili! Pli reala estas ilia konscio ke lerni Esperanton estas vana afero. Kial plimulto de popolo opinias tiel? Mi opinias ke tio estas c'ar Esperanto g'is nun ne sukcesis farig'i vere helpa lingvo. Ni esperas ke tio okazos kaj tial ni persiste laboras por tio "ni semas kaj semas persiste".
Sulko edited this comment 12 months ago.
Dimitrije Janicic says:
Mia "nuda" informo pri ponto estis por Vi okazaĵo paroli pri multaj aferoj. Nia nobelpremiinto, ankaŭ utiligas ponton por verki tre kompleksan romanon pri tielnomata turka tempo. Li pravas, Vi ankaŭ pravas, sed mi deziris nur informi eventualajn vojaĝantojn pri ponto. Do, mi ankaŭ pravas.
Sulko replies:
Mi ne estas kapabla komplete taksi tiel komplikajn interrilatojn, sed mi faris almenau' ion.
Mi nur provas iel partopreni en ipernity. Jen - mi komencis komunikadi uzante c'i eblecon. G'is nun mi ne kapablis sendi nenion alian.
Srec'an rog'endan!
Lars Sözüerpro says:
Dimitrije Janicic replies: