About this blog

November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Favorite blogs

Tereza Kapista's Blog
1 post

November 25, 2009

TV-TURO SUR MONTO AVALA

TV-turo Avala estas unu el simboloj de ĉefurbo de Serbio.

read more
Published at 15:26 ( 1 comment / 27 visits )
This post is public

November 15, 2009

En Beograda Esperanto-societo: PRELEGO PRI BONA VOLO

Programo de Beograda Esperanto-societo enhavas prelegojn pri diversaj esperantistaj mondaj organizoj. Kadre de tio okazis prelegoj pri landaj organizoj, pri Pasporta servo, pri SAT kaj ĝiaj frakcioj, pri civitanoj, spiritistoj, naturistoj ktp. Pasintsemajne estis organizita prelego pri fama organizo Bona Volo, el malproksima Brazilo.



Tereza parolas pri Bona Volo
Tereza parolas pri Bona Volo
Pri organizo, ĝiaj celoj, aktivecoj kaj arhitekte unikaj konstruobjektoj parolis sinjorino Tereza Kapista, membrino de E-societo, kiu antaŭ dudek jaroj estis gasto de tiu organizo. Krome tie estis tralegitaj kelkaj tekstoj el jubilara numero de revuo Bona Volo. La prelego estis interesa kaj bone ilustrita kaj la membroj de societo interesiĝas pri maniero de laboro de tiu ĉi organizo.
Dimitrije tralegis teksto pri bona volo
Dimitrije tralegis teksto pri…




Mia opinie, ĉi tiuj prelegoj povas pli bone esti organizitaj, se ni havas tekstoj kaj informoj de homoj kiuj pli bone konas la organizo, kiuj estas proksimaj kaj partoprenas en ĝia laboro. Bonvenaj estas tekstoj pri Bona volo, pozitivaj aŭ negativaj, ne gravas, ĉar ni deziras organizi diskuton pri tiu organizo dum iu de venontaj kunvenoj.
Published at 12:41 ( 0 comments / 42 visits )
This post is public

November 10, 2009

Dum septembro: ROMAOA (CIGANA) MUZEO ESTAS MALFERMITA EN BEOGRADO



En Beogrado pasintmonate estis malfermita Muzeo de romaoa kulturo. Tio estas la unua tia speco muzeo en Serbio kaj unu el maloftaj en Eŭropo.


La romaoa kultura tradicio la plej parte estas parola: poemoj, rakontoj pri lertoj kaj metioj, pri subnaturaj estaĵoj, pri vojaĝoj ktp.
La plej malnova teksto en romaoa lingvo aperis en la jaro 1537. Ĝin notis homo kiu ne scias romaoan lingvon, sed liajn enskribojn ankaŭ nune oni povas kompreni (Laŭ Endrju Bord: La unua prezentado de scio).


Nemulte da tekstoj skribitaj en romaoa lingvo ne estis konataj al mallarĝa leganta publiko, la unua aktiveco de Beograda romaoa muzeo estis ekspozicio pri romaoa skribita kulturo. En ekspozicio mi vidis multajn librojn pri romaoj eldonitaj en diversaj ŝtatoj kaj en diversaj lingvoj.


La unua kolekto de poezio aperinta en romaoa lingvo aperis en Serbio 1969 sub titolo "Romao serĉas lokon sub suno" kiun preparis s-ro Rajko Ĝuriĉ.


Dragoljub Ackovic, direktoro de muzeo
Dragoljub Ackovic, direktoro d…
En ekspozicio en ĉi tiu muzeo, por kiu Dragoljub Ackoviĉ, direktoro, diris "ke tio estas la unua vera romaoa muzeo en la mondo", estis eksponitaj 300 libroj pri romaoj kaj en romaoa lingvo. Sinjoro Ackoviĉ asertas ke romaoa lingvo estas ilia esperanto, ĝi estas sama, aŭ tre simila en la tuta mondo. Dekunu grandaj tabuloj kaj ok komputiloj enhavas grandegan nombron de dokumentoj pri romaoa kulturo kaj tradicio. La plej gravaj valoroj de romaoj estas amo kaj libereco.


Mi tradukis poemon de Ciganino Gina Ranjiĉiĉ skribita en la jaro 1860:


"Nigraj korvoj flugas super tendaĉo
Nigraj korvoj cirkulas ĉielon
Pardonu al ili, Dio, ĉar malbenis la teron
Ni nenie eltrovas feliĉon
Nigraj korvoj flugas super niaj kapoj
Kie estas mia mizera edzo, kie estas edzo mia
Ni devas detrui tendon kaj forkuri."
Published at 17:40 ( 7 comments / 49 visits )
This post is public

October 20, 2009

En teatro "Joakim Vujiĉ" en Kragujevac: HISTORIA TEATRA OKAZAĴO



Pasintsemajne en la teatro "Joakim Vujiĉ" en urbo Kragujevac" okazis por Serbia Esperanto-movado – historia okazaĵo: la unua profesia teatra spektaklo en lingvo Esperanto.
Aktoris la skipo internacia: Saŝa Pilipoviĉ (Aleksandar Postnikov), aktoro de kragujevaca teatro, Miĉo Vrhovac (L. L. Zamenhof), esperantisto el Banja Luka (BiH) kaj Ljubica Gaŝpareviĉ (Lidoĉka), ankaŭ aktorino de kragujevaca teatro "Joakim Vujiĉ". Enscenigisto estis Miliĉ Jovanoviĉ, membro de grupo Shelter Sceno.


Teatra salonego estis plena. Organizantoj preparis simultanan tradukaĵon por neesperantistoj. Spektaklo estis parto de solena fina vespero de Internacia festivalo de malgrandaj scenoj kie partoprenas teatroj el Serbio, Englando, Romanio, Usono, Italio kaj Makedonio.


Al tetra spektaklo, la unua profesia spektaĵo en Esperanto lingvo en Serbio ĉeestis beogradaj kaj kragujevacaj esperantistoj kaj kaj partoprenantoj de festivalo el aliaj landoj.
Published at 15:25 ( 4 comments / 119 visits )
This post is public

October 5, 2009

Ribarska Banja: SUPER FINON DE VOJO

En Serbio ekzistas tridek kvar banlokoj. Ĉi tiun someron mi estis en termobanejo aŭ varmobanejo pri kiu mi unuafoje aŭdis. Ĝi nomiĝas Ribarska Banja (Fiŝista banloko) kaj ĝi situas 35 kilometroj de la urbo Kruŝevac, sur deklivoj de la montaro Jastrebac. Ĝi havas varman akvon kiu komparas kun mondkonataj banlokoj en la montaroj Pireneoj.

Ribarska banja 002
Ribarska banja 002
Akvon el tiuj fontoj sendis en la jaro 1834 princo Miloŝ al Viena Medicina fakultato por esplori ĝiajn sanigajn ecojn. Rezultoj estis pozitivaj. Konstruado de banloko komenciĝis en la jaro 1904. Nuntempe tio estas speciala malsanulejo por malsano de ostoj kaj turista loko.

Ribarska banja 001
Ribarska banja 001
Ribarska Banja situas ĉe fino de vojo. Ĝis ĝi oni povus alveni laŭ asfalta ŝoseo per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso. Plue, al pintoj de Jastrebac vi povos iri nur piede laŭ kapraj vojetoj. Akvo el ses fontoj kies temperaturo estas inter 36 ĝis 42 Celsiusgradoj, krome en specialaj terapiaj banejoj de la malsanuilejo, plenigadi konstante basenojn por banado, kie ĉiam , sendepende al vetero, estas multaj baniĝantoj.

DANKEMO AL SVISA KURACISTO

Skulptaĵo de dr Kin
Skulptaĵo de dr Kin
Ĉi jare en Ribarska Banja estas malkovrita monumento al la svislanda kuracisto kaj humanisto Viktor Kin (1887-1919). Li dum Balkanaj kaj La Unua mondmilito ekkonis multajn serbajn militistojn kaj kuracis ilin. Tion li daŭre faris senpage post la milito en lia malsanulejo en Svislando.



SKULPTISTO EN BANLOKO

003 Skulptisto Cedomir Ristic 001
003 Skulptisto Cedomir Ristic…
En Ribarska Banja mi renkontis skulptiston Čedomir Ristiĉ, direktoron de Muzeo en Prokuplje. En Parko de Ribarska banja staras liaj skulptaĵoj Princo Miloŝ, Reĝo Petar kaj Naĝantino (vidu fotoj).



MONUMENTO DE POPOLA HEROO

Monumento al popola heroo Velizar Stankoviĉ Korcagin 108
Monumento al popola heroo Veli…
Sur la pinto de monto super Ribarska Banja ekzistas monumento de la popola heroo el Dua mondmilito kontraŭ faŝistoj – Velizar Stankoviĉ Korĉagin. Nuntempe neniŭ zorgas pri ĝi.
Kiel ni havas mallongan rememoron?

REĜAJ ŜTUPAROJ

Ŝtuparoj de reĝo Petar la Unua
Ŝtuparoj de reĝo Petar la Unua
Serbia reĝo Petro la Unua estis ofta gasto de la banloko. Li malsanis de reŭmatismo kaj banloka akvo helpis al li. En banejo estis konstruita speciala malalta ŝtuparo por la maljuna reĝo.



Malfermo de monumento
Malfermo de monumento
En Ribarska Banja, ĉijare posteuloj de serbiaj militistoj, okaze de la naudeka jaro de lia morto starigis lian buston en parko de Speciala malsanulejo Ribarska Banja. Lia ekscelenco svisa ambasadoro dum solena malfermo de monumento (el arkivo de Malsanulejo).



Ĉirkauaĵo
Ĉirkauaĵo
Freŝa aero, trankvilo, tre malakra vetero en la ŝirmita valo inter montaraj pintoj, Ribarska Banja estas tre agrabla, akvo de fontoj estas saniga, prezoj ne estas altaj, kaj tial kapacitoj de Banja malsanigaj kaj turistaj estas ĉiam plenaj.



Published at 19:09 ( 2 comments / 165 visits )
This post is public

October 3rd, 2009

OKAZAĴOJ EN OKTOBRO

Nomo portas laŭ latina vorto okto (ok).

read more
Published at 08:35 ( 2 comments / 102 visits )
This post is public

October 2nd, 2009

MALJUNULO KAJ JUSTO

Mi tradukis serban popolan rakonton. Estas interesa. Tralegu!

read more
Published at 18:01 ( 9 comments / 146 visits )
This post is public

September 2nd, 2009

OKAZAĴOJ EN SEPTEMBRO



Laŭ la roma kalendaro aŭgusto estis la sepa monato en jaro kaj laŭ tio ĝi portas nomon.



Okazaĵoj:
• Germanio atakis Polando (Gdanjsk). Komencis La Dua mondmilito (1939).
• La Unua konferenco de neŭtralaj landoj (Tria mondo) en Beogrado (1961)
• grandan brulegon en London (1666)
• La Unua senrompa flugo inter Eŭropo kaj Ameriko per aviadilo (1930)
• Mitraleto la unua foje utiligis en Omdurano, Sudano (1898)
• La unua vojaĝtrajno inter Beograd kaj Niŝ (1884)
• Estis fondita Los Angeles (1768)
• Francio faris respubliko (1870)
• Batalo sur la rivero Marna (1914)
• Borodina batalo (1812)
• Filipid, greka militisto kaj heroldo trakuris 42 kilometrojn, ke li informu pri venko de greka militistaro. Maratono. (490 a.K.)
• Usono oficiale portas tiun nomon de 1776.
• Konstitucio de Usono (1787)
• La unua numero de gazeto New York Times (1851)
• Estis produktita la unua atombombo en SSSR (1949)
• La unua gramofono, Vaŝingtono (1887)
• Fondita Informbiro (Kominformo) Varsovio (1947)
• Estis fondita La unua internacionalo (1864)
Published at 06:30 ( 3 comments / 199 visits )
This post is public

August 10, 2009

Vizito al 31a REF en Mali Iĝoŝ: NEFORGESEBLA TRAVIVAĴO

De la 6an ĝis la 15an de aŭgusto 78 membroj de esperantistaj familioj el 14 landoj someras en Mali Iĝoŝ, en Serbio (Vojvodino)en la kadro de 31a REF

read more
Published at 19:31 ( 2 comments / 202 visits )
This post is public

August 7, 2009

Kuriozaĵoj



ĈU VI SCIIS


ke hodiaŭ
tempo (horoj, minutoj, sekondoj)
kaj dato
faris vico de numeroj 1-9


12:34:56 7. 8. 09.


Tio ne ripetos dum nia vivo.


Published at 19:55 ( 2 comments / 191 visits )
This post is public

August 5, 2009

OKAZAĴOJ EN AŬGUSTO

Monato aŭguston ricevis nomon de roma imperiestro Aŭgusto la 7a jaro antaŭ Kristo. Tiam monato havis 30 tagojn kaj unu tago estis forprenita de februaro, ke ambaŭ monatoj havus 31 tagojn.

read more
Published at 15:49 ( 3 comments / 153 visits )
This post is public

July 16, 2009

Jagodina: RAKONTO PRI PARKO KAJ ESPERANTO



Dum La dua kongreso de serbiaj esperantistoj, partoprenantoj de la kongreso vizitis unu el la plej malnovaj parkoj en Serbio (kaj Eŭropo), parkon ĉirkaŭ Instruista fakultato en Jagodina. La parko enhavas ĉirkaŭ 220 specojn de diversaj arbaj plantoj sur surfaco de 1,67 hektaroj.
La unua direktoro, Sreten Aĝiĉ, fondis la parkon de la Instruista lernejo kaj estis unu el la unuaj esperantistoj en Serbio. Li studis en Germanio kaj Aŭstrio, poste en skandinavaj landoj, kaj deziris ke lia lernejo, kiel similaj lernejoj en okcidentaj landoj, estu en bela, natura ĉirkaŭaĵo. Pro tio li de 1905 ĝis 1907, en surfaco ĉirkaŭ lernejo konstruis kaj preparis kvin lernoĉambrojn. Ĉiu lernoĉambro enhavas specifajn karakterizojn. En parko oni konstruis fruktoĝardenon, legomĝardenon, plantkulturejon de salikoj por lernado pri prilaboro de salikaĵoj ktp.
Plantojn sendis al li liaj amikoj el la tuta mondo. Inter plantoj en la parko ekzistas, ekzemple, ĉina ginko, amerika sekvojo, amerika blankfoliara acero, japana soforo, lebanona cedro, afrika tamariko...
Estas interesa malĝusta rakonto pri tio kial Sreten Aĝiĉ eklernis Esperanton. Dum balkanaj militoj pereis lia juna filo. La patro, trarigardante liajn librojn, malkovris lernolibron de internacia lingvo kaj kajeron, kie lia filo ekzercis Esperanton. Kiel honoro al sia filo, Sreten Aĝiĉ eklernis Esperanton, organizis la unuajn kursojn en la Instruista lernejo en Jagodino kaj tiamaniere faris bazon por lernado de Esperanto en tiu regiono. Nun jagodina Esperanto societo portas nomon de Sreten Aĝiĉ.
Published at 08:50 ( 0 comments / 142 visits )
This post is public

July 9, 2009

OKAZAĴOJ EN JULIO

Ĉi tiu monato nomiĝas laŭ Julio Cezar, kiu naskiĝis en tiu monato. Mi pardonpetas pro eraroj. Mi rapide preparis tekston.



OKAZAĴOJ:
• La unua "Tur de Frans" (1903)
• En Danio permesita vendado de pornografio la unua foje en la mondo.
• Alĝerio sendependa (1962)
• Agentejo por posteniĝo, unua en la mondo, Parizo (1631)
• Tago de sendependo de Usono
• Venezuelo faris sendependa (1811)
• Fondita SSSR (1923)
• Ribelo kontraŭ faŝismo en Serbio (1941)
• Sep arkitekturaj mirakloj de la mondo (Ĉina muro, Preĝejo de sankta Petro, Maĉu Pikĉu, atuo de Kristo en Rio, Ĉičen Ica Meksiko, Koloseumo en Roma kaj Taĝ Mahal) estas elektitaj en la jaro 2007 en interreta enketo)
• La unua tenisa turniro en Vimbldon (1877)
• Sendependa Mongolio (1921)
• La unua tago de islama erao (la 16a de julio 1622)
• La unuaj banknotoj en Eŭropo (Stokholm 1661)
• Internacia konvencio pri virinaj rajtoj (1954)
• Pariza Bastilo detruita (1789)
• Lanĉita estis "Apolo 11 (1969)
• La unua libro de Esperanto (1887)
• Unua foje uzata injektilo (1830)


Naskiĝis:
Vilhelm Lajbnic (1646), Ĵorĵ Sand (1804), Ĵejms Kegni (1898), Vilijam Vajler (1902), Ĵoni Holidej (1943), Kristof Gluk (1714), Herman Hese (1877), Ĵan Lakost (1904), Luj la Dekunua (1423), Franc Kafka (1883), Ken Rasel (1927), Tom Kruz (1962), Natanijel Hotorn (1804), Ĝuzepe Garibaldi (1807), Ĝina Lolobriĝida (1927), Ĵan Kokto (1889), Silvester Stalone (1946), Gustav Maler (1860), Mark Ŝagal (1877), Miroslav Krleĵa (1893), Vitorio de Sika (1902), Dejan Medaković (1922), Pjer Karden (1922), Lafonten (1621), Ernst Bloh (1885), Petar Kapica (1894), Ĵan Kalvin (1509), Nikola Tesla (1856), Marsel Prust (1871), Gaj Julije Cezar (-100), Rembrant (1606), Nelson Mendela (1918), Vladimir Majakovski (1893), F, Petrarka (1304), Aleksandar Granda (356), A. Dima patro (1802), Ĝ. B. Ŝo (1856), K. G. Jung 81875), Stenli Kjubrik (1928), Mikis Teodorakis (1925),


Mortis:
Harijet Biĉer Stou, Huan Peron, Marlon Brando, Nostradamus, Ĵan Ĵak Ruso, Georgi Dimitrov, Vladimir Nabokov, Borislav Pekić, Andres Eskobar, Ĵejms Stjuart, Tomas Ĵeferson (1826), Marija Kiri, Sokrat, Jan Hus, Lodoviko Ariosto, Gi de Mopasan, Vilijam Fokner, Luis Armstorm Saĉmo, Ĵorĵ Simon Om, Artur Konan Dojl, Vivijen Li, Jan Van Ajk, Anton P. Ĉehov, Fransisko Franko, Franĉesko Petrarka, Brus Li, Johan Sebasrijan Bah, Antonio Vivaldi, Van Gog, Luis Bunjuel, Franc List, Antoan de Sent Egzepjeri.
Published at 16:46 ( 4 comments / 189 visits )
This post is public

Published at 07:51 ( 2 comments / 133 visits )
This post is public

June 8, 2009

LA PLEJ GRANDA SPORTA OKAZAĴO



25a Universiado (Универзијада) en Beogrado
LA PLEJ GRANDA SPORTA OKAZAĴO
Inter la 1a kaj 12a de julio Serbio estos dommastro de amasa monda sporta okazaĵo post Olimpikaj ludoj. Dum dek du tagoj ĉirkaŭ 10.000 junaj sportistoj el 140 landoj konkuros en dek kvin sportoj kaj 203 sportaj disciplinoj. Tio estas konkuro de studentoj diversaj mondaj universitatoj en diversaj sportoj, kion serbe nomas Universiado.
Por ĉi tiu sporta manifestacio estas konstruitaj dek kvar loĝejaj konstruaĵojn kun 1858 loĝejoj. Partoprenantoj de konkuro parolas 80 lingvojn. Al ili helpos 16.000 volontuloj kies mediaj aĝon estas 22 jarojn. La plej el volontuloj (60%) estas junaj virinoj. Ĉirkaŭ 700 volontuloj estas dungitaj el eksterlandoj.
Ĉi tiu sporta konkuro okupis serban ekonomion. Por partoprenantoj estis preparitaj 10.000 litoj, 7.580 tabloj, 17.000 seĝoj, ĉirkaŭ 6.000 ŝrankoj. Eĉ estis preparitaj 1.000 litoj pli longaj ol du metrojn.
Universiado estas jubilea – 25a, ĝi signifas duonon de jarcento de universitata sporta monda konkuro. Por sportistoj estis konstruitaj multaj novaj objektoj kaj multaj malnovaj estas rekonstruitaj. Interese estas, ke por sportistoj estas konstruitaj sep religiaj centroj. Tage por ili preparos ĉirkaŭ 45.000 porciojn de manĝo.
Insigno de Universiado estas malgranda eŭropa birdo – pasero, ofta birdo en Beogrado.
Published at 12:56 ( 3 comments / 287 visits )
This post is public

June 1st, 2009

OKAZAĴOJ EN JUNIO

Verŝajne, junio portas nomon laŭ Junono, roma diino de nasko kaj protektanto de edzeco



Okazaĵoj
• Malfermita Bajkonur – la unua kosmodromo (1945)
• Unua publika muzeo (Eŝmolan) malfermita en Oxford (1683)
• Unua filma projekcio en Beogrado kaj Balkanio (1896)
• La plej granda fervoja akcidento en Bihor – Hindujo (1981)
• Unua striptizo en Nova Orleano (1861)
• Unua publika zoo-ĝardeno en Paris (1793)
• Unua apoteko en Eŭropo en Dubrovnik (1317)
• Islando faras sendependa respubliko (1944)
• Amerika kongreso malpermesis sklaveco (1862)
• Hago elektita por sidejo de internacia tribunalo (1920)
• Unua auto-konkuro "24 horoj de la Man" (1906)
• Komencis labori unua nuklea elektro Rusio (1954)
• Kosova batalo (1389)
• Farita unua muzika kopio Britio (1888)
• Nokto de longaj tranĉiloj Hitler – Germanio (1934)
• Bremen bombardis 1.000 aviadiloj de RAF (1942)
• Statuo de Libero alvenis en Ameriko kiel donaco de Francio (1885)


Naskiĝis:
Merilin Monro (1926) Ĝon Mejnsfild (1878)
Jan III Sobieski (1624) Markiz de Sad (1740)
Miahail Glinka (1804) Tomas Hardi (1840)
Rafael Nadal (1986) Ĝakomo Kazanova (1878)
Paja Jovanović (1859) Panĉo Vilja (1878)
F. G. Lorka (1898) Dijego Velaskez (1599)
Pjer Kornej (1606) Adam Haĉaturijan (1903)
Ana Frank (1929) Robert Ŝuman (1810)
Frenk Lojd Rajr (1869) H. M. Suharto (1921)
Petro la Granda (1672) Ĝorĝ Stivenson (1781)
Ĝoni Dep (1963) Sol Belou (1915)
Ĝudi Garland (1922) Rihard Ŝtraus (1864)
Ĵak Iv Kusto (1910) Ban Ki Mun *1944(
Ernesto Ĉe Gevara (1928) Edvard Grig (1843)
Ĝovani Bokaĉo (1313) Blez Paskal (1623)
Ĵak Ofenbah (1819) Nikol Kidmen (1967)
Fransoaz Sagan (1933) Ĵan Pol Sartr (1905)
E. M. Remark (1898) Alan Turing (1912)
Ĝorĝ Orvel (1903) Perl Bak (1892)
B. Ĉ. Ĉaterĝi Henri VIII (1491)
P. P. Rubens (1577) Orijana Falaĉi (1929)
Česlav Miloš (1911)


Mortis:
Tito Puente, Iv Sen Loran, Andres Segovia, Franc Kafka, Ĝerĝ Lukaĉ, Karl Maria Veber, Robert Kenedi, Ronald Regan, Lzj Limijer, Karl Gustav Jung, Muhamed, Ketrin Hepbern, Lana Tarner, Jack Lemon, Ilija Garašanin, Jozef Ŝafarik, Ĵak-Iv Kusto, E. Hofman, Riga de Fero, Fred Aster, Ahmed Sukarno, Nikolaj Korsakov, Nikolo Makijaveli, Klara Cetkin, Vladimir Nazor, Maksim Gorki, H. L. Borhes, J. J. Zmaj, Ĝakomo Leopardi, Beni Gudmen, Ĵon Vejn, Rej Ĉarls, Spenser Trejsi, Pjer Loti, Andre Mari Amper, Migel Anhel Asturijas, Ĉarls Dikens, Koĉiz, Ĵorĵ Sand, Tomas Pejn, Gregori Pek
Published at 07:04 ( 4 comments / 314 visits )
This post is public

May 17, 2009

BELGA IPERNITANO EN BEOGRADO



Ben kaj mi4
Ben kaj mi4
Mi mem ekkonis de unu Ipernitano el malproksimaj landoj. Belga junulo Ben vizitis min en Beogrado. Lia Ipernita nomo estas vivanto. Li estas studento de politikaj sciencoj. Li sendis al mi mesaĝon per "Lernu". Kiam li alvenis en urbo Ĉaĉak, ĉe mia amiko Radojica, ili telefonis al mi. Venonttage li alvenis kun Renato Petrović en mia hejmo. Ni interparolis pri diversaj temoj, trinkis kafon kaj sukon kaj vespere partoprenis kunvenon de beograda Esperanto-societo.
Published at 17:30 ( 1 comment / 238 visits )
This post is public

April 30, 2009

OKAZAĴOJ EN MAJO

Kvina monato en gregoria kalendaro. Nomiĝas laŭ nomo de roma Diino Maja, aŭ laŭ latina vorto maioris (= olduloj) kiuj en la Orda Romo en tiu monato estis aparte estimataj.

read more
Published at 20:59 ( 4 comments / 305 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 66 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dimitrije Janicic

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...